Turisma semajno (2013-jul-06/13)

Turisma semajno
de sabato, 6-a ĝis sabato, 13-a de julio 2013
Tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro

ENHAVO

  • AKTIVAĴOJ
    • Catherine Kremer (Loreno) Ekskursoj tuttagaj al Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj en la regiono
    • Buster Keaton (Usono) Projekcio de liaj mutaj filmoj
    • Farzaneh Hakim Ghods (Irano) Prezento de kelkaj iranaj kantoj en persa lingvo kaj de fotoj pri Irano
  • KURSO
    • Viktor Gaal (Hungarujo-Svisujo) Esperanto-kurso vespere post la ekskursoj por interesuloj : senpera interkonatiĝo kaj gvidata babilado

Aktivaĵo : EKSKURSOJ

  • Greziljono situas en fama turisma regiono de Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj.
  • Dum la ses tagoj de la restado, vi vizitas la ekskurscelojn listigitajn en tiu ĉi turisma programo, nome : Amboise, Angers, Azay le Rideau, Baugé, Blois, Brissac, Chambord, Chenonceaux, Chinon, Cunault, Plessis-Bourré, Fontevraud, Langeais, Rochemenier.
  • Ni vojaĝos per luata buseto, kromaj personoj veturos per siaj privataj veturiloj. Ni petos vin pagi la enirbiletojn por la pagendaj vizitoj (ĝenerale grupa tarifo).
  • Catherine, oficiala dulingva ĉiĉeronino, gvidas profesie tra Francio, Luksemburgio kaj Germanio de pli ol 10 jaroj. Nuntempe ŝi estas dungita (½-tempe) de la ĝenerala konsilantaro de la departemento Meuse por gvidi en la fuortoj Douaumont kaj Vaux pri la temo de la batalo de Verdun (1916). Tio donas al ŝi la eblecon gvidi en aliaj lokoj pri aliaj temoj (arkitekturo, bel-artaĵoj, ktp). Catherine atendas vin en Grésillon somere !!
  • Se vi preferas naturon kaj kamparon, Jannick informos vin kie vi povas migradi tra arbaro aŭ promeni sur verda vojo.

Aktivaĵo : MUTAJ FILMOJ

  • Vojaĝo burleska kaj poezia per filmoj de Buster Keaton subtitolitaj en Esperanto.
  • Buster Keaton estas aktoro kaj reĝisoro tre fama de mutaj filmoj. Oni ofte citas lin kiel inta modelo por Charlie Chaplin.
  • Okaze de la DVD-surmerkatigo de liaj kompletaj verkoj per la eldonejo MK2, 4 filmojn en Esperanton subtitoligis teamo de e-istoj el la Pariza regiono. Ni povos projekcii por vi 2 aŭ 3 tiujn filmojn. Tiu igos vin vojaĝi...
    • en trajno per "La Generalo", nekredebla epopeo fervoja dum la Usona secesia milito,
    • en boato sur Misisipo per "Vaporŝipo"
    • tra la tempoj per "Tri epokoj"...
  • sed tiuj filmoj precipe forkondukos vin en vojaĝon tra la burleska poezio de Buster Keaton.


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo : Jannick Huet, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Bérengère, Catherine, Charlotte & Viktor, Denis, Farzaneh, Hildegard, Jannick, Jeanne, Marie-Antoinette & Knud, Marie-Christine, Maryse, Nina K, Nina T, Sunjo & Ronan, Umea & Tuo

Infanoj-junuloj kun aĝo  : Macéo 12, Louise 9 ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : CH-1800 Vevey, CH-1820 Montreux, CN-du urboj, DE-63452 Hanau, IR-Tehran, PL-85-094 Bydgoszcz, RU-450015 Ufa, TG-Togo ; FR : 13140 Miramas, 31400 Toulouse, 35510 Cesson-Sévigné, 37000 Tours, 44100 Nantes, 55100 Verdun, 62164 Ambleteuse, 62930 Wimereux