1-a LSG-Renkonto pri la temo GLAT, KIA+, pluramemo ktp.
de lundo, 10-a de aŭgusto ĝis vendredo, 14-a de aŭgusto 2026
kunorganizata de Fieraj.org
ENHAVO PROVIZORA KONSTRUATA
- KURSOJ laŭbezone
- Esperanto-kurso por komencantoj/komencintoj - ??
- Praktiki Esperanton diskutante - Veronika/Bert
- Angla konversacio - Jeremy ?
- Itala konversacio aŭ enkonduko - Tiberio
- Nederlanda aŭ frisa konversacio aŭ enkonduko - Ronald
- Germana konversacio - Bert
- Libroservo surloke, vidi la liston
- AKTIVAĴOJ posttagmeze
- Legado de poemoj aŭ rakontoj. Prezento de nova libreto de fabeloj - Tiberio
- Promeno en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
- Rekono de plantoj dum promeno - Hervé ?
- Gustumado de mielo post la vizito de nia abelujaro - Luc/Ramin ?
- Arkpafado - Bert
- Muzeo de skulptaĵoj Jules Debois ?
- Vizito de la dolmeno
- Pentrado sur korpo
- Mölkky, akvobatalo, volejbalo, tabloteniso ...
- Banado en la purigita baseno
- Nokta promeno tra nia arbaro
- VESPEROJ
- Kunkantado de >18 famaj E-kantoj - Jeremy ?
- Interreto kaj naturismo : ĉu amikoj aŭ malamikoj ? - Jeremy ?
- Societaj ludoj, tabloludoj - Ŝakludo - Jeremy ?
- Masaĝo en rondo
- Rid-Jogo kaj ŝercoj
- Pianokoncerto de moderna, popola kaj klasika muzikoj - Jeremy ?
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
- Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo : Bert Schumann
Aliĝintoj : Bert, Hervé, Jeremy, Ronald, Tiberio, Vilhelmo ...
Loĝlokoj de la partoprenantoj : CA-Toronto, CU-Santiago de Cuba, IT-Caserta, NL-Leeuwarden, FR-Bordeaux, Cesson-Sévigné
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie