PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj

Kurso kun Mireille, Szabolcs, Christophe aŭ Marion (2022-apr-22/30)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2022-apr-29/30)
Aliĝilo - enskribiĝo
Read in English

ENHAVO  

 Kurso por la niveloj A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
 Kurso por prepari ekzamenon B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
 Kurso por prepari ekzamenon B2 « El akveroj fariĝas riveroj » gvidata de Szilva Szabolcs
 Kurso por prepari ekzamenon C1 « La svisa metodo » gvidata de Mireille Grosjean
  Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA
 Ana Alebić-Juretić : Prezento de sia urbo Rijeka

 Jogo kun Karina Scharff
 Prelego, koncerto, migrado, jogo ktp. detaloj surloke
 Libroservo surloke, vidu liston
 NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

LA SEMAJNO RESUME

 Programo de la kursoj, seminario kaj ekzameno --- Menuoj
 Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
 Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
 Intervjuo kun la responsanto de la staĝo
 Opinioj de partoprenintoj : Ekzamena sesio 2018 --- pasintaj staĝoj --- Esperanto-Aktiv 109

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per aktivaj metodoj. Ni proponas kvar nivelojn (kursojn).

KURSO C1 « La svisa metodo » (2022-apr-23/29)
 

  • Instruanto :
    Mireille GROSJEAN, franclingva svisino. Senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto. Ŝi profesie intruis fremdajn lingvojn. Ŝi vojaĝis kaj uzis Esperanton en plej diversaj regionoj de la mondo. Ŝi aktivas en la movado, verkas librojn kaj artikolojn.
  • Celo : Trejni la partoprenantojn al klarigo kaj argmentado, tio estas ĉefe parola kapablo (lige al la postuloj de la parola parto de la ekzameno C1). Altigi la kvaliton de la lingvouzo.
  • Kurslibroj : Nenio bezonatas.
  • Prezento : Rolludoj, debatoj. Traktado de diversaj gramatikaĵoj por altigi la nivelon de la lingvouzo. Legado kaj analizo de la legitaĵoj.

KURSO B2 « El akveroj fariĝas riveroj » (2022-apr-23/29)
 

  • Instruanto : SZILVA Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando, instruisto de Esperanto jam de 10 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj studoj, Instruista Trejnado kaj Esperantologiaj studoj finitaj en Poznano, Pollando kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li instruis en pluraj landoj de kvar kontinentoj. Li partoprenis la trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” kaj gvidis plurajn porinstruistajn sesiojn en pluraj landoj. Li estas ankaŭ tradukisto, ĉefe de la pola kaj la hungara lingvoj.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1.
  • Kurslibroj : Ne estas postulata, la materialojn liveros la instruisto. Dum la kurso utilas havi la sekvajn librojn aŭ iliajn retajn formojn : Plena Ilustrita Vortaro vortaro.net ; Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko bertilow.com kaj nacilingva vortaro.
  • Prezento : La kurso koncentriĝos je ĉiuj lingvokapabloj : parolado, aŭda kompreno, skribado, kaj lega kompreno. La kurso traktos ankaŭ la gramatikaĵojn, kiuj diferencigas la nivelon B1 de B2. Ĉiun tagon estos pritraktataj unu aŭ du grandaj temoj de la ekzamena temaro. La ekzercoj ofte estos prenitaj de materialoj de ekzameno. La fina celo estas, ke la kursanoj estu pretaj por sukcese trapasi B2-nivelan ekzamenon.

KURSO B1 « Trans la sojlon de la lingvo » (2022-apr-23/29)
 

  • Instruanto : Christophe CHAZAREIN estas aktivulo en Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li instruas Esperanton de 2006. En 2009, li aktivis unu jaron en Białystok kiel eŭropa volontulo, kaj partoprenis trejnadon pri Esperanto­instruado en la universitato de Poznano. De 2011, instruado – de Esperanto kaj de la okcitana lingvo – estas lia ĉefa okupiĝo. En 2014, li kreis « Ins’eo », asocion kiu celas favori pli modernajn pedagogiajn praktikojn, kaj helpi la profesiiĝon de Esperanto­instruado.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La homoj aliĝintaj al tiu kurso havu antaŭ la komenco la nivelon A2. Ĉi tiu kurso celas la homojn, kiuj deziras akiri nivelon sufiĉan por komuniki en la plimulto de la situacioj kie Esperanto povas utili (vojaĝoj, kongresoj, internaciaj renkontiĝoj, korespondado, gastigado, kpt...).
  • Prezento de la kurso : Lerni lingvon estas multe pli ol asimili gramatikajn regulojn kaj vortostokon. Lerni lingvon estas disvolvi sian kapablon komuniki – tio estas aŭskulti, legi, skribi ... kaj paroli ! Se vi havas bazojn en Esperanto, sed sentas vin tro limita, kaj volas doni al vi la rimedojn utiligi ĝin ĉe Interreto aŭ vojaĝante, en kongresoj, ĉe esperantistoj, do ĉi tiu kurso estas por vi. Ĉi tiu kurso ankaŭ celas prepari por la parolaj kaj skribaj taskoj de la ekzamenoj je la niveloj B1.

KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! » (2022-apr-23/29)
 

  • Instruanto : Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo (destinata al nova lernolibro projekta). La praktika vortaro de André Andrieu (16€, eldonita de SAT­Amikaro) estas rekomendata.
  • Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj de la nivelo A2 estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj aktivigoj.

Internacia KER-ekzameno (2022-apr-29/30)
 

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara. Eblas skriba kaj parola parto nur en unu sama nivelo.
  • Aliĝo : Pri aliĝo kaj prezoj legu malsupre.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro en Budapeŝto eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
  • Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj : Jen la ekzamena regularo. Jen vikipedio.org. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen pri franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al ker-ekzamenoj edukado.net
  •  :-) Jen JoMo KER-kantas.

PROGRAMO de la kursoj
 

  • vendrede, 22an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de sabato, 23a de aprilo ĝis vendredo, 29a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun via instruisto
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 29an de aprilo
    • posttagmeze : alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere : parola ekzameno por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 30an de aprilo
    • antaŭtagmeze : skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
    • posttagmeze : parola ekzameno daŭrigata
    • poste : foriro de la lastaj ekzameniĝantoj (konsiloj)

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton por la lasta nokto.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

PREZO kaj ALIĜO al ekzameno
 

  • Kotizo laŭ edukado.net. Kial tiu prezo ?
    • Nivelo B1 kompleta : 70 €, nur skriba aŭ parola : 35 €
    • Nivelo B2 kompleta : 80 €, nur skriba aŭ parola : 40 €
    • Nivelo C1 kompleta : 90 €, nur skriba aŭ parola : 45 €
  • Tiun kotizon vi pagu rekte al la Kulturdomo Greziljono kiel eble plej frue, aparte de la staĝkotizo.
  • La aliĝo al la ekzameno devas okazi en edukado.net (klaku ĉi tie).
  • Se vi bezonas helpon por elekti la ekzamenan nivelon kaj tipon, bv. kontaktu Christophe retmesaĝe al <ch.chazarein<img176> gmail.com> aŭ telefone +33-6.31.80.40.07.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Alain, An, Ana, Angel, Antoinette, Barbara, Bernard, Catherine, Chloé, Christophe, Dany, Disney, Elke, Felix, François G, François LJ, Frédérique, Gabriela, Gary, Gundega, Jannick & Bert, Jean, Jean-Yves, Jérôme, Joël, Lucile, Lydia, Marie J.R, Marie-Dominique, Marion, Marisol, Martine & Max, Mireille, Nicole & Guido, Nicole & Paul, Patricia, Patrick, Pierr, Piet, Piret, René, Soase, Szabolcz, Waltraut ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : AT-1030 Wien, BE-5310 Longchamps, 5542 Hastière, 8610 Kortemark, CH-2416 Les Brenets, 4102 Binningen, CU-La Habana, DE-26605 Aurich, 27711 Osterholz-Scharmbeck, 31840 Hessisch Oldendorf, 54516 Wittlich, EE-11412 Tallinn, 49117 Tartu, ((ES))-28043 Madrid, HR-51000 Rijeka, IE-A94X882 Stillorgan, NL-5462AV Veghel, PL-01140 Warszawa, 15446 Bialystok, US-Seattle, WA98116 Seattle, FR-01000 Bourg en Bresse, 17000 La Rochelle, 23340 Faux la Montagne, 24000 Périgueux, 25220 Vaire, 27480 Bézu-la-Forêt, 31100 Toulouse, 31190 Auterive, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné, 37130 Cinq Mars La Pile, 44110 Villepot, 44300 Nantes, 45130 Saint-Ay, 48100 Marvejols, 51400 Les Petites Loges, 52140 Montigny-le-Roi, 56000 Vannes, 62840 Fleurbaix, 67200 Strasbourg, 72270 Mézeray, 74130 Petit-Bornand, 75019 Paris, 84330 Caromb ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2022