Ĥora kantado kun Interkant + Promenado bicikla + Disvolvi sian kreivon
de dimanĉo, 27-a de aprilo ĉ. 18h, ĝis sabato, 3-a de majo 2025
- MULT-AKTIVAĴOJ
- Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado en Esperanto kun Interkant
- BEMI : Biciklaj promenoj en Esperanto
- SwingLee : Disvolvi sian kreivon (meditado, malstreĉiĝo, artaj formoj variaj) en la franca
- Marina Soloveva : Instruado de Esperanto-kantoj por komencantoj
- Ella Strug : La stacidomo de Antverpeno
- Aleksejo Salomatov : Prezentado de dokumentaj filmoj en Esperanto
- Bert Schumann : Volontula laboro por tranĉi arbustojn ĉirkaŭ la lageto
- Libroservo surloke, vidi la liston.
- VESPEROJ
- Thomas Bormann : Fotoprelego pri mia 4-semajna biciklado de Istanbulo (Turkujo) al Stuttgart (Germanujo) en majo/junio 2017.
- Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
- Thomas Bormann : festos kun ĉiuj ĉeestantoj la 60-jaran jubileon de sia unua vizito en Greziljono. Li prezentos kelkajn fotojn el sia familia foto-albumo el la jaroj 1965 kaj 1966. Ankaŭ aliaj partoprenantoj babilu pri siaj spertoj de feriado kaj staĝoj en Greziljono. Fine ni regalos per glaseto
- LA SEMAJNETO RESUME

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO
- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde lundo, (alvenu dimanĉon ĉ. 18h).
- Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Aktivaĵo : BICIKLA PROMENADO kun BEMI
- Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
- Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Laŭ la vetero kaj via emo, ni biciklos inter 10 kaj 50 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !
- La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Xavier Godivier, Thomas Bormann kaj Eddy van den Bosch akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial ili atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj. Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Xavier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.
- Tomas Bormann iutage trajnos al St Nazaire, vizitos la marbordon kaj revenos bicikle 200 km ĝis Greziljono - bonvenon al tiu defio.
- Eddy kaj Ella dum merkredo vizitos la bazaron en La Flèche.

Aktivaĵo : DISVOLVI SIAN KREIVON priskribo nur en la franca
- La chanteuse SwingLee propose quelques jours d’ateliers pour se relaxer et explorer son potentiel créatif dans de multiples domaines. Le matin une plage horaire sera dédiée à la méditation et à la détente (relaxation, étirements, auto-massages). Un atelier d’une heure trente en fin d’après-midi permettra d’explorer des formes artistiques variées, écriture, dessin, danse, théâtre et chant. Entre 5 et 12 participants. Sites : humanistes - swinglee.
- Arrivée le dimanche 27 avril vers 18 heures avant le diner.
- Ateliers du lundi 28 avril au jeudi 1 mai le matin et l’après-midi :
- Départ le vendredi 2 mai après le petit-déjeuner ou le déjeuner.
- Le matin de 11h à 12h : initiation à la méditation (zazen ou pleine conscience), échauffements, étirements ou auto-massages.
- L’après-midi de 16h à 17h30 en alternance : Découvrir sa voix chantée. Explorer la danse (danse contact, danse impro, danse libre, etc.). Écrire à la rencontre de soi et de ses objectifs. Dessiner à la rencontre de l’émotion. Initiation au théâtre d’impro.
- Le reste de la journée pourra être consacré à la poursuite individuelle de ces activités ou à des promenades dans le parc magnifique. Pour plus informations, contactez Isabelle : @, 0670586119.
- Apporter : Un cahier. Des crayons pour écrire et dessiner ou de la peinture. Des papiers de toutes tailles pour dessiner. Une tenue confortable. Un coussin dur et épais et un matelas de yoga (méditation). Un air que l’on a envie de chanter, avec les paroles. Eventuellement un poème que l’on aime et des magazines à découper. À droite un tableau de Marie-Noëlle Grazillier.
- Autres contributinos
- Georgette Borot : Mandala

- La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso kaj programo 10 €, tage.


Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann
Aliĝintoj : Anne-Marie, Bernard, Bruno, Christiane, Ella & Eddy, Françoise & Frank, Geniviève, Georgette, Jannick & Bert, Jean-Charles, Lars, Lélia 11, Manjo, Marina & Aleksej, Maryvonne, Milan 16, Pierrette, Rémi, Sylvie, Thomas, Xavier ...
kaj ankaŭ : Gerd, Gini, Ilse, Klaas, Lili 22, Marieke & Kaylan & Roman, Marina & Aleksej, Maryse & Patrick, Nataliya, Valère, Veronika & András
Loĝlokoj de la partoprenantoj : BE-Kruibeke, DE-Bad Friedrichshall**, Duisburg, Stuttgart, FR-01550 Collonges, 35510 Cesson-Sévigné**, 35720 Pleugueneuc**, 37510 Saint Genouph, 49000+49100 Angers, 49270 Orée d’Anjou, 49320 Brissac Loire Aubance, 50500 Auvers, 56730 St-Gildas-de-Rhuys**, 72000 Le Mans, 84330 Caromb ...
kaj ankaŭ : BE-Antwerpen, Borgerhout, Borsbeek**, Gent**, Hasselt, Sambreville**, Vevey HU-Szombathely, RU-Moskvo ...
** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie