Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno 2014

 Jarfina Festego, 5 tagoj da festado
 de mardo, la 30a de decembro 2014, posttagmeze ĝis dimanĉo, la 4a de januaro 2015, tagmeze

  • Venu renkonti belan teamon por varia programo arta kaj luda. Malstreĉiĝu tut-familie lernante novan fakon kun La Zikologistoj.
  • ATELIEROJ
    • MAGIO : Venu malkovri la bazojn de la magio kaj lerni facile fareblajn magiaĵojn por pour mirigi viajn amikojn.
    • ĴONGLADO : Atelier kiu ebligas al la infanoj manipuli diversajn objektojn de ĵonglado : Pilkoj, Klaboj, Diaboloj, Ringoj, Diablobastonoj, Pojoj, Koltukoj…
    • MAKRAMEO : La bazoj de makrameo ne plu havos sekreton por vi, venu lerni kaj malstreĉiĝi kun Sofia.
    • KALARIPAJAT : Malkovru tiun batalarton tre malnovan originan de la sud-Barata ŝtato Keralo. Kunportu komfortan vestaĵon.
    •  : Venu miksi muzikpecojn. Ni provizas la materialon. Limigitaj lokoj por 5 personoj.
  • VESPERAJ ANIMADOJ
    • BOBELOJ : Dum flugo de bobelo, rilaksiĝu, revu kaj albordiĝu en nekutima vehiklo farita el sapovezikoj kaj imagpovo. Flugu al fea universo popolita de gigantaj sferoj leĝeraj kaj brilantaj...
    • MAGIO ĈEA : La magio venas al vi por momento de eskapo kaj malstreĉiĝo tuj antaŭ viaj okuloj !! Tiu animado multe logas, kaj la malgrandajn, kaj la grandajn. Temas pri magio kun kontakto, la magiisto troviĝas antaŭ la la persono por bone montri al ŝli la lertan ruzaĵon de la magiaĵo.
    • KONCERTO de ĴanManu sabaton, la 3an de januaro 2015. Ĵan­Manu estas aŭtoro, komponisto, kantisto.

 Aliaj programeroj

  • ESPERANTO-KURSO kun François : metodo adaptita al la nivelo de la lernantoj.
  • ATELIEROJ kun Émilia kaj Florent laŭ via peto pri fotado, aerobiko, cirko (figuroj, ĵonglado, portfiguroj, pilkoj, klaboj).
  • Ne hezitu mem proponi viajn programerojn, venu kun viaj skeĉoj, viaj gajaj historioj, viaj poemoj, fabeloj...
  • Partigu viajn talentojn por travivi etoson amikan kaj gemutan.

 Silvestra Festeno : la 31an de decembro vespere

  • Festeno :
    • Aperitivo kaj ĝiaj buŝ-amuzaĵoj
    • Trio de glasetoj (piro/rokforto ; grashepataĵo ; surprizo) - akompanata de glaso da dolĉa blanka vino Coteaux du Layon
    • Roststango da pektenoj kun ŝenoprazo kaj legometoj - akompanata de glaso da seka blanka vino Chardonnay
    • Normanda truo (brando)
    • Fileo de apro sur lito de maronoj kaj terpom-gratenaĵo laŭ daŭfenia maniero - akompanata de glaso da seka ruĝa vino Anjou Villages
    • Pleto da fromaĝoj kaj ĝiaj verdaĵoj
    • Julŝtipoj tradicia kaj glaciaĵa - akompanata de blanka seka ŝaŭmvino Pétillant de Loire
    • Kafo
  • Kostum-balo. Vestaĵ-kodo laŭ la jaroj 1950 ĝis 1960. La kastela dekoro venas el la 50-60-aj jaroj, ĉiuj ĝojaj gajuloj bonvolu kunporti vestaĵon el tiu epoko.
  • Atelieroj : Kiu ne dormas en la kastelo povas veni ĉeesti la atelierojn. Tiu pagas 10 eŭrojn por 1 sesio. Lokoj limigitaj je 10 personoj. 2 sesioj tage : 10h / 12h kaj 14h30 /16h30. Por infanoj kaj adoltoj. Antaŭa aliĝo deviga.

 Tarifoj kaj kondiĉoj de aliĝo

  • La festeno de la 31a kostas 80 eŭrojn, vino kaj animado inkluziva.
  • La taga restado kostas inter 35 kaj 65 eŭrojn (laŭ la elektita ĉambro)
  • Antaŭpago por aliĝo : 100 €
  • 5% da redukto por kompleta restado (kun kurso) dum 5 tagoj
  • 10% da redukto se la aliĝo kun kompleta restado kaj antaŭpago okazas ĝis la 30a de oktobro 2014.
  • Limdato de aliĝo : 19a de decembro 2014.
  • Limigita nombro de dormlokoj : 40
  • Reta aliĝilo kun prezkalkulo kaj pagomanieroj

 Notoj

  • Por ĉiuj aliaj informoj, kontaktu Isabelle NICOLAS :
    • retmesaĝo : isabelle.nicolas2@gmail.com
    • poŝtelefono : +33-6.70.58.61.19
    • fiksa telefono : +33-2.41.89.10.34 (Greziljono)
  • aliĝintoj :

Antoine M, Boubacar D, Brigitte & edzo, François LJ, Émilia R & Florent H, Igor T, Isabelle N, Jean-Manu & Mélanie, Lucette E, Lyse B, Marie-Annick Y, Matthieu & Céline L, Nathalie K, Nelson E, Othman S, Pascal H, Pierre C, Raymonde & Joël C, Sophie, Stéphanie P, Sylvie T, Ugo & Isabelle, Vincent & Aina ...

  • Dankon kaj ĝis baldaŭ !