10-a Maratona Esperanto-kursaro
38-a Internacia E-Konferenco IEK
de lundo, 6-a de julio ĉ. 18h, ĝis merkredo, 15-a de julio 2026 tagmeze
- KURSOJ
- IU (ujo) : Ni komencu kune ! Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
- Frank Lappe (Germanujo) : Ni daŭrigu kune ! Kurso por progres-antoj kaj progresintoj (B1-B2)
- Koutny Ilona (Poznano, Polujo) : Leksika pliriĉigo kaj diskuto pri aktualaj temoj ; Lingvo kaj kulturo ; Interkultura komunikado (C1-C2)
- Edukado.net : Tutmonda KER ekzameno, skriba parto 2026-jul-11
- IEK-38 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
- AKTIVAĴOJ
- Frank Lappe : Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado)
- Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
- Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : apotekejo Baugé, kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de Fort, artfajraĵo je 07-14 ...
- Libroservo surloke, vidi la liston
- LA SEMAJNO RESUME
- Ĝenerala disvolviĝo de restado --- Menuoj
- Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
- Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
- Opinioj de partoprenintoj de tiu staĝo kaj de pasintaj staĝoj
Kurso de supera nivelo C1-C2
- Konversacia kurso por lingvolernantoj kaj -instruistoj, kiuj bone regas Esperanton por diskuti pri interesaj kaj aktualaj temoj kiel rolo de familio kaj vivi sole, generaciaj konfliktoj, sana vivo kaj malsanoj, artefarita intelekto en nia vivo, ktp. Partoprenantoj povos sisteme pliriĉigi sian vortotrezoron en la traktitaj terenoj (uzante la retan temvortaron de la kursgvidanto), ekkoni interkulturajn diferencojn, ankaŭ klarigi tiklajn gramatikaĵojn.
- Aldone posttagmeze aŭ vespere okazos prelegoj pri lingvo kaj kulturo.
- Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE, HU),
kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Ŝi habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (AMU, PL), kie ŝi gvidis la Hungaran Katedron kaj dum 26 jaroj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Nun profesoro emerita. Esplorterenoj : internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio. Publikigas en pluraj lingvoj (kelkajn publikaĵojn vd en la retejo de la Studoj).
Kurso de meza nivelo B1-B2 « Paroligo »
- Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en Greziljono !
- Ĉi tiu kurso celas progresantojn aŭ progresintojn, kiuj ne jam facile parolas Esperanton.
- La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
- La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
- Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno.
Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.
Konferenco IEK - proponitaj prelegoj
- Koutny Ilona
- Ĝentileco kaj konversaciaj temoj en Esperanto
- Esperanta kulturo : ĉu internacia, ĉu transprenita au propra ?
- Mondo, vortoj kaj vortaro
- Interkultura komunikado kaj Esperanto
- Esperantlingva bildo de la mondo
- Veronika Acsadi : Hungarujo ???
- Bert Schumann : Bliss, logika ideograma skribsistemo
- Ankaŭ vi mem povas prelegi.
NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.
Aktivaĵo : UNUA HELPO
- Praktika kurso pri (medicina) Unua Helpo (sukurado) por nefakuloj. Helprimedoj al plenkreskuloj kaj infanoj en vivminacaj aŭ malpli danĝeraj ĉiutagaj situacioj. Ni traktas la teorion kaj praktikas ĝin per ekzercoj.
- Frank Lappe estas agnoskita instruisto pri sukurado (ĝeneralaj kaj specialaj kursoj) kaj ambulanc-sukuristo.
- Bonvenas Esperanto-parolantoj de ĉiuj lingvoniveloj. Okazos du duontagaj kurspartoj de po 3 horoj.
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono - La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
- Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
- Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo 2026 : Bert Schumann, Veronika Acsadi
Aliĝintoj 2026 : Bert, Ilona, Frank, Guillermo, Veronika & Andraŝ, ...
Aliĝintoj 2025 : Adjévi, Alain & Eva, Amélie, Andreas, Anne A, Anne-Marie, Chloé, Dennis, Fabrice & Ghislaine, François, Hervé, Igone, Laurent & Amapola, Mario, Natalia, Nedeljka, Otto k Pilar, Philippe, Sophie, Violetta k Alina, Véronique, Werner, Zélia
Loĝlokoj de la partoprenantoj 2025 : CU-Santiago de Cuba, DE-26826 Weener, 35041 Marburg, 47057 Duisburg, 52074 Aachen, 65929 Frankfurt am Main, ES-28029 Madrid, 46400 Cullera, 48006 Bilbao HU-2253 Tápióság, IT-00044 Frascati, 50137 Florenco, NO-0768 Oslo, RS-11060 Beograd, TG-Lomé, FR-21000 Dijon, 21270 Soissons sur Nacey, 22000 Saint-Brieuc, 31100+31200+31400 Toulouse, 35200+35700 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 53410 Port-Brillet, 61100 Flers, 72100 Le Mans, 75019 Paris, 85100 Les Sables d’Olonne
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie
Foto el 2024
Foto el 2023
Foto el 2022
Foto el 2021
Opinio el 2025
Post adventura longa hejmvojaĝo mi nun estas hejme. Mi memoras multe da belaj impresoj. Grava estas por mi reskribi kaj danki vin kaj ĉiujn pere tiu mesaĝo.
Koregan dankon al ĉiuj organizantoj, instruistoj, prelegantoj kaj helpantoj ! Ni el la koro dankas vin pro la nekalkulebla sindediĉo, la afabla subteno kaj la altkvalitaj programeroj dum la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Greziljono en julio 2025. Via diligenta laboro igis la restadon en la Esperanto-Kastelo vere magi-plena. La maratona kurso vigligis nian lingvokapablon, kaj la turismaj ekskursoj malfermis niajn korojn al la beleco kaj kulturo de la regiono.
La etoso de kuneco, solidareco kaj ĝojo en tiu ĉi unika aranĝo estos longe memorata de ĉiuj partoprenintoj. Dankon pro via pasio, pacienco kaj bonkoreco – vi vere faris la kongreson elstara sperto. Ni esperas revidi vin en iuj venontaj esperantistaj aventuroj !
Kun ĝoja koro kaj profunda dankemo. Werner Groen
Opinio el 2021
– Estis agrabla renkonto, intensa pro abundaj kursoj, samtempe intensa pro la multaj homaj interŝanĝoj, kiel ofte en Esperantujo. Brakumadon. Katrin
– Mi faris belajn renkontojn dum la staĝo. Ankaŭ la kurso de Ilona tre plaĉas al mi. Mi estas tre kontenta. Lucette
– Mi dankas pro la agrabla, eĉ se maratona, semajno . Mi havis tre agrablan kaj laboreman grupon kaj estis plezuro labori kun la lernantoj. Sed la sukceso de la semajno certe ŝuldiĝas al la bonvolemo de respondeculoj kaj bonvolemuloj kaj la engaĝiĝo de ĉiuj por pluvivigi la spiriton de
Grezijono. Renée
– Ni pasigis agrablan tempon en Greziljono danke al vi ambaŭ kaj al la afableco de la partoprenantoj. Ĝuu la ceteron de la somero ! Martine kaj Max
– Regis agrabla etoso kaj ni estis kontentaj, ke ni povis renkontiĝi kun konatoj kaj praktiki Esperanton. Liba. Jen la plena teksto







