10. Marathon-Esperanto-Kurs
mit weltweiter GER-Prüfung
38. Internationale Esperanto-Konferenz
vom Monag, 6 Jul ca. 18h, bis Mittwoch, 15. Juli 2026 mittags
- KURSE
- Bert et Veronika: Esperanto-Kurs für Anfänger (A1-A2)
- Frank Lappe (Deutschland): Zusammen geht’s weiter! Kurs für Fortgeschrittene (B1-B2)
- Koutny Ilona (Posen, Polen): Wortschatzanreicherung und Diskussion aktueller Themen; Sprache und Kultur; Interkulturelle Kommunikation (C1-C2)
- Edukado.net : Weltweite GER-Prüfung, schriftlicher Teil 2026-jul-11 8h
- IEK-38 : Konferenz IEK zu verschiedenen Themen
- AKTIVITÄTEN
- Frank Lappe: Praktischer Kurs der Ersten Hilfe
- Spaziergang im Park, um die lokale Flora/Fauna zu entdecken
- Touristische Besuche nach unserem gemeinsamem Interesse: Apotheke Baugé, Schloss Baugé, prähistorischer Dolmen, lokale Kugelsportart, Feuerwerk am 14.7 ...
- Libroservo (Buchverkauf) vor Ort, Liste einsehen
- DIE WOCHE IM ÜBERBLICK
- Allgemeiner Ablauf des Aufenthaltes --- Speisekarte
- Preise und Anmeldung --- Angemeldete Teilnehmer und Ihre Wohnorte
- Foto dieses Kurses --- Fotoalben, Videos vergangener Kurse --- Gruppenfotos
- Meinungen von Teilnehmern dieses Kurses und der früheren Kurse
Kurs der Oberstufe C1-C2. Beschreibung nur in Esperanto
- Konversacia kurso por lingvolernantoj kaj -instruistoj, kiuj bone regas Esperanton por diskuti pri interesaj kaj aktualaj temoj kiel rolo de familio kaj vivi sole, generaciaj konfliktoj, sana vivo kaj malsanoj, artefarita intelekto en nia vivo, ktp. Partoprenantoj povos sisteme pliriĉigi sian vortotrezoron en la traktitaj terenoj (uzante la retan temvortaron de la kursgvidanto), ekkoni interkulturajn diferencojn, ankaŭ klarigi tiklajn gramatikaĵojn.
-
Aldone posttagmeze aŭ vespere okazos prelegoj pri lingvo kaj kulturo.
- Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE, HU), kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Ŝi habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (AMU, PL), kie ŝi gvidis la Hungaran Katedron kaj dum 26 jaroj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Nun profesoro emerita. Esplorterenoj: internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio. Publikigas en pluraj lingvoj (kelkajn publikaĵojn vd en la retejo de la Studoj).
Kurs der Mittelstufe B1-B2. Beschreibung nur in Esperanto
- Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en Greziljono!
- Ĉi tiu kurso celas progresantojn aŭ progresintojn, kiuj ne jam facile parolas Esperanton.
- La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
- La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
- Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno.
Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.
Weltweite GER-Prüfung Weitere Infomationen nur in Esperanto
- La ekzamena komisiono de UEA okazigas tutmondan KER-ekzamenon je la niveloj B1, B2, C1.
- La ekzameno konsistas el skriba kaj parola partoj. La skriba parto okazas papere-ĉeeste-fizike en Greziljono (kaj aliloke tutmonde) la 11-an de julio 2026 je la 8-a horo.
- Aliĝo okazas en edukado.net ĝis la 1-a de julio. Bv. atendi postan precizigan retmesaĝon.
- Kotizo kaj pago: Por bazaj landoj, la kotizo por nurskriba ekzameno estas 40 € pour B1-, 45 € pour B2-, 50 € por C1-nivelo. Post ekzamenaliĝo, vi ricevos fakturon de UEA kaj pagos al indikita UEA-konto. Legu detale en edukado.net
- La ekzameno okazos la 11-an de julio 2026 kaj komenciĝas precize je la 8a horo!
- Post sukcesa plena ekzameniĝo, vi ricevos PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj.
- Por tiuj, kiuj ŝatus trapasi ankaŭ la parolan parton, estos ebloj ekzameniĝi aŭ la 12an de julio rete, en la propra hejmo, aŭ papere la 7an de aŭgusto dum UK.
- Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, jen vikipedio.org. Jen edukado.net pri la ekzameno, specimenoj, regularo. Por pliaj informoj skribu al ker-ekzamenoj
edukado.net - Muzike :-) Jen JoMo KER-kantas.
Konferenz IEK Beschreibung nur in Esperanto
- Koutny Ilona
- Ĝentileco kaj konversaciaj temoj en Esperanto
- Esperanta kulturo: ĉu internacia, ĉu transprenita au propra?
- Mondo, vortoj kaj vortaro
- Interkultura komunikado kaj Esperanto
- Esperantlingva bildo de la mondo
- Bert Schumann: Bliss, logika ideograma skribsistemo
- Ankaŭ vi mem povas prelegi.
