Kunlaboro

Pri via kunlaboro ĝojus la Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono. Kunlaboro eblas divers-distance (surloke, koresponde), divers-ofte (1 sola fojo, kelkfoje jare, regule), divers-preze (pagante la tutan restadon, nur la vojaĝon aŭ nenion) kaj divers-role. Vidu sekve la eblajn ROLOJN, malsupre en alfabeta ordo). Iuj kunlaboras je pluraj roloj.

ESPERANTISTO ekscias pri Greziljono per reta dissendolisto, Esperanto-revuo aŭ retejo. Tiel informita aŭ logita, ŝli konigas sin aŭ partoprenas kurson kiel staĝano aŭ venas helpi kiel laboremulo. STAĜANO estas esperantisto, kiu venas al Greziljono dum semajna staĝo, por (plu-) lerni Esperanton, ĉeesti aktivaĵon aŭ por ripozi en etosplena medio. Iuj staĝintoj iĝas societano. LABOREMULO helpas senpage por beligi, ripari, purigi en la kastelo kaj bieno, dum laborsemajn(fin)ojstaĝoj, laŭ sia kompetento kaj ŝato. Pri la sekvaj datoj informas dissendolisto. KUNLABORANTO, alinome konsilisto, helpas en sia fako por specifaj taskoj, konsilas en komitatkunveno, komunikas en komisiono per dissendolisto kaj partoprenas laborsemajn(fin)ojn.
 
SOCIETANO : Greziljono estas kooperativa societo posedata de kelkcent societanoj, tiuj ĉeestas membrojarkunvenon, decidas pri gravaĵoj kaj elektas la komitatanojn.
Tranchées pour les eaux usées - Jean-Jacques
KOMITATANO : Greziljonon animas 10 komitatanoj kaj fakaj kunlaborantoj en administra komitato. Tiu kunvenas por prepari staĝojn, plani laborojn, ĝi komunikas en komisionoj.
 
INVESTANTO estas ajna homo aŭ institucio, esperantisto aŭ ne, nepre societano, kiu subtenas la Kulturdomon, per mondonaco aŭ akiro de societaj partoj B (200 €)
INSTRUANTO instruas Esperanton al staĝanoj dum staĝa semajno, plurajn horojn tage. Instruanto estas invitata de Greziljono aŭ mem kontaktas la Kulturdomon por proponi sian sperton.
 
LUANTO, asocio aŭ privatulo, eble esperantisto kaj societano, luas la kastelon por familia festo aŭ asocia kunveno. Luado nerekte konigas Esperanton kaj helpas financi renovigojn. EKSTERULO estas ento sen rekta rilato al Greziljono kaj Esperanto, kiel firmao riparanta instalaĵon, institucio kontrolanta sekurecon aŭ najbaro. Kun tiuj rekte traktas respondecaj komitatanoj. DUNGITO faras salajratan laboron por kiu ne troveblas kompetenta laboremulo en la ĝusta momento. Temas precipe pri kuirado dum la staĝoj kaj purigado antaŭ staĝo aŭ luo. ANIMANTO animas por staĝanoj prelegon aŭ aktivaĵon dum tuta semajno, dum unu aŭ kelkaj horoj tage. Animanto estas invitata de Greziljono aŭ mem kontaktas ĝin por proponi sian sperton.
















ROLOJ laŭ alfabeta ordo :

 ANIMANTO partoprenas en staĝo por animi prelegon aŭ aktivaĵon por staĝanoj dum tuta semajno, dum unu aŭ kelkaj horoj tage. Animanto estas invitata de Greziljono aŭ mem kontaktas la Kulturdomon por proponi sian sperton. Pluraj animantoj estas samtempe instuantoj.
 DUNGITO faras salajratan laboron por kiu ne troveblas kompetenta laboremulo en la ĝusta momento. Temas precipe pri kuirado dum la staĝoj kaj purigado antaŭ komenco de sekva staĝo aŭ luo, eble estonte pri legomkultivado.
 EKSTERULO estas ento sen rekta rilato al Greziljono kaj Esperanto, kiel firmao riparanta instalaĵon, institucio kontrolanta sekurecon aŭ postulanta imposton aŭ homo posedanta najbaran terenon. Kun tiuj rekte traktas respondecaj komitatanoj.
 ESPERANTISTO, komencanto aŭ fluparolanto, (aŭ e-istaro organizita en E-asocio) estas informata pri Greziljono per individua retmesaĝo, reta dissendolisto, artikolo en Esperanto-revuoj aŭ anoncoj en retejoj kaj blogoj. Tiel informita aŭ logita, ŝli konigas sin aŭ partoprenas kurson kiel staĝano aŭ venas helpi kiel laboremulo.
 INSTRUANTO partoprenas en staĝo por instrui Esperanton al staĝanoj dum tuta semajno, dum pluraj horoj tage. Instruanto estas invitata de Greziljono aŭ mem kontaktas la Kulturdomon por proponi sian sperton. Pluraj instruantoj estas samtempe animantoj de aktivaĵo.
 INVESTANTO estas ajna homo aŭ institucio, esperantisto aŭ ne, nepre societano, kiu subtenas la Kulturdomon, per simpla mondonaco aŭ per akiro de societaj partoj A je 16 € kaj B je 200 €.
 KOMITATANO : Greziljonon animas administra komitato. Tiu konsistas el 10 voĉdonrajtaj komitatanoj, elektitaj inter la societanoj, kaj el akceptitaj kunlaborantoj pri specifa fako. La komitato kunvenas plurfoje jare por prepari la staĝojn, por plani laborojn aŭ administi regulajn taskojn en siaj komisionoj. Ĝi regule komunikas per retmesaĝoj kaj dissendolistoj.
 KUNLABORANTO (konsilisto) helpas al Greziljono en sia fako/specialiĝo, por unu aŭ pluraj specifaj taskoj. Akceptita de la komitatanoj, kunlaboranto povas partopreni komitatkunvenon por konsili precipe pri sia fako. Ofte kunlaboranto partoprenas en laborsemajn(fin)oj kiel laboremulo. Kunlaboranto komunikas ene de komisiono per faka dissendolisto.
 LABOREMULO helpas senpage por beligi, ripari, purigi en la kastelo kaj bieno, dum staĝojlaborsemajnfinoj. Laboremulo elektas taŭgajn laborojn, pri kiuj ŝli kompetentas kaj kiun ŝli ŝatas. Specifa dissendolisto informas pri la datoj de la sekvaj laborsemajn(fin)oj. Pli regula laboremulo iĝas kunlaboranto
 LUANTO estas asocio aŭ privatulo, eble esperantisto kaj societano, kiu luas la tutan kastelon kaj bienon por familia festo aŭ asocia kunveno. Luado eblas ekster la Esperanto-staĝoj organizitaj de la Kulturdomo. Luado nerekte konigas Esperanton kaj helpas financi renovigajn laborojn.
 SOCIETANO : Greziljono estas kooperativa societo posedata de kelkaj centoj da membroj, nomataj societanoj. Ĉiu societano iam akiris unu aŭ plurajn societajn partojn A. Aktivaj societanoj ĉeestas membrojarkunvenon, decidas pri gravaj aferoj kaj elektas la dek komitatanojn per voĉdono.
 STAĜANO estas esperantisto, ties amiko aŭ parenco, kiu venas al Greziljono dum publika semajna staĝo, por (plu-) lerni Esperanton kun instruanto, ĉeesti aktivaĵon kun animanto aŭ nur por ripozi en etosplena medio. Iuj staĝintoj petas iĝi societano aŭ revenas kiel laboremulo.