AŬTUNE la ferioj (2016-okt-24/nov-01)

AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
5-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de lundo, 24-a de oktobro, 18h
ĝis mardo, 1-a de novembro 2016 tagmeze
Kursoj kaj aliaj aktivaĵoj, programo por infanoj.
Aliĝilo - enskribiĝo

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) Super-BEK-kurso, netradicia kurso lernanto-centra (PDF)
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Kurso por komencantoj, blinduloj aŭ vidantoj
    • Bert Schumann (Bretonujo) Cseh-metodo, kurso por komencantoj rekte en Esperanto
    • Serge Sire (Rodan-Alpoj) Kreado de E-aj sub-tekstoj por videofilmoj ne okazis
  • POR INFANOJ
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Ateliero por instrui fabrikadon de brak-ringoj el elastaĵoj
    • Lucie Hulot ?? Ansofi Markov (Francilio) Animado de la infanoj per ludoj kaj instruado
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj, 2016-01-31 2016-10-27 !
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Preparo de halevena spektakleto, kunportu vian maskokostumon !
  • AKTIVAĴOJ
    • Zdravka Bojĉeva (Savojo) Korusa kantado kun Interkant’ (2016-10-27/30)
    • Pjer Tell Bouvier (Vienne) Komuna kantado kaj muzikado (2016-10-25/26)
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) 18 eblaj prelegoj laŭ 5 temoj : miaj vojaĝo, lerno-centroj. miaj projektoj, merkatiko kaj reklamado, lingvo-instruado kaj -akirado.
    • Serge Sire (Rodan-Alpoj) Realigo de humuraj bildoj, per desegno, foto, k.s. ne okazis
    • Nathalie Dubrulle (Indrio) Ĝardenumado kun la naturkomisiono
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Meditado-ateliero : Prelego pri plenkonscia meditado. Mallonga kurso kun ekzercado, ĉ. 1h tage
    • Eko-turismo : individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • VESPEROJ
    • Ni kune kantu famajn popolkantojn, venu kun via gitaro ! ..... .....
    • Nicolas Mougeot-Bohers (Bretonujo) malgranda societa ludo en Esperanto
    • Ni kune muziku kun nia nova piano, viaj klarneto kaj aliaj muzikiloj
    • Nathalie Dubrulle (Indrio) Fotoprelego pri nia rondirado per ĉevalo
    • Mathieu Thépaut (Bretonujo) Fotoj pri Islando, kiun mi vizitis trifoje
    • Bert Schumann (Bretonujo) Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de ĉinaj infanlibroj
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Filmoj kun subtekstoj en Esperanto : Mia onklo de Ameriko de Alain Resnais (socia psikologio) aŭ muta filmo de Buster Keaton (amuza kaj poezia)
    • Ŝercokonkurso kun ĉiuj : Rakontu viajn plej bonajn ŝercojn en Esperanto (preparu ilin hejme)

Kurso : SUPER-BEK (PDF)

  • En la duŝtupa sistemo de Esperanto-lernado, la unua ŝtupo konsistas el la studado de la lingvo mem : la gramatiko, sintakso, morfologio, fonologio, ĝis sufiĉe alta nivelo. La dua ŝtupo, aliflanke, konsistas el la utiligado, la uzado de la lingvo.
  • Do por bone utiligi la lingvon, ni dediĉos nin al la tre interesa verko OMAĜO AL HUNGARIO. Lernantoj de KER-nivelo B2/C1 povas multe profiti je ĉi tia kurso. Kromverkoj konsultotaj inkluzivas : NPIV, Tekstaro, PMEG, PAG.
  • Dennis naskiĝis en Ilinojso, antaŭe ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, lanĉis la Universitaton de Esperanto, evoluigis la projekton Esperanto-Insulo en Hajnano. Li instruis la anglan, merkatikon kaj strategion en gravaj universitatoj de pluraj landoj kaj tie instruis pli ol 1.500 horojn da Esperanto en ĉiaj imageblaj situacioj.

Kurso : TRADUKADO

  • Kreado de Esperantaj sub-tekstoj por videofilmoj.
  • Temas precipe pri tradukado, por kiu la ĉefa kriterio estos koncizeco - la spektanto devas havi la tempon por legi kaj rigardi la bildon. La subtekstoj devas ankaŭ ebligi kompreni rapide kaj do eviti esprimojn kaj vortojn komplikajn aŭ nekutimajn. La laboro fariĝos en interreto, sed scii uzi komputilon ja dezirindas sed ne devigas, ĉar la ĉefa afero estas la tradukado mem.
  • Serĝo estas emerita priteknika fakinstruisto, kiu specialiĝis en pedagogio kun informadiko, fako kie ege gravas precizeco de la lingvoj, tiom homaj kiom maŝinaj. En lia ŝatokupo pri bildrakonto, li ofte bildigis francajn versajn verkojn kiun li tradukis E-en.

