Al la Esperanto-Domo Dediĉita al Julia Isbrücker kaj Andreo Ĉe, kiuj aranĝis kaj dediĉis al Grezijono Teksto kaj muziko de Catherina Roskes Dirksen Muzikaranĝo de Dina Appeldoorn | |
| |
S-ino AIDA Yayoi en la jaro 1991 unuafoje vizitis la kastelon. Ŝi estis emociita de pasio de Esperantistoj, kiuj akiris la konstruaĵon por Esperanta Movado. En la stelplenaj noktoj ŝi povis ĝui promenadon en la kvieta kaj trankvila atmosfero. Tiutempe en Japanio, precipe en urboj, oni ne povis rigardi stelojn en la nokto pro malpura aero. En tiea bela nokto kortuŝite ŝi verkis utaon. | |
Lunlumo brilas sur la malnova kastelo Lernante Esperanton tie Mi sentas unu figuron ŝvebi en mia koro Emociite mi vidas majstron Zamenhof | |
Mikaelo Bronŝtejn partoprenis la 30-an Internacian Esperanto-Konferencon de OSIEK je 2018-jul-21/27 en Greziljono. « Li dankis por la semajno pasigita en Greziljono kaj donacis tiun ĉi kanton, kiu nasikiĝis ĝuste tiam. Li esperas ke ĝi plaĉas al ni kaj ke ni kantos ĝin fojfoje kun novaj venantoj al nia ĉarma kastelo. » | |
La kvar turetoj allogaj kaj stretaj pacon protektas en la kastel’. Varmo frenezas sed ne tro lezas ĉe malvarmeta botel’. Jen prelegantoj rigoraj kaj vantaj, jen alvokanta kanta muzik’. Al promenado, la verda pado, vokas nin kune amik’. Kvazaŭ lumstrioj pasas ferioj ; fulma donaco de hela fortun’. Vere-estas gajno tiu semajno ĉar amikiĝis ni nun. Refreno : Konstatu nun vi ke flugas la viv’ ; la tempon ne tuŝas admon’, do pensu pri l’ven’ kaj bolos viv’ en la olda kastel’ Greziljon’. do pensu pri l’ven’ kaj bolos viv’ en la olda kastel’ Greziljon’. | |
Louis Beaucaire verkis en Kruko kaj Baniko el Bervalo maldecajn anekdotojn por neprudaj legantoj. Jen korektite. | |
- Kruko pagis al sia filino monatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje :
– Paĉjo, mi ne plu estas virgan. – Fi ! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne kapablas ĝuste uzi la akuzativon. | |
Helena Forget konigis similan ŝercon la 1-an de januaro 2020 | |
- Patro sendis sian filinon en la Kastelo-n Greziljono por perfektigi Esperanton. Post tre longa restado ŝi revenas. La patro petas kiel ŝi fartas.
– Ŝi respondas : Mi atendas bebo. – La patro tuj koleriĝas : Kiel ! Mi pagis al vi staĝegon kaj vi ankoraŭ forgesas la akuzativon !!! | |