Fariĝi societano (aŭ donaci)

Kara amiko de Greziljono

Vi konas la kastelon Greziljono, tiun faman centron monde konatan de la Esperanto-movado.
(Se vi interesiĝas pri Greziljono kaj ne parolas Esperanton, vi povas iĝi membro de la asocio Champ des Grillons.)
Vi estas esperantisto (persono aŭ asocio) kaj lernas aŭ parolas Esperanton.
Vi forte interesiĝas pri ĝia evoluo, vi regule venas al Greziljono kaj/aŭ partoprenas per via agado aŭ financa subteno.

Vi povas iĝi societano de la Kulturdomo de Esperanto de Greziljono,
kooperativa societo laŭ la leĝo de 1917, kies statuto legeblas ĉi tie franclingve.
La administra komitato devas aprobi vian peton societaniĝi.

Subskribo de unu aŭ pluraj societaj partoj A po 16 € igas vin kooperativa societano kaj donas la rajton voĉdoni en la ĝeneralaj membrokunvenoj (unu sola voĉo por unu persono fizika aŭ morala).

Vi povas ankaŭ finance subteni la Kulturdomon :
subskribante unu aŭ plurajn societajn partojnB po 200 € (maksimume 50 partoj B) kiuj donas interezon laŭ la elcento de ŝparlibro "livret A" plus 0,5 % kaze de pozitiva financa rezulto. Por tio, vi devas esti akirinta almenaŭ unu parton A.

Vi restas societano dum via tuta vivo (aŭ ĝis via demisio).
Vi nura devo : partopreni en la aktivaĵoj aŭ en la membrojarkunvenoj almenaŭ sendante vian voĉdonon.

Ekzemple : 1 parto A de 16 € plus 2 partoj B de 200 € estas 416 €.

Vi ankaŭ povas fari mondonacon, sen iĝi societano. Tiu donaco servos por la aktualaj laboroj. Pasinta laboro estis la instalo de ĉambro por personoj kun reduktita movebleco (en rulseĝo). En 2021 e-istoj prunte donis monon ekde 2 000 € dum 5 ĝis 10 jaroj por renovigi la tegmentojn de la kastelo.

Por subskribi : faru retan bankan ĝiron :
     kontoposedanto : Maison Culturelle Esperanto
     IBAN : FR16 2004 1010 1101 4853 9P03 213
     BIC/SWIFT : PSSTFRPPNTE
     pagocelo : societaj partoj ’via nomo’

Alikaze plenigu francan ĉekon pagenda al : MCE Grésillon
notante sur la ĉeka dorso ekzemple : 1 parto A kaj 2 partoj B
sendante al la sekretario :
     MCE / Schumann
     9 rue du Couradin
     F-35510 Cesson-Sévigné

Por la matrikulo de la societanoj, ni bezonas la sekvajn informojn : nomo familia kaj persona, sekso, dato kaj loko de naskiĝo, adreso leĝa, numeroj de telefono fiksa kaj poŝa, retpoŝtadreso.

Mi konfirmos vian pagon kaj invitos vin al la membrokunvenoj kaj kompreneble al la staĝoj.

Kore salutas,

Bert Schumann
     sekretario de la Kulturdomo
     kontakti nin : kastelo@gresillon.org
     gresillon.org