Ĥora kantado + Biciklado kaj migrado + Esperanto-kurso
de lundo, 24-a de aprilo ĉ. 18h, ĝis dimanĉo, 30-a de aprilo 2023
- MULT-AKTIVAĴOJ
- Olivier Buisson : BEMI-semajno de esperantlingvaj biciklistoj kaj piedpromenantoj
- Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado en Esperanto kun Interkant
- Anne Le Bot : Ĥora (korusa) kantado en la franca (voir aussi)
- I.U. E-Kurseto laŭ rekta metodo por komencantoj aŭ progresantoj
- Koncerto de 2 korusoj 2023-apr-29 ĉ. 18h30
- Amber Islam : Filmo pri la kulturoj de Pakistano
- Hamza Salam : Prelego pri la situacio de homaj rajtoj en Pakistano
- René Jelenc, Bert Schumann : Volontula laboro por ripari la basenan muron aŭ ĝardenumi
Tablo-ludoj kaj eksteraj ludoj
Ekskursoj (en via aŭto) al regionaj vidindaĵoj, jen proponoj
Ĉaso de esceptaj fotoj en Greziljono kaj fotokonkurso ?
Radioamatoroj per sia sendstacio kontakti mondvaste per la Greziljona voksigno F5KSP ? - Libroservo surloke, vidi la liston.
- LA SEMAJNETO RESUME

- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝoj. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde mardo, (alvenu lundon ĉ. 18h).
- Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Activité : CHANT CHORAL
- Musiques du monde arrangées pour chœur de femmes
- Cheffe de chœur et arrangeuse depuis plus de 20 ans en Côtes d’Armor, Anne Le Bot propose à des choristes amateures de monter en 5 jours un programme de chants à plusieurs voix issus du grand vivier des musiques du monde et arrangés par ses soins. Un concert informel à Baugé clôturera cette semaine, le samedi en fin d’après-midi.
- A travers ce répertoire original, rythmé et coloré, il s’agira de travailler la précision, l’interprétation, la connexion entre chanteuses et avec le public, ainsi que l’engagement personnel et collectif au service de la musique et du sens.
- Pour la partie musicale, détails organisation, tarif et inscription sur le site d’Anne.
- Possibilité de séjour en pension complète au château, en vous inscrivant directement auprès de l’équipe de la Maison Culturelle de l’Esperanto

- Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
- Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por piediriri kaj/aŭ bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Laŭ la vetero kaj via em, ni promenos piede aŭ bicikle. Kiam ni biciklos, tiam inter 20 kaj 60 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !
- Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo.
- La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Olivier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj.
Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj. - Olivier BUISSON estas kampogardisto (kampara policisto) laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton. Jen lia retejo.

- La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso kaj programo 10 €, tage.


Aliĝintoj : Anne, Bernard, Brigitte, Bruno, Christiane, Delphine, Eliane, Françoise & Frank, Geneviève, Hervé, Jannick & Bert, Jean-Charles, Manjo, Marie-France, Muriel, Olivier, Paulette, René, Sylvie, Véronique ...
Loĝlokoj de la partoprenantoj : DE-74177 Bad Friedrichshall, FR : 21000 Dijon, 22410 Plourhan, 29880 Plouguerneau, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné**, 49000 Angers, 49270 Orée d’Anjou, 49320 Brissac-Loire-Aubance, 56250 Saint Nolff, 56450 Theix**, 56520 Guidel, 72000 Le Mans**, 72350 Saint Ouen en Champagne**, 84330 Caromb, 85140 Essarts en Bocage, 92130 Issy Les Moulineaux, 95460 Ézanville ...
** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie