Maratona E-kurso (2019-jul-08/18)

3-a Maratona Esperanto-kurso
de lundo, 8-a de julio posttagmeze, ĝis ĵaŭdo, 18-a de julio 2019 matene
 
Paralele : 5-a Interŝanĝoj de scioj kaj de faroj, vidu detale

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) : KUKO, nova Kurso Unesko-Kuriero - jul-08/18
    • Alan Neven Kovačić ??? : (Kroatujo) : Esperanto-kurso laŭ la Zagreba metodo - jul-08/14
  • ALIAJ AKTIVAĴOJ
    • Interŝanĝoj de scioj kaj faroj en la franca lingvo, vidu pli
    • Caroline Mauboussin : Libro-bindado
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Elisabeth Barbay : Projekcio de filmo pri alternativa temo vespere
    • Komuna vespera programo kun la alia grupo
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
Kurso : nova KUKO
  • Nova kurso pri UNESKO-Kuriero por por gelernantoj kaj por instruistoj por KER-niveloj B2 C1 C2.
  • En ĉi tiu kurso, Dennis Keefe detale montros kiel vi povas utiligi la novajn numerojn de UNESKO-Kuriero, tute en Esperanto, por starigi allogajn, atentokaptajn, pensig-riĉajn, aktuale mondtemajn kursojn en viaj lokaj asocioj kaj kluboj. Jes ja VI. Jam elprovitan en Azio ĉe la Esperanto-Centro de Seulo en Korea (SEK, Lee Jungkee), nun Greziljono relanĉas la ĵus kreitan Kurieran Kurson en Eŭropo (vidu la revuon Esperanto feb. 2018). Post ĉi tiu kurso vi scios ne nur kiel priparoli gravajn temojn rilate UNESKON, vi ankaŭ kapablos starigi similajn kursojn en via urbo, utiligante la principojn de lernanto-centra kursgvidado por plenkreskuloj (vidu la artikolojn pri Andragoio kaj Pedagogio en IPR, 2015-1).
  • Povas partopreni en ĉi tiu kurso Esperantistoj kiuj sufiĉe bone parolas kaj legas Esperanton por priparoli temojn de UNESKO-Kuriero, alivorte kies nivelo de Esperanto estas en la niveloj B2, C1, aŭ C2 en la KER-Sistemo.
  • Dennis naskiĝis en Ilinojso, antaŭe ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, lanĉis la Universitaton de Esperanto, evoluigis la projekton Esperanto-Insulo en Hajnano, kaj nun laboras pri la nova projekto Esperanto-Plaĝo en Hispanio. Profesie li estis programestro kaj profesoro je universitata nivelo (Universitato de Illinois, HEC Paris, École Polytechnique, Universitato de Nankino, Ĉinio, kaj Johns Hopkins Universitato). Unu ŝatokupo de Dennis estas vortaroj kaj leksikografio, kaj en 1972, li gajnis la anglan konkurson pri vorto-konado ĉe la Universitato de Arizono, kun 37-jara, rekorda poentaro.

Kurso : Zagreba metodo
  • Esperanto-kurso por komencintoj kaj progresantoj, nur ĝis la 14a de julio
  • Alan Neven naskiĝis en 1956 en Kroatujo, studis juron kaj akiris licencojn kiel ĉiĉerono en Zagrebo kaj Bruselo. Li faris sian profesian karieron en turismo en pluraj landoj, li vojaĝis en 52 landoj de ĉiuj kontinentoj. Kiel poligloto, il flue parolas la kroatan, serban, slovenan, anglan, francan, italan, Esperanton, li povas same bone komuniki en la rusa, slovaka, japana, ĉeĥa kaj bulgara.
  • Li havas larĝan ĝeneralan kulturon en geografio, filozofio, sociologio, lingvistiko, politiko, aparte en historio nacia kaj internacia, en historio de la ŝtatoj kaj de juro. Liaj konoj ofte ebligas al li fari konferencojn en diversaj landoj. Dum tiu ĉi staĝo, ni povos elekti inter kvindeko da konferencoj pri historio, politiko, lingvistiko, pri diversaj landoj, teritorioj kaj insuloj, pri diversaj misteroj kaj sekretaj societoj.
  • Alan Neven esperantistiĝis antaŭ pli ol 40 jaroj, volontulis UEA kaj TEJO, li prelegvojaĝis en Francujo kaj Belgujo.
  • Laŭ la nivelo de la lernantoj, li instruos Esperanton laŭ la Zagreba metodo en iu el la tri niveloj (elementa, meza, progresiga), li gvidos konversacian rondon, aŭ li povas prezenti metodikon de la esperanta instruado laŭ la slovena pedagogo Rudolf Rakuša.

Aktivaĵo : LIBRO-BINDADO
  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado. Pluraj jam lernis bindadon kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Vidu belan rezulton.
  • Nia bindistino Caroline ree bonvenigas vin en 2017. Por tiu laboro necesas kontroli sin, lertajn agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • NB : Se vi aliĝas al la semajno de Interŝanĝoj, tiam en la aliĝilo al la programo, marku la butonon "Mi partoprenas neniun programeron", ja la aktivaĵoj senkostas ĉar la interŝanĝoj estas reciprokaj kaj senmonaj.
  • Baza prezo por Interŝanĝa restado dum 7 tagoj : inter 224 kaj 427 € (tendejo 189 €)
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Elisabeth Barbay, Isabelle Nicolas, Thierry Charles


Aliĝintoj : Dennis, Elisabeth, Isabelle ... kaj la alia grupo

Infanoj/junuloj kun aĝo : ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj : FR-75020 Paris, 93140 Bondy ...
... kaj la alia grupo

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2018. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)

Opinioj de partoprenantoj 2019. (2018 - 2017 - 2016 - 2015)