Bicikla itinero de la stacidomo de Angers ĝis la kastelo Greziljono en Baugé-en-Anjou
Greziljono distancas je ĉirkaŭ 41 kilometroj de la stacidomo de Angers. Jen trankvila agrabla itinero por biciklemuloj. Daŭro ĉirkaŭ 3 horoj. Direkto ĉiam orienten kaj iomete norden ENE.
- Elirante la stacidomon de Angers turnu dekstren.
- Biciklu laŭ jenaj sinsekvaj stratoj :
. ..... Veturu rekte ĝis la placo Mendès-France- Avenue Denis Papin : 200m
- Rue du Haras : 150m
- Boulevard du Maréchal Foch : 600m
- Boulevard de la Résistance et de la Déportation : 120m
- Boulevard Bessonneau : 100m
- Place Mendès-France : 200m (dekstre situas Banque de France)
..... Je trafikcirklo turnu dekstren kaj poste iomete maldekstren - Boulevard Saint-Michel : 550m
......Turnu iomete maldekstren, poste veturu rekte - Avenue Pasteur : 1.450m
- Avenue Victor Chatenay : 1.350m
- Route de Paris : 150m
..... Turnu dekstren kiam malantaŭ la trafiklumoj vi vidos etan vojmontrilon SARRIGNE / LE PLESSIS Gre - Rue Hélène Boucher : 1.800m
..... Je la stratfino turnu maldekstren
- Sekvu la departementan vojon D116, D82, D116, D61 kaj transbiciklu jenajn komunumojn :
- Le Plessis-Grammoire : D116 rekten, 4,7km
- Sarrigné : D116 rekten, 3,6km
- Bauné : D116, maldekstren al D82, urbfine destren al D116, 5,7km
- Cornillé-les-Caves : D116, stratfine maldekstren al D 61, 4,0km
- Fontaine-Milon : D61 rekten, 1,3km
- Le Vieil-Baugé : D61 rekten, 10,7km
- ĝis Baugé kaj Greziljno, 4,1km
- En Baugé
- traveturu la urbon rekten
- trans preĝejo kaj placeto kun meza puto
- je direkto Le Lude laŭ la departementa vojo D817
- ĉirkaŭ 1,5 km post elirpanelo de Baugé, vi vidos dekstre portalon kun tabuloj Kulturdomo de Esperanto kaj Maison Culturelle de l’Espéranto.
- restas 300 m ĝis la kastelo mem.