Naturismo en Greziljono

Grupoj de naturistoj estas bonvenaj en Greziljono. Ekster la kastelo, malproksime de la publika spaco, oni povas sunbruniĝi en la korto, promeni en la arbaro kaj ĉirkaŭ la lageto, kampadi ĉe la legomejo, ludi flugpilkon kaj tablotenison ktp. En la kastelo, en la salono kaj manĝejo, ĉiu sidas sur sia bantuko.


 

 Ekde 2020 en Greziljono okazas Verda Naturisma Semajno tuj post la festivalo FestiNATUR’.
 Informoj pri la luado de Greziljono al privataj grupoj en tiu paĝo.
 Niaj naturistaj anoncoj videblas en tiuj retejoj : NaturistBnb.com --- inf-fni.org
 Internacia Naturista Organizo Esperantista : INOE
 Asocio organizanta la festivalon  : FestiNATUR’
 La naturisto klubo en nia departemento : NatAnjou.org
 Naturistoj kluboj aliaj : Club du Soleil de Touraine - Les Naturistes Sarthois