Greziljono riĉas je flaŭro kaj faŭno ; multas vivo en tero, akvo kaj aero. Sekvu nian natur-malkovrigan padon per instrua kajero en Esperanto kaj franca lingvo. Nia arbaro plejparte estas regula rejuniĝanta forsta altarbaro el kverkoj, kiun nia arbhakisto maldensigas jaron post jaro, ankaŭ ekzistas kopsoj precipe el kaŝtanujoj kaj altarbaro el pinoj. En la pli humidaj zonoj, ĉirkaŭ la lageto kaj laŭ la vojo al la kastelo, ni kultivas poplojn. Nian terenon trafluas 3 rojoj : Altrée, Vieille Coulée kaj Belle Roche ; ilin observas la Sindikato de la akvokolekta baseno de ’Authion’ kaj de ĝiaj alfluantoj SMBAA. La franca Asocio por Protekto de Birdoj LPO faris inventaron de nia natura heredaĵo, jen PDF. Nia tuta tereno klasiĝis Spaco Natura Sentema (ENS) kaj Zono Natura je Intereso Ekologia, Faŭna kaj Flaŭra (ZNIEFF). Nian arbaron regas PSG (plano simpla de gvidado), ĝi agnoskiĝis PEFC (daŭripova arbaradministrado). | ||
P L A N T O J | ||
![]() boleto bongusta |
![]() floroj sur herbejo printempe venu falĉi la herbon ! |
![]() pampoherbo |
![]() tomatoj kultivitaj de Franjo |
![]() ekvizeto sur humidejo ĉe lago |
arbusta rubuso ĉe arborando |
![]() floroj sur rande de la herbejo |
![]() vito ĉe kromdoma muro |
![]() alta lepioto, manĝebla |
B E S T O J | ||
![]() egreto sur insuleta platano |
![]() kapreolido ĉe tendejo .... |
![]() paruo nigra vidata el ĉambro 23 |
![]() sciuro ĉe verda vojo |
![]() lacerto sur ŝtipo |
![]() monedo sur platano |
![]() anasoj en aŭgusto 1974 |
![]() karpo sub akvo |
egreto fundumanta |
![]() griza ardeo fiŝkaptonta |
![]() abelaro setlanta ĉe hejtodomo |
![]() abelujoj en nia arbaro |
A R B O J | ||
![]() ĉirkaŭ la dika praa kverko el 1685 |
platano ĉe alvenvojo |
![]() tilio ĉe ponto |
![]() plorsaliko ĉe lago |
katalpo inter la kromdomoj |
![]() atlasa cedro en kastelkorto |
poplidoj plantitaj en 2013 |
![]() palmo antaŭ kastelo |
![]() bambuoj kaj urtikoj antaŭ lavejo |
E K S T E R A J - S P A C O J | ||
![]() lageto kun ponto en aprilo 1961 |
![]() lago-elverŝa baseno |
lageto kun zorgita bordo |
vintra prujno sur tendejo |
![]() kverko antaŭ foliarbaro |
herbejo-ludejo antaŭ pingloarbaro |
fajrobrigada akvorezervejo |
![]() baseno ĉe eksa lavejo |
![]() rivereto Altrée post lavejo |
F L O R O J | ||
![]() kelkaj plantoj ĉe ekstera ŝtuparo |
![]() geranio ruĝa sur ekstera ŝtuparo |
![]() bedo kun aromherboj |
![]() orkideoj kreskas sovaĝe, sub kondiĉoj apartaj ne bone konataj |
![]() orkideoj floras nur dum kelkaj semajnoj jare |
![]() orkideoj ŝatas iom da ombro ĉe arboj |
Daŭrigi la viziton | ||
E K O L O G I O - kaj - P E R M A ( N E N T ) K U L T U R O
- Ni ŝatus apliki en la parko de Greziljono la principojn de ekologio kaj "permakulturo" (permanenta kulturo) . Se vi interesiĝas, bv. nin kontakti.
- Ni proksimigas naturon kaj arton per NaturArto.
- Jen Hymenoptera franclingva dokumentfilmo pri ekologia ĝardeno dediĉita al konservo de biodiverseco de insektoj kaj sovaĝaj plantoj.