PROVIZORAJ INFORMOJ / INFORMATONS PROVISOIRES
Kursoj kun Zsofia, Marion, Paweł kaj Christophe (2027-apr-16/24)
KAJ / AŬ
Preparu internacian Esperanto-ekzamenon (2027-apr-24/25)
Aliĝilo - enskribiĝo
(read in English)
.
ENHAVO
– Kurso por la niveloj A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
– Kurso por prepari ekzamenon B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
– Kurso por prepari ekzamenon B2 « Lernu kun ĝojo ! » gvidata de KÓRÓDY Zsófia
– Kurso por prepari ekzamenon C1-C2 « Kuraĝe antaŭen ! » gvidata de Paweł Fischer-Kotowski
– Preparado por internaciaj KER-ekzamenoj de UEA
– Prelegoj, ludoj, ekskursoj, koncerto ...
– Libroservo surloke, vidu liston
– NB : Iu instruisto centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo
LA SEMAJNO RESUME
– Programo de la kursoj kaj ekzamenoj --- Menuoj
– Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
– Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
– Intervjuo kun la responsulo de la staĝo
– Opinioj de partoprenintoj : Ekzamena sesio 2018 --- pasintaj staĝoj --- Esperanto-Aktiv 109
La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per aktivaj metodoj. Ni proponas kvar nivelojn (kursojn).
KURSO C1-C2 « Kuraĝe antaŭen ! »
- Instruanto : Paweł FISCHER-KOTOWSKI estas esperantisto el Pollando, kiu ekde du jaroj loĝas en Nederlando. En la movado li aktivas ekde 2010, en diversaj roloj, i.a. kiel komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario de TEJO. Li kunorganizis kelkajn Esperanto-aranĝojn, redaktis la Jarlibron de UEA kaj la soci-kulturan revuon “Kontakto”. Li diplomiĝis en la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Poznano, PL) kaj en la Instruista Trejnado de ILEI kaj Edukado.net.
Dum kelkaj jaroj li uzis Esperanton kiel hejman kaj poste ankaŭ laborejan lingvon (en la Centra Oficejo de UEA). Nuntempe li laboras kiel bibliotekisto en la Reĝa Biblioteko en Hago, kaj en sia libera tempo rete instruas Esperanton kadre de la programo “Ekparolu !” en edukado.net.
- Celo : Akiri la nivelon C1-C2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B2. La kurso alprenas preparan karakteron por postaj ekzamenoj. La kurso liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C2-ekzamenon.
- Kurslibroj : Lernolibro ne estas postulata, la necesaj materialoj estos liveritaj de la kursgvidanto. Vortaro ne necesas, sed utilas.
- Prezento : La kurso celas personojn, kiuj jam konas la bazajn gramatikajn regulojn de Esperanto, sed volas plifirmigi kaj plivastigi sian scion, kaj aldone pligrandigi la vortprovizon. La kurso disvolviĝos laŭ diversaj metodoj, individuaj kaj grupaj, atenton ricevos ĉiuj kapabloj (aŭskultado kaj parolado, legado kaj skribado). La kursanoj lernos novajn gramatikaĵojn kaj tuj ekuzos ilin praktike (parole kaj skribe). Dum la kurso estos prezentitaj diversaj aspektoj de la Esperantaj kulturo kaj historio. La kursanoj ricevos informojn pri la KER-ekzamenoj kaj povos pretigi sin por la ekzameno je la nivelo B2.
KURSO B2 « Lernu kun ĝojo ! »
- Instruanto : KÓRÓDY Zsófia, hungarino loĝanta en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanujo, kerna aktivulo de la fama Interkultura Centro Herzberg. Ŝi diplomitiĝis en la universitato ELTE en Budapeŝto, laboris kiel profesia lingvoinstruisto pri la angla, hungara kaj Esperanto kaj verkis gramatikan ekzercaron.
- Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon A2-B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras pli flue paroli, esprimi siajn opiniojn, sentojn kaj lerni sufiĉan gramatikon por esti kapabla uzi Esperanton por ĉiutaga konversaciado. La kurso helpos al tiuj, kiuj poste celas trapasi lingvoekzamenon. Zsófia tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj, uzas interesajn materialojn kaj taŭgajn metodojn kaj montros, ke oni povas lerni kun ĝojo !
- Prezento : La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. Tiu kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.
KURSO B1 « Trans la sojlon de la lingvo »
- Instruanto : Christophe CHAZAREIN estas aktivulo en Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li instruas Esperanton de 2006. En 2009, li aktivis unu jaron en Białystok kiel eŭropa volontulo, kaj partoprenis trejnadon pri Esperantoinstruado en la universitato de Poznano. De 2011, instruado – de Esperanto kaj de la okcitana lingvo – estas lia ĉefa okupiĝo. En 2014, li kreis « Ins’eo », asocion kiu celas favori pli modernajn pedagogiajn praktikojn, kaj helpi la profesiiĝon de Esperantoinstruado.
- Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La homoj aliĝintaj al tiu kurso havu antaŭ la komenco la nivelon A2. Ĉi tiu kurso celas la homojn, kiuj deziras akiri nivelon sufiĉan por komuniki en la plimulto de la situacioj kie Esperanto povas utili (vojaĝoj, kongresoj, internaciaj renkontiĝoj, korespondado, gastigado, kpt...).
