Promenado bicikla kun BEMI ++ Ĥora kantado kun Interkant ++ Lerni E-on, praktiki Biblion ++ Basen-laboroj
de dimanĉo, 26-a de aprilo ĉ. 18h, ĝis sabato, 2-a de majo 2026 posttagmeze
- MULT-AKTIVAĴOJ
- Eddy van den Bosch : Biciklaj promenoj en Esperanto kun BEMI
- Benoît Ente : Lerni Esperanton, pratiki Biblion
- Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado en Esperanto kun Interkant
- Élian Berger : Volontula laboro por pura akvo en la baseno
- Anne Amblès : Laborgrupo "efika komunikado" en interpersonaj rilatoj. maks. 12 pers, nepre alvenu akurate, 1h30, plurfoje
- Céline Bernard : Ateliero plumbista : kiel ŝanĝi kranon, ligi plastakvotubojn kaj malpurakvotubojn
- Ella Strug : Kvin tibetaj ritualoj, matena gimnastiko
- Veronika, Ella Andraŝ : Rondodancoj, linidancoj aŭ dancoj laŭ sudamerikaj ritmoj
- Libroservo surloke, vidi la liston.
- Ni povus grupe lui biciklojn per Roulici (min.2b.2t).
- VESPEROJ
- Thomas Bormann : Bicikle de Greziljono al Ateno - mia bela aventuro antaŭ unu jaro per fotoj
- Anne Amblès : Mond-muziko, plezuro, movado. Vestu vin komforte por plena sperto.
- Céline Bernard : Ludo por varbi pri Esperanto kaj aliaj ludoj
- Anne Amblès : Prelego pri homa psiko : Lumo kaj ombro. Nia personeco entenas diversajn kun-personecojn kiuj funkcias en polusoj kaj per energi-rilatoj. Tio tre helpas klarigi la funkciadon de nia psika sistemo.
- Anne Amblès : Lumbild-prelego pri art-historio : Koni kaj senti. "Kontakti" art-verkon laŭ pluraj metodoj kaj intuicioj. Ekzemploj el diversaj artoj, mondo-partoj, epokoj, medioj, art-movadoj…
- Anne Amblès : Lumbild-prelego pri la unuaj BEMI-karavanoj : ekzemplo de memregado, mem-mastrumado, grupa kreivo por inventi kaj adaptadi. Tiu ekzemplo povas inspiri kaj instigi… Krome peceto de la movad-historio.
- Ella Strug : Kion vi ne vidas dum vi promenas
- Ĥora koncerto en Esperanto 2026-maj-01 20h
- Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
- LA SEMAJNO RESUME
Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO
- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde lundo, (alvenu dimanĉon ĉ. 18h).
- Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Koncerto okazos je la lasta vespero
Aktivaĵo : ESPERANTO, BIBLIO
- Benoît Ente estas dominikana frato, fervorulo kaj pri Biblio kaj pri Esperanto. Li loĝas en la konvento de Evry kaj instruas la interpreton de filmoj kaj faras filmetojn (ekzemple, tiu ĉi). Li invitas vin lerni Esperanton kaj pratiki la Biblion laŭ la sekva plano :
- 07h30 : matena preĝo en Esperanto
- 09h : E-kurso por komencantoj laŭ Ĉe-metodo uzante erojn de la Biblio
- 11h30 : biblia rondo pri parto de la biblio legita de la partoprenantoj
- 15h : kantoj, promenadoj, vizitoj, biciklado, ktp
- 18h : meso en Esperanto
Aktivaĵo : BICIKLA PROMENADO kun BEMI
- Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
- Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Laŭ la vetero kaj via emo, ni biciklos inter 25 kaj 55 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !
- La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Eddy van den Bosch akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. La celo estas praktiki la lingvon. Tial ni atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj. Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Eddy povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.
- Planataj ekskursoj :
- 04-21 merkrede : bazaro La Flèche, glaci-muelejo La Bruère
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
- Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann
Aliĝintoj 2026 : Alain & Patricia, Anne, Benoît, Bernard, Bruno, Céline, Christiane, Carole, Christine, Élian, Ella & Eddy, Eric, Francis, Françoise & Frank, Geneviève, Jannick & Bert, Jean-Pierre, Julie, Lars, Louis, Manjo, Marie-Anne, Mikaela, Paulette, Pierrette, Rémi, Santiago & Homeira, Solange, Sylvie, Thomas, Veronika & András, Xavier, Viktoro ...
Loĝlokoj de la partoprenantoj : BE-Kruibeke, DE-Duisburg, Stuttgart, ES-28680 San Martín de Valdeiglesias, HU-Szombathely, RE-97411 Saint-Paul, FR-21000 Dijon, 33470 Le Teich, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 37510 Saint Genouph, 38660 Lumbin, 40600 Biscarrosse, 44860 Saint Aignan de Grand-Lieu, 49000 Angers, 49260 Montreuil-Bellay, 49260 Bellevigne-les-Chateaux, 49270 Orée d’Anjou, 49320 Brissac, 50500 Auvers, 53000 Laval, 59320 Englos, 59790 Ronchin, 72000 Le Mans, 73200 Albertville, 74500 Évian-les-Bains, 81330 Lacaze, 84330 Caromb, 85200 Fontenay le Comte, 91000 Évry ...
** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj. 2026
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie








