Omaĝoj

Omaĝoj, memoraĵoj, rakontoj


Catherine Kremer - forpasinta la 21-an de februaro 2026

 

Nous avons appris son départ. Elle a habité plusieurs mois à Grésillon. Nous sommes nombreux à avoir réalisé des projets avec elle et nous ne pouvons oublier son enthousiasme, sa bonne humeur, ses compétences, sa culture. C’était un plaisir d’être à ses côtés.
Isabelle NICOLAS - Limogs - 2026-feb-23

Omaĝo al mia kara amikino kaj kolegino Catherine. Ni renkontiĝis en 1998 en Montpellier dum mi trejnis amatorajn ĉiĉeronojn por la UK, kiel profesia ĉiĉeronino. Ni kunlaboris profesie esperant-lingve en 2014, trejnante kune amatorajn ĉiĉeronojn por la 100a UK en Lille, kaj en 2015 ĉiĉeronante ambaŭ dum la UK. Ni pli amikiĝis tiam kaj poste restis en rilato. Mi tre ŝatis ŝian bonan humoron, malfermitecon, flekseblecon, sentemon kaj aliajn kvalitojn. Mi revidis ŝin lastan fojon en januaro 2023 proksime de Bar-le-Duc, okaze de evento pri libera monsistemo "ĝuno" : ankaŭ ŝi estis membro. Mi tre ĝojis ke ŝi ankoraŭ kapablis ĉiĉeroni lastan junion post la franca kongresos — des pli ke tiu tasko estis proponita al mi sed mi ne akceptis. Krome ŝi tre amikiĝis jam antaŭ longa tempo kun mia patrino Lydia, ankaŭ esperanto-parolanta. Do ni ambaŭ funebras.
Anne Amblès - Laval- 2026-mar-02

 

foto de Lucie Gallego
_________________


Josiane Moirand - forpasinta en decembro 2023

 Kiam unuafoje mi renkontiĝis, en Grezijono, kun la nedisigebla triopo Josiane - Daniel - Sylviane ? mi ne povas precize diri ; sed kion mi scias, estas la plurjara kunĝuado de someraj restadoj kun Daniel kiel staĝestro, kaj la du fratinoj tiom diskrete kiom efike prizorgantaj la ĝeneralan mastrumadon, i.a. la organizon de ĉiam bongustegaj manĝoj... el kiuj elstare memorindas ilia ĉefverka kuskuso ! Ĉio en bonhumoriga etoso, ekvilibre inter la humuro de Daniel, la ĝoje ŝercema vigleco de Sylviane, kaj la zeneca, ankaŭ humurema mildeco de Josiane, kun tiel forta ligo inter ambaŭ pli aĝa kaj pli juna fratinoj.
 Mi volas ĉi tie insisti, ke tiu sindoneme efika triopo forte kontribuis, inter julio 1998 kaj aŭgusto 2000, al re- kaj plu-funkciigo de la Kulturdomo spite la gravan krizon de 98. Ekzemple, kiam en julio 99 ni relanĉis someran programon invitante la faman lingvistinon Henriette Walter, deĵoris la triopo, kaj bonegan tagmanĝon por la tuta partoprenantaro aranĝis la du fratinoj.
 Tiuj tri estis el tiuj esperantistoj, kiuj amegis Grezijonon, kiu tiom ŝuldas al ili ; mi memoras, ke post iu stagxo, kiun ili prizorgis, Daniel kaj Josiane preparad-ad-is la reveturon al Aix, kaj tio daŭradis... tiom longe, ke Josiane konfesis al mi : "Ni ne sukcesas foriri"...
 Post Daniel kaj Sylviane, nun ankaŭ Josiane nin forlasis, sed ilia memoro nepre plu ŝvebu super Grezijono.
 Kaj niaj plej sincere kondolencaj pensoj iru al Nicolas kaj Isabelle, memore pri la belaj travivaĵoj kun aliaj "infanoj de Grezijono".
Marie-Thérèse Lloancy - Paù - Francio - 2023-dec-11

foto farita de Przemek Grzybowski en la butiko de Grésillon somere 2001, videblas Josiane Moirand, Marie-Thérèse Lloancy (Mitou) kaj Sylviane Guibert


Pierre Babin - forpasinta la 2-an de marto 2015paĝo dediĉata

 C’est avec tristesse que nous venons d’apprendre le décès de notre ami Pierre Babin, survenu le lundi 2 mars 2015, dans sa 96ème année.
 Pierre Babin est né le 18 octobre 1919. Professionnellement, il fut inspecteur de l’Éducation nationale pour l’anglais. En 1947, il apprit l’espéranto et en 1952, il participa à l’inauguration de la Maison Culturelle de l’Espéranto, au château de Grésillon (49-BAUGE) où il donna des cours dès 1953. Ensuite, il aida M. Micard, le fondateur, comme directeur adjoint de la Maison Culturelle de l’Espéranto et il en devint président en 1964. Entre 1959/1966 et 1999, il fut rédacteur de la revue "Kulturaj Kajeroj". Ses stagiaires apprécièrent sa bienveillance et son amabilité, sa rigueur et son professionnalisme. Des enseignants ont utilisé pour leurs élèves son manuel "Por la praktikantoj" et suivi ses bons conseils.
 Avec son épouse Luce, espérantiste aussi, ils habitaient au Château d’Olonne. Fidèles adhérents de notre association depuis sa création, Pierre BABIN et son épouse (2° et 3° à gauche sur la photo) nous avaient accompagnés aux Sables d’Olonne à l’occasion du centième anniversaire de l’espéranto en Vendée, le 11 octobre 2003.
 Sincères condoléances à son épouse et à sa famille.
Espéranto-Vendée - Les Sables-d’Olonne - Francio - 2015-mar-07

photo d’Henri Masson lors des 100 ans de l’espéranto en Vendée en 2003


Jacqueline Trésorier - forpasinta la 30-an de decembro 1996legu paĝon vikipedian

 Jeudi matin (17 avril 1952 18h3h0)
 Je te remercie beaucoup de ta lettre de Nevers arrivée ici hier matin.
 Ici ce ce sont de vraies vacances on ne s’ennuie pas de 7h à 19h, il y a du "travail" sans arrêt.
 Le Château est immense et splendide. Il faut le voir pour s’en rendre compte. Le parc, le jardin, les grandes allées, tout est magnifique.
 Alors à dimanche 13h30 par Mouchard. Bons baisers à toi et aux enfants. Bien des choses à Mme Roy si elle est à Liesle. Amédée

publikigo kun permeso de la nepino de Amédée kaj Jacqueline Trésorier