Akvobaseno (2022-2026)

Konstruo kaj vartado de la akvobaseno 1955 2003 2007 2016 2022 2025 2026

1954 : En la unuaj jaroj post la fondo de la Kulturdomo, la membroj fosis la teron apud la lavejo kaj konstruis cirklan muron por krei naĝejon, komence el ligno, poste el brikoj. La akvo de niaj riveretoj plenigas la basenon.

1960-61 : La fundo kaj la flankoj de la baseno estis masonitaj.

1955 : La infanoj, kiuj tiutempe banis sin, nuntempe gvidas la kulturdomon.
2003 : En printempo, oni purigis la basenon. Oni banis en ĝi dum Pasko kaj dum la 25-a Renkontiĝo de E-Familioj REF.
2007 : Riparado de la ŝafofrapa pumpilo (fraplevilo) per Guy Guétault
2016-2017 : Restaŭro de la lavejo (vidi/voir)
2022-02 : La baseno servas kiel akvorezervejo por la fajrobrigado. Ekde 2022, ties kamiono povas parkumi proksime por elpumpi akvon kaze de incendio. Jen pli pri incendio.
2022-10 : Dum la aŭtunaj staĝoj, deko da kuraĝaj volontuloj purigis la akvobasenon je pli ol 50 m³ da ŝlimo, kiu akumuliĝis sur la fundo. Infanoj kolektis plurajn sitelojn da grandaj mituloj por savi ilin, ĵetante en la lageton.
2025-10/11 (P1) : Projekto de rehabilito de la baseno kaj lavejo per Élian Berger laŭ iniciato de la asocio Le Champ des Grillons (lechampdesgrillons@gmail.com)
2026-01-03 (P1’) : Senŝeligo de riparita murero per Élian Berger
2026-04/05 (P2) : Senŝlimigo de la baseno kaj tunelo per ŝoveliloj kaj elektra pumpilo
2026-07 (P3) : Instalo de 4 kuvoj por akvofiltrado per plantoj. Blokado de la kanalo kaj konekto de la kuvoj. Forigo de likenoj de la basenaj muroj.
2026- ?? (P4) : Instalo de plantoj de fitopurigo kaj oksigenigo.
La tuton de la laboroj realigis volontuloj, kiujn ni ĉi tie dankas tutkore.
Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren