Studsesio por praktiki Esperanton
de lundo, la 1-a de junio ĝis vendredo, la 5-a de junio 2026
**
kombinu tiun sesion kun la evento Spiru la bon-farton en la kastelo
ekde vendredo, la 29-a de majo 2026
- KURSO kaj AKTIVAĴOJ
- Pierrette Formen : Stud-sesio
- Veronika Acsadi : Praktiki Esperanton
- Nadia, Cindy, Karine : Spiru bon-farton en la kastelo
- Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
- Norda bastonmarŝado aŭ promenado sur la verda vojo
- Arkpafado ĉe la olda kverko
- Libroservo surloke, vidi la liston
- Vespera programo : tabloludoj, fotoprelegoj de vojaĝo ktp, bonvolu proponi vian kontribuon
- LA SEMAJNO RESUME
Stud-sesio
- Tiu kurso estas proponata al komencantoj kaj komencintoj, kiuj jam komencis lerni Esperanton kaj volas atingi pli altan nivelon.
- Pierrette (Ŝtonet’) loĝas apud la urbo Tours. Ŝi estis instruistino en bazlernejo, nun emerita.
- Nuntempe, ŝi instruas Esperanton en la T.E.K (Turlanda Esperanta Kulturcentro) en Tours kaj prezidas tiun klubon.
Praktiki Esperanton
- Tiu kurso estas proponata al progresantoj kaj progresintoj
- Veronika estas esperantisto ekde infanaĝo, ŝi aktive partoprenis en la junulara movado ĉef- kaj kun-organizinte plurajn junularajn renkontiĝojn.
- Ekde 2026 vivas en kastelo Grezijono kiel surloka prizorganto de la E-Kulturdomo
- Ŝia kurso amuzas la partoprenantojn per (vort)ludoj kaj strangaĵoj el la gramatiko de Esperanto
Spiru bon-farton en la kastelo
- Kun Nadia vi praktikas Hatha-jogon en salono Zamenhof. Kun Cindy vi praktikas jogon kaj kuradon. Kun Karine vi baniĝas en la arbaro. Tiuj aktivaĵoj okazas en la franca lingvo. Por kompletaj informoj klaku ĉi-tien.
- Se vi aliĝas al ambaŭ eventoj de la 29-a de majo ĝis la 5-a de junio, tiam aliĝu al Esperanto-studsesio/praktikado por 7 noktoj. Surloke vi krompagos 180€ al via jog-instruistino
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
- Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ du monatojn antaŭ la komenco.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo : Bert Schumann ...
Aliĝintoj Bert, Pierrette, Veronika & Andraŝ
Loĝlokoj de la partoprenantoj FR-35510 Cesson-Sévigné**, 37510 Saint Genouph, 49150 Baugé-en-Anjou
** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie

