Ĉambro PMR (2019-2021)

Instalo de dormĉambro por Personoj kun Moveblo Reduktita
(rulseĝuloj) en la maldekstra/orienta kromdomo en 2019-2021

Rulseĝuloj ne povis veni al la Kastelo pro manka adaptita dormĉambro. Post plurjara preparado, ni nun instalas taŭgan dormĉambron en la eksa bindejo de la maldekstra/orienta kromdomo, loko ne jam ideala pro manka vojo ĝis la kastelo. La projektado kaj planado komenciĝis en 2018 kaj estis prezentita en la Membrokunvenoj de 2018 kaj 2019.
2019-03-31 : Malplenigo de la ĉambro, transigo de la bindeja materialo al klaso A.
2019-04-15 : Instalado de tuboj por la forfluo de la kloakakvo kun konekto al la ekzistanta sistemo.
2019-04-16 : Muntado de pendostajoj kaj profilita relo el ŝtalo por la fajrorezista plafono.
2019-05-03 : Plenigo per izola vitrolano. Muntado de gipsplakoj. Mastikado de la juntoj.
2019-08-27 : Realigo de betona plako por la duŝ-baseno.
2019-10-29 : Realigo de betona plako por la enirejo kaj tuta banejo.
2019-11-24 : Muntado de profilita relo el ŝtalo por la vando.
2020-02-16 : Fiksado de kaheloj sur la duŝeja planko.
2020-03-09 : Muntado de la interna pordo kaj duŝeja fenestro el kverkaĵo.
2020-05-31 : Muntado de gipsplakoj kaj plenigo per izola vitrolano.
2020-06-19 : Instalo de akvotuboj por la duŝejo.
2020-06-23 : Finado de la fendoj inter la gipsplakoj.
2020-06-26 : Muntado de la salona fenestro supre-malferma el kverkaĵo.
2020-10-19 : Farbado de la salonaj muroj kaj plafono.
2020-10-27 : Fiksado de la kaheloj en la duŝejo.
2020-12-01 : Instalado de elementoj en la necesejo-duŝejo.
2021-01-31 : Purigo de la planko el terakotaj kaheloj kaj traktado per linoleo.
2021-02-15 : Lastaj laboroj pri detalaĵoj en la banĉambro.
2021-02-15 : Konstruo de dekliva veturejo (ramplo) antaŭ la ekstera pordo.
2021-07-26 : Mebligo per 2-persona lito kun littabulo, skribtablo, seĝoj, valiztableto.
La tuton de la laboroj realigis volontuloj, kiujn ni ĉi tie dankas tutkore. Tiuj pasigis ducenton da tagoj por realigi ĉiujn laborojn. Le totalo de la aĉetitaj materialoj sumiĝas je kelkaj miloj da eŭroj. Kvindeko da esperantistoj kaj E-asocioj subtenis nin finance, legu pli tie.
Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren