Jarfina FESTego kun Silvestra FESTeno 2013


Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno

 Alveno ekde sabato, la 28a de decembro 2013, posttagmeze
 Foriro ĝis ĵaŭdo, 2a de januaro 2014, posttagmeze
 ne okazis pro eksteraj konstrulaboroj kaj organizaj tialoj

 Vidi : programonfesten-menuonfoton de maskofesto kun salutkartoaliĝilon
 Legi opiniojn de partoprenintoj, rigardi fotojn el
2012 - 2012’ - 2011 - 2010,
aŭskulti ’La Virabela Bluso’. informas La Ondo


  • Prezoj
    • Tuta restado de la 28a de decembro ĝis la 2a de januaro : 200...350 €
    • Reduktita ĉioinkluziva prezo valida ĝis la 2a de decembro 2013
    • Silvestra (Novjara) festeno (inkl. vinoj) kaj masko-balo (sen tranokto) : 40 €
    • Alia periodo : laŭ la tarifoj + festena suplemento 25 €
  • Por aliĝi, klaki ĉi tien. Atendu nian konfirmon pri disponeblo de la petita ĉambro.


Aliĝis (2012 : 25 ; 2011 : 33 ; 2010 : 23)
 ... Eŭropo  : Alfred, Chantal, Jannick, Nicole, François, Isabelle ...
 ... Infanoj kun aĝo  : ...
 ... Mondo  : Abdoul, Claudio Kokou, Fatou, Mamore, Mohamed Nouroudine, Sekou, Seynabou ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj (kontaktu nin pri kuna veturado) : ...
 DE-82355 Weilheim, ML-Bamako, SN-Dakar, TG-Lomé FR : 29100 Le Juch, 35510 Cesson-Sévigné, 49150 Le Vieil Baugé, 75019+75020 Paris ...

 Kunportu : Muzikilon, kantaron, E-vortaron, varman pulovron kaj piĵamon kaze de arkta frosto.
...


  • Programo (provizora, atendanta viajn proponojn !)
  • Distraĵoj
    • Konkurso pri ŝercoj en Esperanto, preparu viajn !
    • Ateliero de Julkantoj plurlingvaj
    • Luphomoj (fama grupa paroliga ludo)
    • Teatrumi la muzikan komedion « La Eta Arturo ». Atelieroj de provludado matene kaj posttagmeze. Spektaklo en adiaŭa vespero. Bonvenas etaj kaj grandaj, komencantoj kaj spertuloj pri teatro, muzikistoj aŭ ne. Ĉiu trovos sian lokon, sian rolon en la granda aventuro kun la Eta Arturo.
  • Prelegoj
    • Seminario pri ĵurnalismo kaj ĵurnalista laboro (Alfred)
    • La Esperanto-ekzameno (François)
  • Lingva kleriĝo
    • Kurso por komencantoj/komencintoj
    • Skrablo kun Esperanto-vortaro
    • Biblioteko kaj libroservo je via dispono
  • Korpa moviĝo
    • natur-instru-pado tra la parko kaj arbaro de Greziljono
    • Tablotenisa konkurso (sub la hangaro)
    • Vizito al la loka bazaro en Baugé
    • Vizito de la Vera Kruco de Anĵuo kaj la urbo Baugé
  • Por infanoj
    • Desegni fantom-maskojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
  • Vesperoj :
    • Interkona vespero (sabate)
    • Internacia vespero kun viaj artaj kontribuoj
    • Luda vespero (societaj ludoj sur pluraj tabloj)
  • Silvestra Nokto (marde) kaj NovJaro
    • Preparo de la salonoj (kunportu ornamaĵojn)
    • Longa festeno (vidu menuon malsupre)
    • Silvestra balo (ali-vestu vin per masko kaj kostumo, kiel fantomo aŭ feino)
    • Ĉampano noktomeze por bonvenigi la novan jaron
    • Dormado ĝis kiam vi volas
    • Longa matena brunĉo kun kafo, teo kaj babilado
    • Novjara promenado tra la kastela parko


