Historio de la kastelo Greziljono de la pratempo ĝis la 21a jarcento

HISTORIO DE LA KASTELO GRÉSILLON

La kastelo Grésillon staras de tre longa tempo en la Baugé-aj pejzaĝo kaj historio. Ĝi fakte okupas privilegian lokon, ĉe la dorsflanko de la altebenaĵo, ĉe la kunfluejo de pluraj riveretoj : la rivereto de la Anserponto, tiu de la Kapucenoj kaj tiu de la Olda Fluo, kiuj formas la Altrée-rivereton.
La prahistoriaj homoj, kiuj starigis je malpli ol 1 km birdfluge la belan dolmenon de la Kovrita-Ŝtono, unu el la plej gravaj en Anĵuo, verŝajne loĝis tie.
Pergameno el la tempo de Karlomagno (Karolo la Granda) notas ke ekde la 8-a jc. la regiono de Podentinacius (Pontigné) kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj dependis de la fama abatejo Sankta-Marteno-de-Tours.
En la departementaj arkivoj oni trovas spurojn de interna bieno nomata La Rondelière, kiu poste estis partigita, kun siaj bosketoj kaj kopsoj, herbejoj kaj grundoj, por naski la bienon Grands Champs.
La unua nobeldomo estis konstruita sur peco de la terproprietaĵo nomata Grands Champs ĉirkaŭ 1585 kaj ricevis la nomon « Grésillon ». La franca vorto "gresillon" en mezepoko signifis "grilo" aŭ "loko kie kantas la grilo". La tiama alirvojo ankoraŭ rekoneblas pro la taluso, kiu superstaras la herbejojn nun dependantajn de La Rodelliere, kiam oni iras sur la vojo al Pontigné.
La unuan kastelon ĉirkaŭ 1585 konstruis mason-majstro (arkitekto) René du Chesnel por la senjoro Julien Le Bigot, kiu ĝin dote donis al sia edzino Jeanne Le Bigot.
Ĝis la 16-a jc., Grésillon dependis de La Rondelliere, posedaĵo de la familio Le Bigot, kiu entenis multajn reĝajn oficistojn kaj juĝistojn, ĉefe François Le Bigot. En 1634, la bieno apartenis al Angelique Bellet kaj en 1685 al René de Cherbonnière.

La unua komunuma lernejo

En 1685, la sinjoro de Grésillon estis René de Charbonniere. Postsekvis lin la familio Commeau. Unu el ili, Pierre Commeau, aparta leŭtenanto de la Baugé-a seneskalejo, kunvokis en 1724 le ĝeneralan kunvenon de la korporacioj kaj grupoj de la loĝantoj, por starigi, laŭ la instigo de pastro Maignan, la unuan komunuman lernejon.
Lia nepo, Pierre-Marie, estis reĝa prokuroro, poste urbestro dum la Konvencio, de 1792 ĝis 1794. Poste ni trovas lin juĝisto ĉe la tribunalo kaj ano de la subprefekta konsilio.
La rezidejo Grésillon trapasis la francan revolucion (1789-1799) sen malhelpoj. Okdek ĝiaj loĝantoj estis justicoficistoj antaŭ kaj post tiu malklara periodo.
Auguste Commeau, juĝisto ĉe la Baugé-a tribunalo, magistratano sub la dua Imperio (1852-1870), akceptis en Grésillon, en la tempo de la Restaŭrado, sian pranevon, Clément Myonnet, el anĵua familio, kiu estis lernanto de 1824 ĝis 1829 en la Baugé-a lernejo, al kies fondiĝo kontribuis la praonklo Pierre Commeau, kaj libertempis en Grésillon, ĉe Auguste Commeau.
Clément Myonnet, kiel karitatema personeco jam manifestiĝis per la honorpremio, kiun li ricevis elekte de siaj kamaradoj, estis la fondinto de la komunumo de la religiuloj de Sankta-Vincento-de-Paŭlo.

