Disvolviĝo
ĝisdatigo : 2012-11-10
Somera programo estas organizata en julio kaj aŭgusto*, kutime dividita en pluraj semajnoj, ekde sabato. La programo kutime enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj (komencantoj, meza nivelo, konfirmitoj) kaj aliajn aktivaĵojn : prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, astronomio...), sporto (tabloteniso, flugpilko...), ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort ...), turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro ...)
*NB : Simila programo okazas dum certaj semajnoj aŭ semajnfinoj ekster somero, precipe dum lernejaj ferioj de printempo, aŭtuno kaj jarfino.
Akcepto : sabaton posttagmeze (eble aperitivo)
Komenco de le restado : sabaton vespere
Komenco de la kursoj : dimanĉon matene
Dum la semajno (horaro adaptebla) :
Fino de la kursoj : vendredon vespere
Fino de la restado : sabaton tagmeze (manĝado opcie)
22 gastoĉambroj kun 50 litoj nun disponeblas en la kastelo :
En ĉiu gastoĉambro troviĝas lavkuvo, en iuj ĉambroj bideo.
Troviĝas 4 duŝejoj kaj 3 necesejoj en la koridoroj inter la ĉambroj kaj duŝejo en la ĉambroj n-roj 1 kaj 36.
Certaj ĉambroj kun 1 lito rezervatas por instruantoj.
Vidu fotojn de la gastoĉambroj kaj de la aliaj konstruaĵoj.
Tendumantoj povas starigi siajn tendojn kaj loĝveturilojn sur grandan herbejon.
Apud la tendejo troviĝas konstruaĵo kun 2 lavkuvoj, 2 duŝejoj kaj 2 necesejoj.
Interreto haveblas en la kastelo per kabla konekto. Sendrata Wifi-konekto eblas se ne ĉeestas gastoj kun elektro-magneta hiper-sentemo (pri tio angle).
La aktualan programon vidu en la rubriko Printempo aŭ Somera programo aŭ AŬTUNE aŭ Jarfino.
Ekzemplon de tagmanĝoj kaj vespermanĝoj vidu en tiu menuo.
La tarifojn de la jaro (kurso, manĝo, tranokto ktp.) legu en la rubriko Tarifoj.
La retan aliĝilon trovu en la rubriko Aliĝilo. Alikaze uzu paperan aliĝilon printeblan.
Post aliĝo, ni povas sendi al vi invitilon por peti vizon.
(rekta ligo : #tago #nokto #pri)