Sennacieca Semajno (2014-aŭg-01/09)

Sennacieca semajno alternativa antaŭ SAT-kongreso
de vendredo, 1-a ĝis sabato, 9-a de aŭgusto 2014
kun kursoj, ekskursoj, prelegoj pri kuracado kaj arto

ENHAVO
  • PRELEGOJ
    • Junĉjo (Songyun Lee) (Koreujo) Prelego pri la Korea natura medicino kaj la Junĉjo-metodo
    • Luz Vazquez (Katalunujo) Helpo kaj saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Gröning
    • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Prelegserio pri rusa pentrarto, surrealismo de Dali, kubismo de Picasso
    • Giti Ferdosnia (Irano) Fotoj pri vidindaĵoj kaj kulturo de Irano.
    • Gholamreza Azarhoushang, Zahra Karimi (Irano) Prelegoj pri Yumeiho-terapio, pri Ekonomio kaj pri nuna situacio en Irano. Partopreno ne konfirmita
    • Daniel Durand (LuarLandoj) Universala penso de Albert Camus ; Monda solidareco kontraŭ la Malsato (prelegoj, fotoj)
    • Junĉjo (Songyun Lee) (Koreujo) Bilda prezento pri la korea kulturo, tradiciaj danco, muziko ktp.
    • Bruno Henry (Ĉinujo) Fotoprelego pri la ĉina vivmaniero (08-05 14h30)
    • Murat Özdizdar (Turkujo) Prelego pri Turkujo
    • Claude Martins (Nordo franca) Rakontitaj aventuroj tra la mondo kiel inĝeniero pri teksaĵoj Jacquard
  • AKTIVAĴOJ
    • Junĉjo (Songyun Lee) (Koreujo) Kuracado laŭ lia metodo, unuope
    • Grupaj ekskursoj posttagmeze al Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj en la regiono, jen la eblecoj
    • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Teatraĵoj kaj skeĉoj por komencantoj kaj spertuloj
    • Matti Lahtinen (Finnlando) Tajĝiĉuano, enkonduko kaj komuna praktikado de tiu ĉina gimnastiko antaŭ la matenmanĝo
    • Dominique Baron (Tureno) Libroservo kaj biblioteko funkcias ĉiutage
    • Eko-turismo : individuaj biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Elena Alopina (Rusujo) Klaso de rusaj popolaj dancoj, de hebreaj, mezepokaj kaj historiaj dancoj
    • Junĉjo (Songyun Lee) (Koreujo) Meditado, grupa kuracado, korea medita muziko, individue gvidata spirado

Prelego : KOREA NATURA MEDICINO

  • Lia ĉefa kuraca teorio venis de la Orienta medicina teorio, sed tamen la teorio estas disvolviĝinta en Koreio. Pro tio ekzistas diferenco inter la origina teorio kaj nuna teorio. Li volonte helpas al homoj kiuj suferas pro malsanoj.
  • Laste Junĉjo prezentis sian kuracan metodon en la medicina faka kunsido de Ĉina Esperanto-Kongreso, kiun oni partoprenis kun granda intereso, kaj li provis prezenti sian kuracan teorion kun sukcesaj ekzempleroj.
  • Junĉjo laboras kiel naturkuracisto ekde 2008. Pri lia medicina kaj lingva kariero vi povas legi en tiu paĝo.
    Normale li uzas 1 horon por paciento en sia Seula kuracejo. En Greziljono, post la kursoj, li provas kuraci kelkajn staĝanojn. Sed tamen staĝanoj ankaŭ mem spertos sin kuraci laŭ lia kursa programo. Junĉjo planas krei asocion.

Kurso : CSEH-METODO

  • Kuraĝu paroli kaj ridi ! Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
  • La instruantino parolas nur en Esperanto, ne uzas naciajn lingvojn. La lernantoj devus ĉeesti ĉiun lecionon kaj havi kajeron aŭ paperaron por noti la tipajn strukturojn kaj frazojn kiujn la instruanto skribas sur la tabulon kaj laŭeble fiksas sur la muroj. La instruanto demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La lecionetoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn, ankaŭ kantojn kaj dancojn.
  • Luz dum 40 jaroj estis instruisto en baza lernejo. Antaŭ ĉ. 15 jaroj, ŝi lernis tiun rektan metodon precipe de Atilio Orellana Rojas kaj aplikis ĝin en kursetoj en sia kataluna urbo Reus. Laŭlonge de kelkaj jaroj ŝi pretigis multajn fotaĵojn ordigitajn laŭ difinita instrubezono.