Centjara datreveno

La centjaran datrevenon de lia morto oni festis en 1886, speciale per ceremonioj en la Anĝeva katedralo, en Parizo ĉe la ĉefdomo, strato Vaugirard. Kajeron de la komunuma revuo oni dediĉis al la restado en la Baugé-a regiono de la frato fondinto.
En 1878, Auguste Commeau mortas senide kaj lia nevino, Valentine Chesneau de la Haugreniere, edzino de Laurent Ferriere de Coutrolles, heredas Grésillon. Iliaj inicialoj, FC, estas gravuritaj sur kameno de la kastelo. La familio Ferriere ludis ekde la 17-a jc. gravan rolon en la Baugé-a regiono. Justicoficistoj ĉe la seneskalejo, unu el ili estis deputito ĉe la leĝofara Asembleo, alia estis urbestro kaj transformis la centron de Baugé. Li taŭgordigis la Kastelo-placon, kiu havas lian nomon, kaj konstruigis la justicpalacon kaj la malliberejon.

Nobel-domo kaj -nomo

Laurent Ferriere parencas kun multaj gravaj bienuloj kaj kastelanoj el la Baugé-a regiono. Liaj gepatroj akiris la nobeldomon (de Greziljono) per la aĉeto de nobeldomo de Coutrolles en Échémiré. Tial, gravas al la nova okupanto de Grésillon doni al tiu malnova loĝejo novan aspekton, ĉar estas la epoko de la florado de kasteloj laŭ la modo Ludoviko la XIII-a aŭ la transira stilo de la gotikaj formoj al la pure renesancaj formoj, kiel iniciatinto estis la fama arĥitekto René Hodé. Ni citu en la regiono la kastelon de Perray en Le Vieil-Baugé, Roche-Hue en Cheviré-le-Rouge, Grifferaie en Échémiré.
La novaj posedantoj do penis transformi la malnovan kastelon de la 17-a jc., kiu, laŭ la katastro de 1834, konsistis el 1-etaĝa ĉefkonstruaĵo, flankumita de du longaj aloj, sur la loko de la nuna kastelo. Ili konstruigis kastelon konservante la nobeldomon, kiu iĝis alo de la kastelo. Tiu vasta rezidejo kaj ĝiaj kromkonstruaĵoj konsistigas tutaĵon tre interesan laŭ arĥitektura vidpunkto.
Iompostiom, la kastelo ruiniĝas. Fine de la 19-a jc., en 1882, post incendio, la proprietulo Laurent Ferriere de Coutrolles decidas ĝin rekonstrui por ke la bieno ne estu dispartigita de siaj heredantoj. La nova konstruaĵo konsistas el ruĝa briko kaj kalksedimentŝtono, france "tuffeau". Ĝi estis konstruita iomete antaŭ la malnova por konservi murpartojn ankoraŭ solidajn, kiu konsistigas nun parton de la kuirejo.
Ĝia arĥitekto estis Adrien Dubos, naskiĝinta en Anĝevo la 30 de marto 1845, studinta en École des Beaux-Arts de Parizo, diplomiĝinta en 1868 ; lia verko estas centoj da tre diversaj konstruaĵoj kreitaj inter 1869 kaj 1913 en Anĝevo kaj ĝia kamparo.
Belega renesanca kameno el skulptita ligno, kiun oni admiras en la manĝejo, ne apartenas al la malnova kastelo, sed tamen datas el la sama epoko. La datoj sur ĝi gravuritaj « 1634 - 1882 » pruvas la originon kaj trans-instalon de tiu kameno en la ĵus rekonstruitan kastelon.
En 1914, la familio Ranson-Roblot aĉetas la kastelon. Ĝi estas vendata post la morto en 1946 de sia posedanto.
Dum la dua mondmilito, la germana armeo okupis la kastelon, sed tiu ne ludis decidan rolon. Malnovaj fusiloj estis retrovitaj en la lageto de la parko kelkajn jarojn poste.

Henri Micard

La esperantista centro Greziljono estas la verko de Henri Micard. Li naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1897 en Parizo. Kiel juna instruisto, li dediĉis siajn liberajn horojn a la klerigado de plenkreskuloj. En 1921 li lernis Esperanton en Sablé, en 1922 li iĝis sekretario de la tiam kreita asocio Grupo de la Edukistoj Esperantistoj (GEE). De 1936 ĝis 1939 li organizis kun s-ro Bourguignon somerajn lernejojn ĉe maro, en montaro aŭ kamparo, por instrui Esperanton al siaj gekolegoj instruistoj. Postmilite de 1945 ĝis 1950 li plu organizis tiajn somerajn aranĝojn, sed iĝis ĉiam pli malfacile trovi kaj lupreni hotelojn aŭ lernejojn por la kursoj. Pro tio en 1951 li proponis ke estu aĉetita tiucele iu domo, kie oni povas organzi somerlernejojn, seminariojn, staĝojn, kongresojn. Per cirkulero aprobita de la estraro de GEE, kies ĝenerala sekretario li estis, Henri Micard sugestis ke sufiĉus trovi 600 personojn, kiuj konsentus pruntedoni po 10.000 de la tiamaj frankoj (100 novaj frankoj). Venis respondoj tiel kuraĝigaj, ke la 16-an de septembro 1951, lia iniciato konkretiĝis per fondo de la societo « Domo Kultura de la Esperantistoj Francaj » kun pli ol unu miliono en la kaso. Li komencis serĉi. Post nesukcesinta projekto en Brûlon apud Sablé, post multnombraj vizitoj kaj demarŝoj, post pluraj cirkuleroj senditaj al la GEE-membroj por kolekti almenaŭ unu plian milionon, kastelo Greziljono iĝis oficiale proprietaĵo de tiu societo en januaro 1952. La proprieto kaj la hejta ekipaĵo kostis 3.000.000 (malnovajn) frankojn. Post aldono de aktokosto kaj komisipago, oni pagis 3.750.000 tiamajn frankojn, nuna ekvivalento de 70.000 €.

HISTORIO DE LA ESPERANTO-KULTURDOMO

Post la milito, la esperantistoj kutimis organizi someran lernejon en luata domo. Ĉirkaŭ 1949, GEE planis aĉeti « burĝan domon por fari printempajn staĝojn por la lernantaj instruistoj por baza lernejo ». La ĉirkaŭ 900 GEE-anoj voĉdonas en 1950 dum sia kunsido okaze de nacia kongreso de UFE, plejmulte favore por tiu aĉeto. S-ino kaj s-ro Micard el Épineux-le-Seguin (Sarthe) havis la taskon trovi kaj aĉeti fiksan loĝejon porokazan. Por tio, la 13an de septembro 1951, antaŭ notario en Brulôn (Sarthe), ili kreis la kooperativon « Kulturdomo de la Francaj Esperantistoj ». Informiĝinte ke la kastelo Greziljono estis vendata, ges-roj Micard vizitis ĝin kaj entuziasmiĝis, sed la prezo estis multe tro alta. Ili do lanĉis alvokon al ĉiuj esperantistoj, kiuj donas ĉiuj laŭ siaj rimedoj, sed tio ankoraŭ ne sufiĉis.

Kverko tricentjara

Arbovendisto proponis aĉeti la trunkolignon de la tereno por fari tabulojn, sed restis problemo : belega kverko, tiam aĝa pli ol 250 jarojn. Ĝi estis plantita eble en 1685 kaj kreskis, kiam Grésillon apartenis al René de Charbonniere. Ĝi mezuris ĉirkaŭ 6 metrojn kaj ĝiaj solidaj branĉoj portis bonfaran refreŝigan ombron al ĝiaj gastoj. Tiun grandiozan kverkon ges-roj Micard deziris konservi. Sed tio ne plaĉis al la aĉetonto. Ges-roj Micard foriras seniluziiĝintaj. Alvenintaj sur la kastelplaco de Baugé, ili havis ideon. Ili ŝajnigis aŭtomobilan paneon kaj atendis la lignoaĉetiston. La diskuto rekomenciĝis kaj fine la kontrakto estis subskribita sur la kapoto de la aŭtomobilo !