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por komencantoj de ĉiu aĝo
  • La instruanto principe parolas nur en Esperanto. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn. La lecionoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, poste dum staĝoj en Greziljono.

INFANOJ : Ludante lerni

  • Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado. Ĉu veraj komencantoj, ĉu denaskaj esperantistoj, ĉiuj infanoj povas ludi kaj amuziĝi per aŭ ĉirkaŭ Esperanto, uzante kaj lernante la lingvon ... aŭ ne. Plej grave estas ĝui kune agrablajn momentojn.
  • Ansofi estas denaska esperantisto kaj patrino de denaskuloj, profesie instruisto por liceanoj pri historio kaj geografio, sed ŝi ankaŭ instruis muzikon kaj Esperanton kadre de eksterlernejaj aktivaĵoj al diversaĝaj kaj diversnivelaj infanoj. NB : Infanoj kunportu sian bekfluton aŭ alian instrumenton, per kiu ili scias ludi !

Aktivaĵo : ĤORA KANTADO

  • La koruso Interkant daŭrigas sian novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume unu-du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado antaŭ- kaj posttagmeze, de la 27a de oktobro 10h ĝis la 30a 17h ; vi povas alveni la 26an ĉ. 18h kaj foriri la 31an matene.
  • Korusestrino : Zdravka Bojĉeva el Savojo. Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.

Aktivaĵo : PERBILDA HUMURO

  • Realigo de humuraj bildoj, larĝasence, t.e. ankaŭ per foto kaj similaj teknikoj. Ne nepre temas pri desegnado, ĉar ĝuste por tiuj kiuj ne ŝatas aŭ ne scias desegni eblas fari tre interesajn realigojn per aliaj teknikoj, inter alie, per fotado. La nobla celo de tiu laboro estus eldono de nova numero de Kulturaj Kajeroj kun viaj plej bonaj realigoj.
  • Serĝo estas franca desegnisto, verkanta ĉefe bildrakontojn. Li publikigis kelkajn albumojn, kaj kunlaboras en multaj gazetoj, ĉefe en la satira revuo La Kancerkliniko. Li verkas mem la tekstojn de siaj rakontoj, liaj desegnoj estas tre stiligitaj, la enscenigo ofte surrealista, liaj rakontoj celas komikajn efikojn ofte absurdajn kaj/aŭ erotikajn.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno tra la kastela parko kaj arbaro laŭ nia gvidlibreto pri la loka flaŭro kaj faŭno de Greziljono.
  • Individua promeno, piede aŭ bicikle, sur la nova Verda Vojo kiu laŭas Greziljonon aŭ laŭ tiuj cirkvitoj regionaj.
  • Vizito de proksima dolmeno de la Kovrita Ŝtono.
  • Trovo de proksimaj trezoroj laŭ geo-kaŝejoj per via birilo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto)
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €)
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, Frédéric Lahier


Aliĝintoj  : Annie, Ansofi, Claudine & Vinko, Deneza, Dennis, Elisabeth, Françoise, Frédéric D, Geneviève, Isabelle, Jannick & Bert, Jean-Claude, Jeannine & Bernard, Jesse, Laurent, Louis, Lucie, Lucia, Maja & Hubert, Manjo, Marisol, Marie-Pierre, Masoumeh, Mathieu, Mélanie, Nathalie D, Pjer, René, Serge, Ugo, Vito, Xavier, Zdravka, Zofia ...

Infanoj/junuloj  : Anna 19, Salomé 17, Maiwen 14, Nicolas 13, Eole 13, Loulaï 10, Matisse 9, Tiama 8, Tilio 7, Swâmi 5, Tom 5, Mathilde 4, Ulysses 4
(Bv. noti se via infano povas dormi kun aliaj knaboj/knabinoj. )

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : IN-560035 Bangalore, US-33066 Coconut Creek ; FR : 19500 Turenne, 22000 Saint-Brieuc, 22140 Bégard, 22300 Saint Michel en Grève, 29600 Morlaix, 33730 Préchac, 35000 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 35580 Guichen, 36200 Mosnay, 37130 Cinq Mars la Pile, 49100 Angers, 49320 St Saturnin sur Loire, 56000 Vannes, 56310 Quistinic, 56330 Pluvigner, 56450 Theix, 56610 Aradon, 56860 Séné, 60180 Nogent sur Oise, 72000 Le Mans, 74330 Sillingy, 74500 Evian-les-Bains, 75020 Paris, 78180 Montigny-le-Bretonneux, 78400 Chatou, 80480 Salouël, 87800 Jourgnac, 90000 Belfort, 91600 Savigny sur Orge, 93140 Bondy

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Fotoj de AŬTUNE 2016. Klaku sur foton por grandigi ĝin.