Kurso : PAROLIGO

  • Se vi ankoraŭ ne parolas, sed jam posedas la bazojn de la lingvo, estu bonvena ! Same bonvenas tiuj, kiuj jam legas kaj skribas Esperanton, sed al kiuj mankas parolpraktiko.
  • Komence ni traktas facilajn temojn (sinprezento, familio, profesio, urbo, lando) ; poste ni legos mallongajn tekstojn (ne ĉiam tre facilajn !) pri iu temo (lingva situacio en la mondo, ekologiaj problemoj, historio de la E-movado) kaj fine ni diskutos surbaze de tiuj tekstoj. Samtempe ni faros ekzercojn pri gramatiko kaj vortfarado.
  • Nina estas rusdevena francino, doktoro pri lingvoj kaj literaturo, gvidis en Greziljono kursojn plurfoje kaj ĉiunivele.

Kurso : KOREA NATURA MEDICINO

  • Natur-medicina teorio el Koreujo laŭ la SEKVAJ TEMOJ :
    1. La diferenco inter varma korpo kaj malvarma korpo.
    2. Kompreni funkciojn de nia cerbo kaj internaj organoj. Kompreni pulspalpon.
    3. Ok grenoj krudaj kaj ses gustoj laŭ orienta teorio (kvin elementoj).
    4. Kompreni temperamenton laŭ la vizaĝo.
    5. Trovi taŭgan manĝaĵon por sia korpo.
    6. se tempo permesas : Kompreni nervan sistemon kaj nerv-kuraca provprezento.
    7. Man-akupunktura kuracado kun mokso.
    8. Kapenergia kuracado aŭ Genesen-kuracada provprezento.
  • Terminoj : hepato/kolecisto, koro/maldika intesto, pankreato/stomako, pulmo/dika intesto, reno/urinveziko, perikardio/triĝiao (imuneco).
  • Junĉjo loĝas en Seulo, la ĉefurbo de suda Koreujo. Li naskiĝis en 1968, studis elektronikon, Esperanton eklernis en 1987, ekde 2008 laboras kiel naturkuracisto (legu pli). Ŝatokupoj de Junĉjo : fari modelan velŝipon, fotado, radio-amatoro kun voksigno HL1ODL.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno en kastela parko kaj arbaro.
  • Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono, kiujn vi mem organizas.
  • Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo, en nia parko mem vi povas kunporti nian gvidlibreton pri loka flaŭro kaj flaŭno.
  • Celoj : Verda Vojo de nia antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo, plurhora piedmigrado laŭ tiuj cirkvitoj.

Aktivaĵo : TEATRO

  • Mi invitas vin fari teatron ! Mi proponas al vi mallongajn teatraĵojn (skeĉojn) por ĉiuj lingvaj niveloj.
  • La spertuloj de la lingvo estas bonvenaj, sed same la komencantoj trovos plezuron teatrumi. La teatro estas tre bona distro, sed ankaŭ bonega metodo por studi la lingvon ! La teatraĵetojn ni povos prezenti la lastan vesperon antaŭ la aliaj ĉeestantoj.
  • Nina doktorighis pri teatro, dum multaj jaroj ludis en amatora teatro kaj poste gvidis studentan teatron en universitato en Rusio.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 7 tagoj : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Responsulo kaj teamo  : Bert Schumann, Isabelle Nicolas, Frédéric Lahier


Aliĝintoj  : Alain, Andrea, Anne-Marie, Başak, Bérengère, Bert, Claude, Deneza, Dominique Elena, Fatiha, Gholamreza & Zahra, Giti, Junĉjo, Lala & Karlo, Luz, Mansoureh, Marie-A, Matthieu & Céline, Marie-Agnès, Marina, Matti, Murat, Nina, Oleksij, Vincent ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : DZ-27000 Mostaganem ; ES-43201 Reus ; SF-00770 Helsinki ; IR-Daryakenar, IR-Karaj, IR-Tehran ; IT-10135 Torino ; KR-110829 Seulo ; MG-101 Antananarivo ; RU-153000 Ivanovo, 601911-Kovrov ; TR-81160 Istanbul ; UA-Kiev ; ... FR : 09240 Cadarcet, 13140 Miramas, 35510 Cesson-Sévigné, 37000 Tours, 37700 St Pierre des Corps, 46190 Teyssieu, 48110 Le Pompidou, 56000 Vannes, 59100 Roubaix, 69003 Lyon, 69300 Caluire, 71530 La Loyère, 75011 Paris ...
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie)