AŬTUNAS la Esperanto-ferioj

AŬTUNASAŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
12-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
Alveno lundon, 23an de oktobro ĉ. 18h
Foriro ĝis ĵaŭdo, 2a de novembro tagmeze

  • KURSOJ
    • Maja Mériaux : Kurso por komencantoj (A1-A2)
    • Alain Delmotte : E-kurso por komencintoj (B1)  ≥27.oct
    • Szilva Szabolcs (PL/HU) : El akveroj fariĝas riveroj (B2)
    • Renée Triolle : E-kurso per diskutoj (C1)
    • Ekzamensesio de Franca Esperanto-Instituto 2023-11-02
  • AKTIVAĴOJ por infanoj
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj. Kunportu vian maskokostumon ! 2023-10-31
    • Larisa Osadĉuk : Origamio  ≥27.okt
    • Bert Schumann : Sportaj aktivecoj : Kajaki sur la rivero Loir, arbogrimpi en Brion, naĝejo en Beaufort, Boule de fort en Baugé, tabloteniso, flugpilko, piedpilko kaj petanko en Grésillon ptm
    • Ŝnurludo : Per binditaj okuloj sekvi vojon per ŝnuro
  • AKTIVAĴOJ por adoltoj
    • Barbara Guilminelli : Ĉigongo por malstreĉiĝi 2023-10-23/11-02
    • Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Szilva Szabolcs : Kreado de familiaj arboj
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
    • Renée Triolle : Fotoprelegoj en Esperanto : Fratoj Lumière. Arkitekto Tony Garnier. Akvo en Provenco. Natura rezervejo. Ineco de Esperanto. Franca literaturo. Victor Lebrun, la sekretario de Tolstoj. Provenco, mia bela regiono.
    • Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
Kurso : C1
  • Renée Triolle estas emerita instruistino pri la rusa lingvo. Ŝi lernis Esperanton 16-jara. En sia esperantista vivo ŝi aktivis en la junulara movado, poste en la franca, Eŭropa kaj monda Esperanto-asocioj. Per kaj por Esperanto, ŝi oftege vojaĝas en multaj landoj.
  • Nun ŝi oficas kiel direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto. Dum la staĝo eblas trapasi FEI-ekzamenon.
  • En la kurso, surbaze de diversaj legataj tekstoj, ni diskutos pri la koncerna temo (varie ekologio, socio, literaturo, historio ktp). Laŭ la peto de bezono de lernantoj, eblas trakti gramatikan punkton.

KURSO B2 : « El akveroj fariĝas riveroj »
  • La kurso koncentriĝos je ĉiuj lingvokapabloj : parolado, aŭda kompreno, skribado, kaj lega kompreno. La kurso traktos ankaŭ la gramatikaĵojn. Ĉiun tagon estos pritraktataj grandaj temoj de ekzamena temaro. Ekzercoj ofte estos prenitaj de materialoj de ekzameno. La fina celo estas, ke la kursanoj estu pretaj por sukcese trapasi ekzamenon.
  • Kurslibro ne estas postulata, la materialojn liveros la instruisto. Dum la kurso utilas havi la sekvajn librojn aŭ iliajn retajn formojn : Plena Ilustrita Vortaro, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko kaj nacilingva vortaro.
  • Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando, instruisto de Esperanto jam de 12 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj studoj, Instruista Trejnado kaj Esperantologiaj studoj en Poznano kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li instruis en pluraj landoj. Li partoprenis la trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” kaj gvidis plurajn porinstruistajn sesiojn.
EKZAMENSESIO de Franca Esperanto-Instituto
  • Legu tie kaj kontaktu nin.
  • Ĝhenerala programo la 2an de novembro :
    • 8h45 : enskribiĝo kaj pago
    • 9h-10h : unuagrada ekzamano / gramatika testo por la duagrada
    • 10h15-12h15 : skriba parto de la duagrada
    • posttagmeze : parola parto : po 20 minutoj. Unu preparas dum alia trapasas. Laŭ la programo de la sukcesintoj, organiziĝas la vico.

Infanoj : ORIGAMIO
  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp. Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.
  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj.
  • Jen filmeto muntrita de Anastasia pri la somera reta kurso.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann ...


Aliĝintoj : Barbara, Bert, Fanny & Emmanuel, Renée, Richard, Szabolcz, Xavier ...

Infanoj/junuloj : Octave 12, Mathilde 11, Botan 10 ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : PL-01-140 Warszawa, FR-13600 La Ciotat, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 44100 Nantes, 44630 Plessé, 75019 Paris ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2022.

Foto el 2021.

Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)