Kasteloj de la Luaro (2015-jul-20/25)

Turisma semajno
de lundo, 20-a de julio kun ekiro de Parizo
ĝis sabato, 25a de julio 2015 kun alveno en Lilo
Tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj

ENHAVO  
 
  • TURISMO
    • Catherine Kremer (Loreno) Ekskursoj tuttagaj al Luar-kasteloj kaj artistaj rezidejoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Individua migrado tra la parko aŭ laŭ tiuj cirkivtoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston. Libroprezenta vespero, laŭ via peto

TURISMO

  • Greziljono situas en fama turisma regiono de Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj, sudokcidente de Parizo kaj Lilo.
  • Dum la ses tagoj de la restado, vi vizitas la ekskurscelojn listigitajn en tiu ĉi turisma programo, nome : la murtapeton de la Apokalipso kaj de la « Kanto de la mondo » en Angers, la belegan renesancan kastelon de Azay le Rideau, la rezidejon de Leonardo da Vinĉi en Amboise, la naskodomon de Rabelais apud Chinon, la Apotekon de Baugé, la tombojn de Eleonoro de Akvitanio kaj Rikardo Leonkora en Fontevraud kaj fine la plej famajn Luar-kastelojn de Blois, Chambord, Chenonceaux kaj Langeais. Ni malkovros ankaŭ la reĝan fortikaĵon de Chinon, kie Johana de Arko renkontis la reĝon Karlo la 7a en 1429. Vidi sur mapo.
  • Vi povas uzi la buson, planitan por la UEA-kongresanoj, kiu foriras la 20-an de julio je la 10 horo matene de la Pariza flughaveno Charles de Gaulle (GDG). Vi povas ankaŭ uzi la buson, kiu kondukas la kongresanojn la 25an de julio ĝis Lilo. Ni uzos buson por ĉiuj ekskursoj.
  • Catherine, oficiala dulingva ĉiĉeronino (france, germane), gvidas profesie tra Francujo, Luksemburgio kaj Germanujo de pli ol 10 jaroj. Nuntempe ŝi estas dungita de la ĝenerala konsilantaro de la departemento Meuse por gvidi en la fuortoj Douaumont kaj Vaux pri la temo de la batalo de Verdun (1916). Tio donas al ŝi la rajton gvidi en Esperanto, en aliaj lokoj kaj pri aliaj temoj (arkitekturo, bel-artaĵoj, ktp). Catherine atendas vin somere !!

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La aliĝo al tiu turisma semajno okazas ĉe UEA por la kongresanoj de UK Lilo 2015, veturantaj lundon, la 20-an de julio per nia buso de Pariza flughaveno Charles de Gaulle , kaj poste veturantaj sabaton, la 25-an julio per nia buso de Greziljono al Lilo. La prezoj de UEA por unu persono estas 530€ en plurlita ĉambro, 615€ en dulita ĉambro, 680€ en unulita ĉambro. En la mendilo, elektu : ANTAŬKONGRESO - A2 - Luarkasteloj kaj Grésillon.
  • La aliĝo al tiu turisma semajno okazas ĉe la KulturDomo Greziljono por la personoj kiuj alvenas memstare en Greziljono, lundon, la 20-an de julio por la vespermanĝo kaj kiuj foriras de Greziljono sabaton, la 25-an de julio matene. La prezoj de la Kulturdomo baziĝas je ĝiaj kutimaj tarifoj :
    • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Al tiu restadprezo aldoniĝas la prezo de busa transporto kaj vizitoj, tiu suplemento kostas 288€ por la vizitoj de mardo ĝis vendredo (unu sola tarifo por ĉiuj planitaj vizitoj).

Responsulo kaj teamo : Jannick Huet, Catherine Kremer, Bert Schumann, Frédéric Lahier


Aliĝintoj  : Annelies & Rainer, Arnold, Benata, Bert dW, Catherine, Chiteso k Micuko, Christine, Doina, Enivaldo & Maria Lúcia, Georgo & Vinjo, Gretel, Gordana, Herman & Annie, Heather, Hisayuki & Yukiko, Husako & Hideki, Huzimoto, Isabelle, Ivo & Clara k Tim, Jannick & Bert, John, Kazue, Marco, Nathalie & François, Won-Gill & Monique, Yamasaki, Yoko, Zilda kaj Aparecida

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : Aŭstralio, Brazilo, Germanujo, Japanujo, Kroatujo, Nederlando, Usono ; BE-1500 Halle, BE-2018 Antwerpen ; IT-50054 Fucecchio ; NL-2111BR Aerdenhout ; PL-43-309 Bielsko-Biala ; FR-35510 Cesson-Sévigné, FR-55100 Verdun, FR-92270 Bois Colombes

Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie

Opinioj, reagoj 2015
Mi havis tre agrablan ekskursan semajnon kaj multon vidis de la kasteloj ĉe Loire-rivero.
Bert dW
Mi elkore dankas por tre kontentaj 6 tagoj en Greziljono. Mi neniam forgesos belan someron ĉe vi !!
Amike Ricko
Tiuj estis por mi kaj mia edzino tre agrablaj kaj neforgeseblaj tagoj. Refoje dankon al la tuta skipo, kiu tre ĝentile akceptis kaj akompanis nin.
Amiko via, Enivaldo
La ekskurso estis tiel mirinda kaj feliĉa. Ĉu la vilaĝa sonorilo ankoraŭ sonas je la sepa horo matene ? Kaj ĉu oni plu manĝas le pain à l’ancien ?
Bondezirojn al ĉiuj, C.H.
Mi volas danki vin kaj la teamon ĉe Gresillon por via bonega zorgado de ni dum la antaŭ-kongresa semajno. Ni ĝuis ĉion - la ĉirkaŭaĵon, la manĝaĵon, la gvidantojn kaj la lokojn kiujn ni vizitis. Gratulojn al bonege organizita ekskurso.
Amike Heather
Mi volas atesti pri la tre bona sperto kiun mi havis ĉe Kastelo Gresillon. La manĝaĵo estis bona, ĉe la kastelo, ĉe pikniko aŭ ĉe restoracioj. La vinoj estis eble plej bonaj. Mi aparte ĝuis la vinon de ’Kastelo Gresillon’. La turisman parton mi ĝuis plej, pli ol iam mi atendis, kaj aparte ĝuis la historion de la kasteloj. Kaj mi lernis "ne sidiĝi sur la malnovj mebloj".
Johano Bonamano
Mi elkore dankas vin por la tre bona, feliĉa antaŭ-kongresa ekskurso. Ni vizitis ege interesajn lokojn, kie montriĝis tiel belegaj vidindaĵoj. Via scio pri la regiono tie donis vivon al ĝia amaso da historio. Ni ĉiuj ĝuis anekdotojn, rakontojn pri kasteloj ktp. Gresillon ja situas en belega parto de Francio, ĉu ne ? Ankaŭ via organizado estis mirinda. Ĉio okazis sen problemoj - ŝajnas al mi. Eble vi ne konsentas kun tio. La tuta afero estis spektakla kaj plenplena da amuzo.
Fartu bone ! Amike Chris