Domo de la esperantistoj

En 1952, la kastelo estis aĉetita de la Kooperativo "Kulturdomo de la Francaj Esperantistoj" por 600.000 francaj frankoj. S-ino Jacqueline Trésorier interkonsentas kun s-ro Micard pruntedoni 250.000 francajn frankojn, sian tutan ŝparitan monon. Multaj aliaj e-istoj, en kaj ekster GEE, donis po 10.000 frankojn (t.e. ĉ. minimuma monata salajro) por posedi "societan parton" en la Kooperativo. Ili estis plejparte modestaj, precipe instruistoj, ne riĉaj kapitalistoj.
Oni havis belan kastelon, sed absolute malplenan. Ĉio estis farenda en la kastelo : neniu elektro, neniu kranakvo, hejto nur en du aŭ tri dormĉambroj. Henri Micard lanĉis novajn alvokojn por aĉeti meblojn, ilojn por kuirejo, por instali akvon kaj elektron. Gravaj laboroj estis faritaj, ĝis realiĝis la proverbo « Al pec’ pecon algluas, kiu neston konstruas ».

Someraj staĝoj

En somero 1952 povis okazis la unuaj staĝoj. Ĉiuj partoprenantoj helpis per siaj manoj, ĉar la financa situacio tiam ne ebligis dungi personaron. Loterio estis lanĉita por pli mebli la kastelon. La 31-an de aŭgusto okazis la oficiala inaŭguro, kiu montris al ĉiuj kulturdomon vivantajn kaj promesplenan. Ekde tiam, oni organizis staĝojn kaj renkontojn, dum Pasko kaj en somero. 80 ĝis 90 personoj povis loĝi en 35 dormoĉambroj. La litoj komence estis pruntitaj de kolegio de Baugé. La riparoj kostis multe, ankaŭ la hejtado, tial la kastelo estis fermita dum la vintro. Dum la someroj, 5 aŭ 6 junuloj el la regiono estis dungitaj por kuirejo, kelnerado kaj purigado.

Gesinjoroj Micard kaj Babin

En 1952, s-ino kaj s-ro Micard estis nomumitaj direktoro. Ili tio restis ĝis la forpaso de s-ro Micard en majo 1966. Post ili, s-ino kaj s-ro Babin pluportas la torĉon. Rapide, Pierre Babin kaj Jean-Paul Guillot publicis broŝureton « Naskiĝo de Esperanto-Domo, Kastelo Grésillon » 20-paĝan kun fotoj, reeldonitan en decembro 2009 sub la titolo « Vivo de Henri Micard »
Ges-roj Babin ĉesas aktivi nur en 1998, kiam sekureckomisiono vizitas la kastelon (kaj Apotekejon de Baugé) kaj malpermesas ĝian malfermon, nur 3 tagojn antaŭ la alveno de la unuaj staĝanoj. Kion fari ? Dekkvino da e-istoj kreas komitaton kaj petas helpon. En 1999, la staĝanoj tranoktas en kaj ĉirkaŭ Baugé. Dudekkvino da entuziasmaj volontuloj eklaboras. En 2000, la 1a etaĝo povas esti reuzata kaj la staĝanoj revenas.

Ĉefaj rezultoj el perspektivo de 1974

Ĉiun jaron kutime okazas du semajnaj periodoj dum la paskaj lernejaj ferioj ; kaj en la somero kvar periodoj : unu trisemajna en julio, alia dusemajna internacia dum la kongresa tempo, unu trisemajna en aŭgusto kaj la fina dusemajna en septembro. La plimulto el ili konsistas el plurgradaj kursoj en la mateno, diversaj kulturaj aktivaĵoj (bindado, emajlado, korbofarado), prelegoj, debatoj kaj konversacioj en la posttagmezo, kaj distraĵoj en la vespero (filmoj, teatraĵoj, ludoj). Fine, en ĉiu periodo okazas ekskursoj tra la regiono fama pro siaj historiaj spuroj kaj kasteloj (Luaro kaj Anĵuo) ; ĉiun periodon partoprenas inter 60 kaj 120 personoj.
Dume la dumonata kultura revuo « Kulturaj Kajeroj » informas pri la kastela vivo ; korespondaj kursoj kaj libroservo funkcias dum la tuta jaro. En la apuda urbeto estiĝis nova Esperanto-grupo kiu prosperas kaj favore influas la regionajn loĝantojn ; eĉ strato Zamenhof estis inaŭgurita en 1962, ĝuste tiu, kiu aliras la kastelon.