  • Silvestra festeno 2012
  • aperitivo
    • reĝa kiro (ŝaŭmvino kun likvoro el nigra ribo aŭ persiko) kaj punĉo
    • koktelo senalkohola (trikolora suko kun sukera rando)
    • bufedo da glasetoj (verrines) kaj toastoj
  • antaŭmanĝo
    • salmo fumaĵita, terakota bakaĵo el ruĝroza lento kun ĉampinjonoj kaj silkeca tofuo
    • blanka vino ’Anjou’ el ’Château Soucherie’,
    • pomsuko kaj vinbersuko
  • normanda truo por digesti kaj apetitigi
    • pomglaciaĵo surverŝita de pom-pirbrando ’Calvados’
  • ĉefa plado
    • stufaĵo de apro kun terpomoj laŭ daŭfinata maniero, burĝonbrasiko
    • ruĝa vino ’Anjou’ el ’Château de Breuil’, oranĝa suko
  • pleto da fromaĝoj kun salato kaj ruĝa vino
  • bufedo da desertoj
    • ĉokolada ŝaŭmo, ĉokolada ŝaŭmo vegana
    • citron-merringo (murb-kukoj)
    • kuko el 3 ĉokoladoj
    • glaciaĵa ŝtipo
    • kuketoj kun ĉokolatpecetoj (cookies), kuketoj veganaj
    • krustokuko kun pomoj
    • ĉampanjo


Foto de la maskofesto 2011



Foto de la maskofesto 2012 kaj bondezirkarto 2014

Opinioj de partoprenantoj 2011-2012 :
Mi ŝategis.
Gary
Mi estis feliĉa kaj estis plezuro rekonti vin kaj aliajn.
Dankon ree pri ĉio.
Aleks
Mi konservos belan memoraĵon pri tiu ĉi sperto en Francio.
Salutojn el Italio,
Paola
Mi vizitis kaj partoprenis unuafoje Grezijonan aranĝon kaj la sperto estis tre agrabla. La etoso aparte plaĉis. Laŭeble mi revenos printempe au somere.
Paŭlo
Miaj filinoj tre ŝatis la Jarfinon. Same kiel mi. Estis bona travivaĵo
ke mi renkontiĝadis denove. Tial mi ŝatus helpi por ripari la kastelon.
Clément
Ni travivis bonegan silvestran festenon en Greziljono : amika etoso, bonega festmanĝo (ni gratulas la kuiriston). La infanoj ankaŭ tre bone pasigis la tempon kaj estis malĝojaj kiam ni devis forlasi la kastelon.
Ĝis, Patrycja kaj Patrice
Estis la dua fojo ke mi partoprenis en la Novjara Festo en Gresillon. Tre amika okazo de kunigi diversajn homojn, paroli kaj festi la Novjaron 2013. Vivi en la kastelo sajnas sentempa momento. Dankon al la kuiristo, ni bonege manĝis – mi ne forgesu la aliajn membrojn kiuj ebligis la okazon, ili ĉiam estis bonhumoraj.
Mi esperas alveni por la kurso en Aprilo. Chantal
Mi pasigis tre agrablan jarfinon en la kastelo Greziljono. Mi renkontis geamikojn el ĉie en la mondo kaj estis mirinda sperto. Mi vojaĝis al la regiono de la Loire kun partoprenantoj kaj estis tre agrabla sperto.
Mi dankas al Bert kaj François kaj la afabla teamo en la Greziljono pri la planado kaj organizado de la aktivaĵoj kaj programo de agadoj. Mi memoras ŝate la viziton al la urbo Angers kaj la jarfinan feston ! Mi esperas reveni al la Kastelo baldaŭ.
Ĉi tiun semajnon mi renkontis geamikojn kiuj kunestis en la kastelo dum la jarfino, kaj ni havas rimarkindajn memorojn pri la jarfino en Greziljono.
Alejandro