AŬTUNE, la ferioj     ĝisdatigo : 2013-05-08

AŬTUNE
AŬtuna TUmulta NEsto
Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de vendredo, 25-a de oktobro ĝis vendredo, 1-a de novembro 2013
Kursoj, tradukado, muzikado, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto
provizora versio

ENHAVO

  • POR INFANOJ
    • Ansofi Markov (Francilio) Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado
    • Valère Doumont (Valonujo) Skoltado
    • Bert Schumann (Germanujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj por infanoj ĝis 99 jaroj
  • KURSOJ
    • Tomasz Chmielik (Polujo) Ateliero de tradukado el la franca al E-o de verkoj de eble E. Privat
    • Christian Rivière (Francujo) Aplikado de Esperanto en elektitaj fakoj, kurso por ĉiu nivelo
    • Bert Schumann (Germanujo) Cseh-metodo, kurso rekte en Esperanto, por veraj komencantoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Tomasz Chmielik (Polujo) Serio de prelegoj
    • Daniel Durand (Anĵuo) Kiu espero en Ruando kaj orienta Kongio ? (lumbilda atesto)

Kurso : TRADUKA ATELIERO

  • Tomasz invitas ĉiujn, kiuj ŝatas traduki, kiuj volus en gruplaboro plifortigi siajn lingvokonojn. La kursanoj povas hejme pretigi tradukaĵojn pri ŝatataj temoj, ĉu por aperigi en revuo, ĉu por eldoni. Iuj havas plurajn tiajn tekstojn, kiujn ili ŝatus diskuti kun bona esperantisto, aparte kun alilandano. Tomasz ankaŭ proponas al vi kuntraduki franclingvajn artikolojn de Edmond Privat (1879-1962) al Esperanto. Tiu tradukado komenciĝis en 2010 en Greziljono kaj daŭras ĝis povu aperi tri volumoj kun la elektitaj artikoloj de nia granda pioniro. Ne forgesu kunpreni vortarojn kaj helpilojn, kiujn vi bezonos.
  • Tomasz naskiĝis en 1957, esperantisto de 1972. Li studis germanistikon kaj polan filologion en la lublina Universitato Maria Curie-Skłodowska, poste instruis la germanan lingvon en liceo en Świdnik apud Lublin, kie li loĝas. Emeritiĝinta en 2010. Li gvidis multajn kursojn de Esperanto kaj de ses jaroj li instruas historion de E-literaturo ĉe la postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la poznana Universitato Adam Mickiewicz. Komitatano kaj vicprezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE).
  • El multaj lingvoj li tradukis beletron, verkojn de 9 ĉefaj aŭtoroj, ankaŭ ĉiujn romanojn kaj rakontojn de la juda nobel-premiito I. B. Singer. Libroforme aperis liaj tradukoj de ĉefverkoj de Grass, Kapuściński, Matvejević, Korczak, Kongoli kaj Kadare.

Kurso : FAKA APLIKADO

  • Aplikado de Esperanto en elektitaj fakoj, kurso por ĉiu nivelo
  • Christian esence animas kurson pri Esperanto. Aliflanke, li estas konvinkita ke lernado de Esperanto supozigas ties regulan uzadon en plej diversaj fakoj (interalie por vastigi sian vortprovizon kaj adapti sian esprimmanieron al iu ajn aparta fako), ideale egale al la denaska lingvo. Do por ni ĉiuj estas pli komforte retroviĝi en familiara fako, ĉu por lerni, ĉu por instrui. Liaj preferataj fakoj kaj ŝatokupoj estas lingvoanalizo, tradukado, matematiko, poezio, ateismo, goludo, filatelo, akustiko, ... Naturaj sciencoj kaj ĥemio ne pasiigas lin. Ni certe trovos komunan terenon de intereso kaj evidente la partoprenantoj povos fari proponojn.
  • Christian profesie estas inĝeniero pri numeriko (tiu branĉo de komputiko kiu aplikas matematikon). Li eklernis Esperanton en 1991, eldonis tradukojn kaj originalaĵojn, ricevis dekon da premioj ĉe Belartaj Konkursoj en prozo, poezio, eseo kaj infanlibro. Christian aparte studis la vortfaradon kaj lastjare eldonis tradukon de tridek poemoj de Paul Eluard. Li de tri jaroj estas prezidanto de ATEO.

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
  • La instruanto principe parolas nur en Esperanto. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn.
  • La lecionoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj. La Cseh-metodon kreis Andreo Cseh en 1920 kaj poste pluevoluigis.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, dum 2 pasintaj someroj en Greziljono.

Aktivaĵoj AMUZAJ

  • Laŭ viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
    • desegni aŭtunajn foliojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj) aŭ piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • komuna kantado (kunportu E-kantarojn)

Aktivaĵo : PRELEGOJ Tomasz proponas 20 prelegtemojn, el kiuj vi devas elekti :

  1. La ne plu kaŝita vivo de L. L. Zamenhof - laŭ lastaj esploroj kaj malkovroj.
  2. La Zamenhofa idearo – hilelismo kaj homaranismo – rekvieme al la tempo pasinta ĉu profete al la estonteco
  3. La perlo de la Esperanta publicistiko – Novaj vojoj de Hector Hodler – ĉu la vizio pri la onta unuiĝinta Eŭropo ?
  4. Ĉu Edmond Privat meritis forgeson ĉe Zamenhofanoj ?
  5. Pogromoj, purigado, gettoj, koncentrejoj, gulago – la tragika sorto de esperantistoj.
  6. Ne estas infanoj, estas nur homoj – enkonduko en la vivon kaj verkon de Janusz Korczak.
  7. Kvin urboj de fratoj Goskind – pri la juda vivo en Bjalistoko, Varsovio, Krakovo, Vilno kaj Lvovo - unikaj filmoj
  8. En areto da cindro mi serĉas vin – migre tra judaj tombejoj - fotoj, pri la simbolaroj de tomboŝtonoj
  9. La hejmon havis mi – pri la juda bardo Mordeĥaj Gebirtig - disko en Esperanto kun liaj kantoj
  10. Akuzita – Vera Gran – la tragika vivo de juda kantistino – de la Varsovia getto ĝis Pariza kadukulejo - kantoj
  11. Migre kaj vage tra la parko de la Esperanto-literaturo – kvin prelegoj pri la plej gravaj verkistoj kaj iliaj verkoj)
  12. Kiel redakti informilon, bultenojn, gazeton kaj verki por ili – praktikaj konsiloj kaj ekzercoj.
  13. La plej malgranda popolo de Eŭropo – karaimoj – kun siaj mirinda lingvo kaj atentokapta historio.
  14. Malkovro de Atlantido – sur padoj de lemkoj kaj huculoj – popoletoj de Orienta Karpatio.
  15. Ĉu oni povas enamiĝi en Albanion ? – impresoj pri vojaĝo kaj renkontigoj kun eksterordinaraj homoj - fotoj, filmo
  16. Traduki ne malfacilas.
  17. El la mondo, kiu ne plu ekzistas – La judaj pentristoj de la 19a kaj 20a jarcentoj – bildofotoj
  18. El la mondo, kiu ne plu ekzistas – La juda vivo en ŝtetlo – kun ĝiaj festoj, kutimoj, ĝojoj kaj malĝojoj
  19. El la mondo, kiu ne plu ekzistas – La Bjalistoko de Ludoviko Zamenhof kaj Jakobo Ŝapiro.
  20. Ne ĉiu, kiu lernis Esperanton, estas esperantisto. Ne ĉiu, kiu lernas Esperanton, fariĝos Zamenhofano.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo : Bert Schumann, Jannick Huet

Partoprenas : Bert, Christian, Jannick, Ronan & Sunjo, Tomasz ...

Infanoj-junuloj : Macéo 12, Louise 9 ... (Ni planas ĉambron por knabinoj kaj ĉambron por knaboj.)

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : ... ; FR : 31400 Toulouse ; 35510 Cesson-Sévigné, 44000 Nantes, ...



Grandigi la ĉi-malsupran mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.

Opinioj de partoprenantoj 2012
Estis tre bona kurso & semajno. Mi ofte ridis (kai ankaŭ lernis), speciale dum Halloween-vespero. Do, dankon, ĉar nun mi kapablas diri : "Mi estas tre kontenta pri tiu semaino kun vi !
Mi donas kisojn al la tuta teamo. Jaüme
Mi volis diri ke tiu semajno vere donis al mi emon daŭrigi Esperanton ! Mi faris belajn kaj riĉigajn renkontojn tie. Estis ankaŭ multe da okupiĝoj. Mi trovis nur bedaŭrinde ke ne okazis multe da muzika improvizado, sed Maja estis agrabla kaj bona muzikistino.
Marielle kaj Mateo
J’ai vraiment bien aimé, aucun défaut.
Gabriel, 10 ans
Tiu semajno en Greziljono estis al mi agrabla kaj mi pretas eventuale ree helpi. Dankon por via laboro kaj por ĉiuj viaj klopodoj konservi tiun kulturan trezoron de nia esperantista kaj homara mondo.
Amike, Ansofi