La partnereco inter Baugé kaj Kelsterbach

La bonaj rilatoj inter Baugé kaj Kelsterbach komenciĝis en la 70aj jaroj per amikeca ligo inter la popolaltlernejo de la subdisktrikto Groß-Gerau kaj tiu de Parizo. Muzikistoj el ambaŭ popolaltlernejoj tiam renkontiĝis kaj loĝis en la kastelo Greziljono, por kune muziki. Dum malgranda koncerto oni invitis la urbadministrantaron de Baugé kiu tuj simpatiis kun la Kelsterbaĥanoj. Tiel okazis ke en la popolaltlerneja movado en la jaro 1973, la unuaj Kelsterbaĥaj asocioj havis spektaklon en la historia teatro in Baugé. En la jaroj 1999 resp. 2000 oni festis la 20-jariĝon de la ĝemela rilato inter ambaŭ urboj.

Dudekunua jarcento

La 20an de julio 2002, la Esperanto-Kulturodomo festas sian 50-jariĝon kaj eldoniĝis Jubilea Memorlibro « Grésillon kvindekjara ».
Ekde 2012, nia urbo nomiĝas Baugé-en-Anjou, dum St. Martin d’Arcé kaj Pontigné iĝas ĝiaj delegitaj komunumoj. Ekde 2016 tiu urbo kunfandigas 15 komunumojn sur 270 km², iĝante unu el la plej grandaj komunumoj de Francujo.
La 10an de marto 2012, eksterordinara membrokunveno modifas la statutojn kaj renomas la kooperativon « Kulturdomo de Esperanto », tiel oficialigante la delonge jam uzatan nomon.
La 19an de junio 2012, la Esperanto-Kulturodomo festas sian 60-jariĝon per diversaj animadoj, suprenlasado de aerbalonoj kaj kazona koncerto.
Ekde 2013, Greziljono membras en la turisma oficejo kaj informas pri la eblo lui la kastelon.
En 2016, la eksa fervoja linio iĝas Verda Vojo rezervita por promenado sen motora transporto.
La 8an de majo 2022, la Esperanto-Kulturodomo festas sian 70-jariĝon per tagmanĝa bankedo kaj suprenlasado de packolomboj.

La supra teksto estas ekstraktita kaj kompilita el diversaj fontoj, precipe el tradukita ĵurnalaj artikoloj :
"1897 - Architecte Adrien Dubos" en la municipaj arĥivoj de Anĝevo.
Artikolo pri la historio de Grésillon ĝis 1940, aperinta en C.O. en 1987.
Revuo "Esperanto-Lernejo" n-10 de decembro 1951 de G.E.E., eldonita de H. Micard.
"Die Partnerschaft zwischen Baugé und Kelsterbach ...." ekde 1973 laŭ Gérard Chevallier.
Libro "Esperanto en Perspektivo" en ĉapitro 20.7, paĝoj 691-693 el 1974.
"GRÉSILLON" en revuo Esperanto-info n° 12, decembre 1996.
"Le château de Grésillon sur les traces de son histoire" en ĵurnalo de la 28a de aŭgusto 1993.
"Le patrimoine des communes de Maine-et-Loire" de Flohic Éditions en majo 2001.
"Esperanto : Grésillon fête ses 50 ans" en C.O. de la 20a ĝis 21a de julio 2002.
"À Grésillon, un chêne de trois siècles au centre des conversations espérantistes" de la 2a de aŭgusto 2002.
Vikipediaj artikoloj pri Greziljono kaj pri francaj esperantistoj.
Laŭ la departementaj arkivo en Angers, la kastelo estis konstruita en 1882 sur loko de alia kastelo el 1585. En la arkivo konsulteblas napoleona katastro el 1836 (serĉu « Pontigné » "A1 du Bourg" kaj « Saint-Martin-d’Arcé » "B2 de Saint Martin D’Arcé") kaj malnova poŝtkarto (serĉu « Pontigné »). En la komunumaj arkivoj de Angers troviĝas la 4 konstruplanoj de kastelo Grésillon, kiuj apartenas al aro da planoj de la arkitekto Adrien Dubos (n° 14Fi184-187)