NB: La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.
Aktivität: ERSTE HILFE
Weitere Infomationen nur in Esperanto
- Praktika kurso pri (medicina) Unua Helpo (sukurado) por nefakuloj. Helprimedoj al plenkreskuloj kaj infanoj en vivminacaj aŭ malpli danĝeraj ĉiutagaj situacioj. Ni traktas la teorion kaj praktikas ĝin per ekzercoj.
- Frank Lappe estas agnoskita instruisto pri sukurado (ĝeneralaj kaj specialaj kursoj) kaj ambulanc-sukuristo.
- Bonvenas Esperanto-parolantoj de ĉiuj lingvoniveloj. Okazos du duontagaj kurspartoj de po 3 horoj.
PREIS und ANMELDUNG zum Aufenthalt in Grésillon - Auszug unserer Tarife pro Tag/Nacht: Zimmer 9-38 €, Camping 5-7 €; drei Essen 25 €, Kurs/Aktivitäten 10 €. Reduzierter Preis für Essen, Kurse/Aktivitäten für Kind, Teenager oder Person mit bescheidenen Mitteln.
- Preisnachlass von 5% auf den All-inclusive-Preis bei Anmeldung und Anzahlung von 100 € wenigstens zwei Monate vor Beginn des Aufenthaltes.
- Die Kursteilnehmer, die zur Prüfung angemeldet sind, zahlen nicht für die letzte Übernachtung.
- Zur Anmeldung hier klicken. Alle unsere Tarife hier. Für andere Preise, bitte kontaktieren Sie uns.
Team 2026: Bert Schumann, Veronika Acsadi
Teilnehmer: Anne, Anne-Marie, Bert, Didier, Ilona, Francis, Frank, Jean-François, Karina, Marie Paule, Martine & Max, Paul & Nicole, Raphaël, Thérèse Marie, Ursula, Veronika & Andraŝ, ...
Wohnorte der Teilnehmer DE-Frankfurt/Main, Münster, HU-Szombathely, NL-Heeze, PL-Poznań, FR-02210 Muret-et-Crouttes, 19320 Champagnac la Prune, 24000 Périgueux, 35510 Cesson-Sévigné, 38660 Lumbin, 51400 Les Petites-Loges, 68128 Village Neuf, 71530 Fragnes La Loyère, 71600 Vitry-en-Charollais, 75019 Paris, 78280 Guyancourt ...
Eine Karte mit den Wohnorten der Teilnehmer anzeigen.
Kontaktieren Sie uns wegen möglicher Fahrgemeinschaften oder hier suchen
Foto von 2024
Foto von 2023
Foto von 2022
Foto von 2021
Meinung von 2025
Post adventura longa hejmvojaĝo mi nun estas hejme. Mi memoras multe da belaj impresoj. Grava estas por mi reskribi kaj danki vin kaj ĉiujn pere tiu mesaĝo.
Koregan dankon al ĉiuj organizantoj, instruistoj, prelegantoj kaj helpantoj! Ni el la koro dankas vin pro la nekalkulebla sindediĉo, la afabla subteno kaj la altkvalitaj programeroj dum la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Greziljono en julio 2025. Via diligenta laboro igis la restadon en la Esperanto-Kastelo vere magi-plena. La maratona kurso vigligis nian lingvokapablon, kaj la turismaj ekskursoj malfermis niajn korojn al la beleco kaj kulturo de la regiono.
La etoso de kuneco, solidareco kaj ĝojo en tiu ĉi unika aranĝo estos longe memorata de ĉiuj partoprenintoj. Dankon pro via pasio, pacienco kaj bonkoreco – vi vere faris la kongreson elstara sperto. Ni esperas revidi vin en iuj venontaj esperantistaj aventuroj!
Kun ĝoja koro kaj profunda dankemo. Werner Groen
Meinung von 2021
– Estis agrabla renkonto, intensa pro abundaj kursoj, samtempe intensa pro la multaj homaj interŝanĝoj, kiel ofte en Esperantujo. Brakumadon. Katrin
– Mi faris belajn renkontojn dum la staĝo. Ankaŭ la kurso de Ilona tre plaĉas al mi. Mi estas tre kontenta. Lucette
– Mi dankas pro la agrabla, eĉ se maratona, semajno . Mi havis tre agrablan kaj laboreman grupon kaj estis plezuro labori kun la lernantoj. Sed la sukceso de la semajno certe ŝuldiĝas al la bonvolemo de respondeculoj kaj bonvolemuloj kaj la engaĝiĝo de ĉiuj por pluvivigi la spiriton de
Grezijono. Renée
– Ni pasigis agrablan tempon en Greziljono danke al vi ambaŭ kaj al la afableco de la partoprenantoj. Ĝuu la ceteron de la somero! Martine kaj Max
– Regis agrabla etoso kaj ni estis kontentaj, ke ni povis renkontiĝi kun konatoj kaj praktiki Esperanton. Liba. Jen la plena teksto







