16-a Festa semajno por infanoj, adoleskantoj, familioj kaj geavoj de ĵaŭdo 20-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis ĵaŭdo 27-a de aŭgusto 2026 tagmeze
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko, kantado kaj E-kursoj
- KURSOJ
- ?? : Kurso de meza nivelo (C1)
- Jean-Luc Kristos : Babilu ni ludante kaj kleriĝante pri Eo ! ()
- Alain Delmotte : Progresadi per ludo en ĝojo ()
- Bert Schumann/Xavier Godivier : E-Kurso por komencantoj (A1)
- Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
- AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
- Larysa Osadĉuk : Origamio
- Pascal Hébert ?? : Ŝako japana kaj aliaj societaj ludoj
- Bert Schumann : Amuzaj aktivaĵoj diversaj
- Bert, Xavier ?? : Piĵamorakontoj, projekcio de porinfanaj libroj kaj filmoj ?
- AKTIVAĴOJ POR ĈIUJ
- Jean-Luc Kristos : Kantu ni kanzonojn !
- Nicky Janssen : Argila kaj gipsa ateliero 10h-12h
- Xavier Godivier ?? : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj
- Bert Schumann : Ark-pafado por infano kaj plenaĝulo
- Por bicikla promeno sur la verda vojo, kunportu vian biciklon
- Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
- Libroservo surloke, vidi la liston.
- DISTRAĴOJ vespere
- Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
- Alain Delmotte : Profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio
- Ludaj vesperoj
- Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro
- LA SEMAJNO RESUME
- Ĝenerala disvolviĝo de restado --- Menuoj
- Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
- Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj — Courrier de l’Ouest
- Opinioj de partoprenintoj : pasintaj staĝoj
Infanoj : ORIGAMIO
- Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
- Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp. Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.
- Larysa
studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano.
- Jen filmeto muntrita de Anastasia pri la somera reta kurso.
Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :
- banado en urba naĝejo kaj 2 proksimaj banlagoj
- tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
- volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
- piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
- pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
- vizito de zoo La Flèche aŭ Doué-la-Fontaine kun la infanoj (per aŭto)
- societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
KANTU ni !
- Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
- Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
Kurso B2-C1 : Meza nivelo
- ?? estas ...
- La kurso ...
Kurso : BABILU ni LUDANTE kaj kleriĝante pri Eo !
- Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona. Dank’al tre diversaj ludoj. Sed, ne nur ! Okaze de ludoj, aù post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
- Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo kun Jean-Luc taŭgos por vi ! - NB : Masko portenda en la klasĉambro !
KURSO A2-B1 « Progresadi per ludo en ĝojo »
- Dank’al tre diversaj ludoj, ni kreos ĝojan kaj fruktodonan etoson. Ni ne nur ludos, sed ankaŭ ni havos rigardon al la gramatiko kaj pliriĉigos nian vortprovizon. Ni tamen ne forgesos rigardi la historion de la lingvo kaj de la movado por lerni kaj poste efike labori por la lingvo. Se vi jam uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo estas por vi !
- NB : Masko portenda en la klascambro, laŭ la sana situacio !
- Alain komencis la esperantan grupon en Loveno-la-Nova en Belgio ĉirkaŭ 1997 kaj tie instruis kelkajn kursojn por komencantoj. En Montpeliero li instruis Esperanton por progresintoj kadre de la Centro Esperanto de Montpellier. Lastatempe li instruis dum la kongreso de ILEI en Italio, kurson de progresantoj.
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
- Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ du monatojn antaŭ la komenco.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo : Bert Schumann
Aliĝintoj 2026 : Bert, Jean-Luc, Nicky, Veronika & Andraŝ
Aliĝintoj 2024 : Alex & Ite, Armelle, Ankica, Arielle, Bart & Marita, Caroline, Danka, Emmanuel & Fanny, Francis, Franciska, Gerd, Gražina, Guillaume, Ilse, Jannick. Larysa & Alain, Marcelle, Nicky & Ief, Jim, Pascal, Paŭlino, Raymonde, Veerle & Johnny, Véronique, Yves & Dominique, Xavier ...
Infanoj/junuloj kun aĝo 2024 : Éole 15, Dajana 15, Octave 13, Mathilde 11, Adrian 11, Botan 11, Zélie 10, Reina 9
Loĝlokoj de la partoprenantoj 2024 : AU-3796 Mount Evelyn, BE-1830 Machelen, 2018 Antverpeno, 2160 Wommelgem, 2600 Berchem, 8200 Bruĝo, 9000 Gent. ES-22400 Monzon, HR-1000 Zagrebo, LT-89312 Mažeikiai ; NL-2613MC Delft, PL-00500 Varsovio, FR : 16000 Angoulême, 16460 Aunac sur Charente, 22110 Rostrenen, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 38660 Lumbin, 45400 Fleury les Aubrais 53700 St. Germain de Coulamer, 63120 Sainte Agathe, 63300 Thiers, 75015+75019 Parizo, 77200 Torcy, 77250 Moret-Loing-et-Orvanne, 78230 Le Pecq, 86200 Loudun
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie
Fotoj el 2025, 2024, 2023, 2022, 2021, 2020, 2019
| Vidi televidan filmeton | |






