Ĥoro Interkant, BEMI-bicklado

Ĥora kantado kun Interkant + Promenado bicikla
de dimanĉo, 27-a de aprilo ĉ. 18h, ĝis sabato, 3-a de majo 2025

  • MULT-AKTIVAĴOJ
    • Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado en Esperanto kun Interkant
    • BEMI : Biciklaj promenoj en Esperanto
    • Bert Schumann : Volontula laboro por tranĉi arbustojn ĉirkaŭ la lageto
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • VESPEROJ
    • Thomas Bormann : Fotoprelego pri mia 4-semajna biciklado de Istanbulo (Turkujo) al Stuttgart (Germanujo) en majo/junio 2017.
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
    • Thomas Bormann : festos kun ĉiuj ĉeestantoj la 60-jaran jubileon de sia unua vizito en Greziljono. Li prezentos kelkajn fotojn el sia familia foto-albumo el la jaroj 1965 kaj 1966. Ankaŭ aliaj partoprenantoj babilu pri siaj spertoj de feriado kaj staĝoj en Greziljono. Fine ni regalos per glaseto

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO

  • La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde lundo, (alvenu dimanĉon ĉ. 18h).
  • Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Aktivaĵo : BICIKLA PROMENADO kun BEMI

  • Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
  • Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Laŭ la vetero kaj via emo, ni biciklos inter 10 kaj 50 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !
  • La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Xavier Godivier, Thomas Bormann kaj Eddy van den Bosch akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial ili atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj. Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Xavier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.
  • Aldone : Tomas Bormann iutage ŝatus per biciklo viziti la monaĥejon Fontevraud, la vojo tien kaj reen estas ĉirkaŭ 110 kilometroj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann


Aliĝintoj  : Jannick & Bert, Thomas, Xavier ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : DE-70188 Stuttgart, FR-35510 Cesson-Sévigné**, 35720 Pleugueneuc**, 84330 Caromb ...

** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie