Maratona E-kursaro, IEK-prelegoj

9-a Maratona Esperanto-kursaro
37-a Internacia E-Konferenco IEK
de lundo, 30-a de junio ĉ. 18h, ĝis ĵaŭdo, 10-a de julio 2025 tagmeze

 
  • KURSOJ
    • Frank Lappe (Germanujo) : Ni komencu kune ! Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
    • Nedeljka Ložajić (Serbujo) « Paroligo inter astroj » (B1-B2)
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo, Hispanujo) : Triagrada Kurso (C1-C2)
    • IEK-36 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon 07-06
    • Frank Lappe : Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado) 
    • Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : apotekejo Baugé, kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de Fort, ....
    • Libroservo surloke, vidi la liston

Kurso de supera nivelo C1-C2 « Triagrada Kurso »

  • Iomete da ĉio en ĉi tiu pli altnivela, maratona kurso. Se vi jam bone lernis Esperanton, vi ŝatos ĝin. Dum niaj dek tagoj ni tuŝos plurajn temojn kiuj rilatas Esperanton laŭ vorta vidpunkto, laŭ gramatika vidpunkto, laŭ sintaksa vidpunkto. Kaj ni tuŝos plurajn literaturajn temojn, ekvidante multajn grandajn verkojn en Esperanto. Kaj historion de Esperanto, per ĝiaj gazetoj, utiligante la vastan retan bibliotekon BitArkivo.org. Ni ankaŭ lernos pri instruado de lingvoj, kaj pri kiel allogi homojn al novaj ĉeestaj Esperanto-kursoj. Vi povos utiligi viajn novajn sciojn por plifortigi vian lokan klubon de Esperanto, kaj kompreneble lerni Esperanton pli profunde, laŭ pluraj vidpunktoj. Ni utiligos plurajn verkojn kiuj preskaŭ ĉiuj libere, senpage disponeblas sur la interreto, do vi ne bezonos kunporti vian PIV, REVO, PREVO, PAG kaj PMEG, aŭ la Manlibron pri Instruado de Esperanto. Ni rofundiĝos en vorto-studojn, kaj ankaŭ lernos uzi lingvo-korpusojn kiel Tekstaro.com. Mi, Dennis, estos via kursgvidanto, kaj kiel tio, mi dirus, ke vi ankaŭ povas prezenti kaj prelegi dum niaj lecionoj se vi tiel volas, partoprenante kiel krom-instruisto.
  • Dennis naskiĝis en la subŝtato Ilinojso, en Usono. Li ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, lanĉis la Universitaton de Esperanto, evoluigis la projekton Esperanto-Insulo en Hajnano, kaj nun laboras pri la nova projekto Esperanto-Plaĝo en Hispanio. Profesie li estis programestro kaj profesoro pri la angla dum kelkaj jaroj, kaj ekde 1999, pri merkatiko je universitata nivelo (Universitato de Illinois, HEC Paris, École Polytechnique, Universitato de Nankino, Ĉinio, kaj Johns Hopkins Universitato). Unu ŝatokupo de Dennis estas vortaroj kaj leksikografio, kaj en 1972, li gajnis la anglan konkurson pri vorto-konado ĉe la Universitato de Arizono, kun 37-jara, rekorda poentaro.

  • Cetere, legu pri Andragogio kaj Pedagogio en IPR, 2015-1 kaj aŭskultu prelegon.

Kurso de meza nivelo B1-B2 « Paroligo inter astroj »

  • Nedeljka Ložajić estas instruistino pri Esperanto el Beogrado. Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1973 kaj ekzameniĝis je B kaj C niveloj kadre de Serbia E-Instituto. Ŝi partoprenis unujaran instruistan trejnadon en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano dum la jaroj 2023-2024. Ŝi plurfoje gvidis E-kursojn ĉeeste kaj rete. Junaĝe ŝi perdis vidpovon. Nun ŝi estas prezidantino de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj vicprezidantino de Serbia E-Ligo. Profesie ŝi estas psikologino kaj dum du jardekoj ŝi laboris kiel bibliotekistino en Nacia biblioteko de Serbio.
  • Dum la Maratona kurso ĉefe estos uzata aŭdkomprena metodo. Ĉefa celo estas de la kurso estas paroligi la kursanojn kaj riĉigi ilian vortprovizon pere de interagaj ekzercoj kaj ludoj. Estos priparolataj diversaj temoj ekde la kulturaj, sociaj, popularsciencaj ĝis la movadaj. La lernomaterialoj estos diversspecaj : eltiraĵoj el E-literaturo, E-revuoj, temvortaroj ktp. Ŝia ŝatokupo estas muziko kaj ŝi volonte instruos al interesiĝantoj kelkajn E-kantojn.

Kurso de baza nivelo A1-A2 « Ni komencu kune ! »

  • Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en Greziljono !
  • Ĉi tiu kurso celas al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
  • La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
  • Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno.
    Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.
Konferenco IEK - proponitaj prelegoj  
 
  • Bert Schumann : 
    • Bliss, logika ideograma skribsistemo
  • Dennis Keefe
    • Esperanto-Insulo en Ĉinio, Esperanto-Plaĝo en Hispanio : Kiel povas sukcesi ĉeesta kurso de 8
      horoj ĉiutage, sestage ĉiusemajne, dum unu monato, dum du monatoj ?
    • Esperanto povas esti tutmonda lingvo, sed ĉu la ĉina ? Konkludo : neniam. La ĉina lingvo, eĉ en
      ĝia simpla skribo-formo, pinjino, estas tro malfacila al ne-ĉinoj. Mi montros kial.
    • La centjariĝo de la nacia konkurso pri literumado en Usono : The National Spelling Bee. Kio ĝi
      estas ? Simila konkurso okazas en Francio, kaj eks-instruisto de la Kastelo gajnis ĝin, rekorde. Ĉu
      rilato kun Esperanto ?
    • Lingva Festivalo, Lingva Evento. Kio ili estas, kaj kial ili sukcesas por altiri novajn lernantojn de
      fremdaj lingvoj, inkluzive Esperanton ?
    • 1500 horoj de Esperanto-instruado en Azio : Barato, Japanio, Koreio kaj Ĉinio. Strato-kursoj,
      movado-kursoj, mezlernejaj kaj universitataj kursoj. Kion mi faris ? Kiel mi instruis ? Kion
      lernis la gelernantoj ? Kion mi mem lernis ?
    • Merkatiko : la arto kaj scienco informi, komuniki, reklami, varbi kaj vendi. El kio ĝi konsistas ?
      Kiaj partoj de Merkatiko povas aplikiĝi al la Esperanto-movado ?

NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.

Aktivaĵo : UNUA HELPO

  • Praktika kurso pri (medicina) Unua Helpo (sukurado) por nefakuloj. Helprimedoj al plenkreskuloj kaj infanoj en vivminacaj aŭ malpli danĝeraj ĉiutagaj situacioj. Ni traktas la teorion kaj praktikas ĝin per ekzercoj.
  • Frank Lappe estas agnoskita instruisto pri sukurado (ĝeneralaj kaj specialaj kursoj) kaj ambulanc-sukuristo. Bonvenas Esperanto-parolantoj de ĉiuj lingvoniveloj. Okazos du duontagaj kurspartoj de po 3 horoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.


Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, François Lo Jacomo


Aliĝintoj 2024 : Alberto C, Alberto P, Altaf k Muhammad, Andrea, Barbara, Claude B, Claude R, Danijela, Dany, Edith, Félix, François G, François LJ, Frank, Guillermo, Hamza, Hervé, Ilona, Jannick & Bert, John, Masud & Mansooreh, Martine & Max, Mila, Monique, Nedeljka, Philippe, Radojica, Rainer, Richard, Rida k Sarjeel k Muhammad, Tijana, Tomás.

Junuloj : ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj 2024 : CU-11200+10600 Havano, 90200 Santiago de Cuba, ((DE))-65929 Frankfurt, 70186 Stuttgart, ES-48006 Bilbao, GB-PH22 Aviemore, IR-Borojerd, NO-9015 Tromsø, PK-44000 Islamabad, 46220 Rawalpindi, 55150 Lahore, PL-61874 Poznań, RS-11060 Beograd, 11090 Rakovica, 32000 Ĉaĉak, FR-21000 Dijon, 24000 Périgueux, 35510 Cesson-Sévigné, 44000+44100 Nantes, 44630 Plessé, 56000 Vannes, 56600 Lanester, 63000 Clermont-Ferrand, 69003 Lyon, 69600 Oullins, 75019 Paris, 79400 Saint-Maixent l’École

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2024

Foto el 2023

Foto el 2022

Foto el 2021


Opinio el 2021
 Estis agrabla renkonto, intensa pro abundaj kursoj, samtempe intensa pro la multaj homaj interŝanĝoj, kiel ofte en Esperantujo. Brakumadon. Katrin
 Mi faris belajn renkontojn dum la staĝo. Ankaŭ la kurso de Ilona tre plaĉas al mi. Mi estas tre kontenta. Lucette
 Mi dankas pro la agrabla, eĉ se maratona, semajno . Mi havis tre agrablan kaj laboreman grupon kaj estis plezuro labori kun la lernantoj. Sed la sukceso de la semajno certe ŝuldiĝas al la bonvolemo de respondeculoj kaj bonvolemuloj kaj la engaĝiĝo de ĉiuj por pluvivigi la spiriton de
Grezijono. Renée
 ​Ni pasigis agrablan tempon en Greziljono danke al vi ambaŭ kaj al la afableco de la partoprenantoj. Ĝuu la ceteron de la somero ! Martine kaj Max
 Regis agrabla etoso kaj ni estis kontentaj, ke ni povis renkontiĝi kun konatoj kaj praktiki Esperanton. Liba. Jen la plena teksto