- Prezento de la kurso : Lerni lingvon estas multe pli ol asimili gramatikajn regulojn kaj vortostokon. Lerni lingvon estas disvolvi sian kapablon komuniki – tio estas aŭskulti, legi, skribi ... kaj paroli ! Se vi havas bazojn en Esperanto, sed sentas vin tro limita, kaj volas doni al vi la rimedojn utiligi ĝin ĉe Interreto aŭ vojaĝante, en kongresoj, ĉe esperantistoj, do ĉi tiu kurso estas por vi. Ĉi tiu kurso ankaŭ celas prepari por la parolaj kaj skribaj taskoj de la ekzamenoj je la niveloj B1.
KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! »
- Instruanto : Marion QUENUT estas lingvotrejnisto kaj instruas la okcitanan kaj la francan por eksterlandanoj en Tuluzo kaj rete. Pro pasio pri lingvoj, ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun EsperantoKulturCentro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio kaj en diversaj esperanto-renkontiĝoj.
- Celo : Akiri la nivelon A1 aŭ A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
- Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo
- Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed aliaj kompetentoj (komprenaj, skribaj) estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj aktivigoj.
Internacia KER-ekzameno
- Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA okazigas KER-ekzamenojn je la 4 niveloj B1, B2, C1 kaj C2. Se vi bezonas helpon por elekti la ekzamenan nivelon, bv. kontaktu nin.
- Ekzamenpartoj : La ekzameno konsistas el skriba kaj parola partoj. La parola parto konsistas el aŭdkomprena parto kaj intervjuo. La skriba kaj aŭdkomprena (parola) partoj okazas rete kaj oni devos trapasi ilin en sia hejmo. La intervjua parto eble okazas fizike en Greziljono.
- Aliĝo : okazas en edukado.net. Bv. atendi postan precizigan retmesaĝon.
- Kotizo kaj pago : Por bazaj landoj, la kotizo por nurparola aŭ nurskriba ekzameno estas inter 18 € (B1) kaj 65 € (B2-nivelo), duoble por la kompleksa ekzameno. Post ekzamenaliĝo, vi ricevos fakturon de UEA kaj pagos al indikita UEA-konto. Legu detale en edukado.net
- Atestilo : Post sukcesa plena ekzameniĝo, vi ricevos PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj.
- Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, jen vikipedio.org. Jen edukado.net pri la ekzameno, specimenoj, regularo. Por pliaj informoj skribu al ker-ekzamenoj
edukado.net - Muzike :-) Jen JoMo KER-kantas.
PROGRAMO de la kursoj kaj ekzamenoj
- vendrede, 16an de aprilo
- posttagmeze alveno de la kursanoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
- 18h30 akcepto kun aperitivo
- 19h30 vespermanĝo
- 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
- Taga disvolviĝo de sabato, 17a de aprilo ĝis sabato, 24a de aprilo
- 8h-8h30 matenmanĝo
- 9h-12h kurso kun via instruisto
- 12h30 tagmanĝo
- 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
- 16h30-18h30 kurso
- 19h vespermanĝo
- 20h30 vespera programo
- dimanĉon, 25an de aprilo matene
- La ekzamenoj okazos sabaton posttagmeze kaj eventuale dimanĉon matene.
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
- Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ du monatojn antaŭ la komenco.
- La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton por la lasta nokto.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo : Veronika Acsádi, Jannick Huet, Bert Schumann
Aliĝintoj 2026 : Alain & Éva, Arsène, Birke, Céline, Clara, Jannick & Bert, Brigitte & Frédéric, Francis, François, Frédéric L, Jean, Jean-François, Jérôme, Julie, Léa, María L, Marie-Hélène Ba, Marie-Hélène Be, Marie-Luce, Marion, Maryvonne, Matthieu, Mikaela, Nathalie, Paweł, Raia, Stéphane, Ursula, Valérie & Bernard, Veronika & András, Viktoro, Yann & Isabelle, Yannick, Zsófia ...
Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj 2026 : BE-1083 Ganshoren, DE-19073 Schossin, 37412 Herzberg am Harz, 48159 Münster, ES-02612 Munera, HU-2253 Tápióság, 9700 Szombathely ; NL-3061 Rotterdam, RE-97411 Saint-Paul ; FR-12360 Camarès, 19320 Champagnac-la-Prune, 21000 Dijon, 21270 Soissons-sur-Nacey, 26150 Die, 26150 Laval d’Aix, 31100 Toulouse, 35510 Cesson-Sévigné, 35700 Rennes, 35590 Saint Gilles, 38660 Lumbin, 44300 Nantes, 44400 Rezé, 49270 Landemont, 56100 Lorient, 57000 Metz, 57240 Nilvange, 59670 Cassel, 69100 Villeurbanne, 74500 Évian-les-Bains, 75019 Paris, 78126 La Celle Saint Cloud, 81330 Lacaze, 86000 Poitiers
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj. 2026
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie
Foto el 2026, 2025, 2024, 2023, 2022, 2013, 2012
