AŬTUNAS
15-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
alveno mardon, 20-an de oktobro 2026 ĉ. 18h
foriro vendredon, 30-an de oktobro tagmeze
INTERKANT
alveno vendredon, 23-an de oktobro 2026 ĉ. 18h
foriro vendredon, 30-an de oktobro tagmeze
- KURSOJ
- Renée Triolle : Esp-kurso per diskutoj (B2-C2)
- Bert Schumann : Konversacia kurso (A1-B1)
- Nicky Janssen ? : Kurso por komencantoj kaj infanoj
- Ekzamensesio de Franca Esperanto-Instituto 2026-okt-29 9h
- AKTIVAĴOJ por infanoj
- Irlanda folklora festo antaŭ-Halovena kun via maskokostumo 2026-10-29
- Nicky Janssen ? : Fari artaĵojn el naturaj materialoj
- Bert Schumann : Sportaj aktivecoj : Naĝejo en Beaufort, kajako en La Flèche, Boule de fort en Baugé, arbogrimpi en Brion, biciklado sur la verda vojo. Tabloteniso, piedpilko kaj petanko en Grésillon ptm
- AKTIVAĴOJ por adoltoj
- Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado kun Interkant 2026-okt-23/30
- Bernard Bigonnet : Kantado por ĉiuj 2026-okt-20/23
- Élian Berger : Volontula laboro ĉe la baseno 2026-okt-20/30
- Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
- Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
- Libroservo surloke, vidi la liston
-
- Anne-Marie Ferrier : Ĉirkaŭ la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj (Kunportu vian maskokostumon !)
- Anne-Marie Ferrier : Aktivaĵoj por infanoj
- VESPEROJ
- Interkant : Koncerto en "La Girouardière - Baugé" 2026-10-28 20h
- Renée Triolle : Fotoprelegoj pri diversaj temoj : ???
- Luc Gouverneur : Abeloj kaj homoj, pri la longtempa rilato de la abeloj kun la homoj
- Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
-
- Xavier Godivier : Muta filmo de Buster Keaton, la homo kiu neniam ridas
- Bert, Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekciado de infanlibroj aŭ filmetoj
- LA SEMAJNO RESUME
- Ĝenerala disvolviĝo de restado --- Menuoj --- Faldfolio EO FR
- Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
- Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
- Opinioj de partoprenintoj de tiu staĝo kaj de pasintaj staĝoj
Kurso : B2-C2
- Renée Triolle estas emerita instruistino pri la rusa lingvo. Ŝi lernis Esperanton 16-jara. En sia esperantista vivo ŝi aktivis en la junulara movado, poste en la franca, Eŭropa kaj monda Esperanto-asocioj. Per kaj por Esperanto, ŝi oftege vojaĝas en multaj landoj.
- Nun ŝi oficas kiel direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto. Dum la staĝo eblas trapasi FEI-ekzamenon.
- En la kurso, surbaze de diversaj legataj tekstoj, ni diskutos pri la koncerna temo (varie homaj rajtoj, ekologio, socio, literaturo, historio ktp). Laŭ la peto de bezono de lernantoj, eblas trakti gramatikan punkton.
EKZAMENSESIO
- Legu tie kaj kontaktu nin.
- Ĝenerala programo la 29an de oktobro :
- 8h45 : enskribiĝo kaj pago
- 9h-10h : unuagrada ekzamano / gramatika testo por la duagrada
- 10h15-12h15 : skriba parto de la duagrada
- posttagmeze : parola parto : po 20 minutoj. Unu preparas dum alia trapasas. Laŭ la programo de la sukcesintoj, organiziĝas la vico.
- En 2025 ekzameniĝis 9 personoj
Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO - 2026-10-23/30
- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde merkredo, (alvenu mardon ĉ. 18h).
- Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Koncerto okazos lunde vespere en la festsalono de Baugé
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
- Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ du monatojn antaŭ la komenco.
- La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton por la lasta nokto.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo : Veronika Acsádi, Jannick Huet, Bert Schumann
Aliĝintoj 2026 : Barbara, Bernard, Céline, Élian, Jannick & Bert, Nicky, Renée, Veronika & Andraŝ ...
Aliĝintoj 2025 : Anne-Marie & Vincent, Arnaud, Bruno, Christiane, Christine, Claudine, Dalia, Francis, Françoise & Frank, Geneviève, Isabelle & Xavier, Jean-Pierre, Jean-Yves, Julie, Larisa & Alain, Louis, Luc k Ramin, Manjo, Marcelle & Pierre, Marie-Anne, Paulette, Pierrette, Raimo, Rémi, Richard, Sylvie, Svitlana, Ugo, Victor, Victorine, Xavier, Yann & Isabelle, Yvon
Infanoj/junuloj 2025 : Dajana 16, Octave 14, Eve 14, Mathilde 13, Boguslav 13, Adrian 13, Botan 13, Diana 11, Reina 11, Kim Lan 10, Adelina 1
Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj 2025 : HU-Szombathely, FR-13600 La Ciotat, 35510 Cesson-Sévigné, 40600 Biscarrosse, 44100 Nantes, 81330 Lacaze, 84330 Caromb, ...
Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj 2025 : SF-33100 Tampere, LT-48437 Kaunas ; UA-3141 Kijivo, FR-21000 Dijon, 22450 Trézény, 33470 Le Teich, 34090 Montpellier, 35720 Pleugueneuc, 37510 Saint Genouph, 38660 Lumbin, 44000+44300 Nantes, 44630 Plessé, Fleury les Aubrais, 49000 Angers, 49260 Bellevigne-les-Chateaux, 49320 Brissac Loire Aubance, 49270 Orée d’Anjou, 50500 Auvers, 56100 Lorient, 56610 Arradon, 56730 St-Gildas-de-Rhuys, 57240 Nilvange, 69100 Villeurbanne, 71530 Fragnes La Loyère, 72000 Le Mans, 72130 Fresnay sur Sarthe, 73200 Albertville, 75019 Paris, 77200 Torcy, 79140 Cerizay, 84330 Caromb, 85200 Fontenay le Comte, 87000 Limoges, 92290 Chatenay Malabry ...
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie
Foto el 2024
Foto el 2023
Foto el 2022
Foto el 2021
Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)
Opinio el 2023
– Mirinde aŭtunis. Almenaŭ mi sentis min kiel ĉina E-parolanto. Speciale mi lernis multe per la legado kaj diskutado ĉe Renée kaj spertis amikecan kaj harmonian etoson. Peng el Ĉinujo
– Malfrua malkovro. Post 38 jaroj da esperantisteco kaj dum la kvina vojaĝo al Francio, mi finfine vizitis la paradizon de Grésillon. Ni ne ŝlosis la pordojn, ne tro uzis elektron kaj akvon, manĝis kune multe da sanaj manĝaĵ, diskutis dum la kursoj pri aktualaj temoj, prelegis, kaj multe pli. Mia edzino akompanis min. Ni 4-foje marŝis la vojon inter la kastelo kaj Baugé, kaj unu fojon ĝis Saint-Martin-d’Arce. Ni revenis hejmen kun tre agrablaj memoroj pri la vojaĝo. Keyhan kaj Mahsan el Irano
– Dum Aŭtunas, ni multe ŝatis niajn kursojn kun Renée kaj kun Sabi. La etoso estis varmega, precipe pro la ĉeesto de multaj infanoj. La vizito de la kastelo de Le Lude tre plaĉis al ni. Ankaŭ la prelegoj kaj proponoj de Larissa pri origamio. Maja kaj Hubert el Bretonujo
– Mia grupo bone parolis sed ĉefe ŝatis interveni, argumenti kaj estis plezuro diskuti kun ili pri la plej diversaj temoj. Renée, C1-instruistino el suda Francujo
– Post kvin tagoj kaj duono de agrabla partopreno en kantstaĝo Interkant’, mi partoprenis nur 4 tagojn en kursoj de bonega instruisto Sabi en nivelo B1-B2. La partoprenantoj havis tre malsamajn nivelojn sed mi opinias, ke la klaraj kaj interesaj kursoj de Sabi estis tre profitaj al ĉiuj. Deneza el Bretonujo
– Mi ĝuis la parolajn interŝanĝojn ĉirkaŭ tre diversaj temoj. La bazo estis diversstilaj tekstoj, elektitaj De Renée Triolle, la klera animantino de nia grupo. FAMo el okcidenta Francujo
– Merci pour ce chaleureux accueil qui m’a mise en bonnes conditions pour décxouvrir l’Espéranto. Dankon. Ghislaine el okcidenta Francujo
– La renkonto estis, kiel kutime, interesa, plena je atentokaptaj kaj utilaj agadoj por la infanoj kaj plenkreskuloj. Estis tempo de Haloveno kaj ni preparis kun la infanoj modelojn, por tiu festo. Neforgesebla estis la kurso de Renée Triolle kaj la ebleco fari la ekzamenon (nivelo 2) je la fino. Eĉ, se dum la tuta tempo pluvis, tio ne malhelpis nin pasigi tempon en varma kaj kora etoso. Larysa kaj Alain el Montpellier
– La manĝoj estis originaj, bongustaj kaj bonege servitaj. Ni havis belajn renkontiĝojn en agrabla kadro. Ghislaine kaj FAMo






