Luado
ĝisdatigo : 2013-03-01
| L U A D O D E G R E Z I L J O N O | ||
|---|---|---|
| Situo |
Greziljono troviĝas en malgranda komunumo apud Baugé, urbeto en Anĵuo je 250 km sud-okcidente de Parizo, en la regiono de la kasteloj de la Luaro inter la urboj Angers, Tours kaj Le Mans. |
|
| Bonvenon |
La Esperanto-Kulturdomo bonvenigas vin en sia bieno Greziljono : kastelo, kromdomoj kaj parko de 18 hektaroj. La bieno estas administrata de komitato elektita per la societanoj de la kooperativo kreita en 1951 de esperantistoj. |
|
| La bieno |
ebligas akcepton de ➢ aktivaĵoj organizitaj de la Kulturdomo (agendo) ➢ aktivaĵoj de aliaj organismoj esperantistaj ➢ grupoj ne-esperantistaj ➢ restadoj deklaritaj ĉe ministrejo „Junularo kaj Sportoj“ (Nia kulturcentro estas agnoskita por restado de junulaj grupoj) |
|
| Loĝado |
La kastelo kaj ĝiaj kromdomoj ofertas 24 ĉambrojn kun 55 litoj (apartamento aparta por 2/4 personoj). La ĉambroj havas lavkuvon. La necesejoj kaj duŝoj troviĝas proksime. Kampado sur la herbejo, kampada domo (lavkuvoj, duŝoj, necesejoj). |
|
| Manĝado |
La kuirejo de la kastelo ebligas preparon de manĝoj laŭ la validaj higienreguloj (HACCP). Du manĝosalonoj ebligas akcepti ĝis 80 personojn. Nia kuiristo povus prepari viajn manĝojn (kondiĉoj negocendaj). |
|
| Ejoj por aktivaĵoj |
En la kastelo vi disponas, kun WIFI-aliro, pri : ➢ salono (30-40 personoj) ➢ biblioteko (20-25 personoj) En la kromdomoj : ➢ salono por akceptoj kaj konferencoj (50 personoj) ➢ 3 salonoj por aktivaĵoj (40 lokoj kune) ➢ bindejo ➢ informadikejo kun interret-aliro ➢ trinkejo + malgranda kuirejo |
|
| Parko |
➢ tabloteniso sub la hangaro ➢ tereno por flugpilko ➢ migradpado por naturkleriĝo ➢ promenado (rivereto, arbaro, eksa trajndigo) |
|
| Luado |
La Kulturdomo proponas al grupoj ĝis 50 personoj lui la terenon kaj kastelon. Ni pretigis konvencion de luado al grupo kun la postaj tarifoj. La bazaj konsumoj de elektro, akvo kaj fuelo estas inkluzivaj en la tarifoj. La organizanto povus prepari la manĝaĵojn en la kuirejo per sia propra personaro (laŭ la normoj HACCP). |
|
| Disponeblo |
La luo de la kastelo eblas de marto ĝis oktobro. Klaku sur la dekstan bildeton por afiŝi la agendon. |
|
| T A R I F O D E L U A D O (inkluzivas konsumon de akvo, elektro, fuelo) | ||||
|---|---|---|---|---|
| kun tranokto ................................ | .................... | sen tranokto ................................ | .................... | |
| 2 tagoj + 1 nokto | 765 € | Zamenhof-salono kaj eksteraĵoj | 185 € | |
| 3 tagoj + 2 noktoj | 995 € | kastelo sen la kromdomoj | 300 € | |
| 4 tagoj + 3 noktoj | 1.225 € | kastelo kun la kromdomoj | 330 € | |
| 8 tagoj + 7 noktoj | 2.055 € | littukoj (por unu lito) | 7 € | |
| 8 tagoj + 7 noktoj (certaj semajnoj) | 3.200 € | restadimposto (vidi detalon france : pdf) | 0,30 € | |
| P A G O M A N I E R O J | |
|---|---|
| el ĉiuj landoj | internacia ĝiro** (senkosta inter iuj eŭrolandoj) kontonomo : “MCE Gresillon”, BIC : PSSTFRPPNTE (Banque Postale) IBAN : FR16 2004 1010 1101 4853 9P03 213 bankadreso : La Banque Postale, centre financier, 44900 NANTES cedex 9 |
| UEA-konto “gres-y” kun indiko “luo” | |
| Paypal-konto “kastelo@gresillon.org” (loĝantoj en la eŭro-zono devas plialtigi la pagotan sumon je 4 % pro administraj kostoj) | |
| nur en Francujo ..... | franca ĝiro** al : nomo “MCE Gresillon”, banko 20041, giĉeto 01011, konto 0148539P032, RIB-kodo 13 |
| franca banka ĉeko* je ordono de “MCE Gresillon” | |
| * Bonvolu sendi konvencion kaj ĉekojn al : |
Maison Culturelle de l’Espéranto Grésillon St. Martin d’Arcé 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU France |
| ** | ** Je ĝiro, kiel pagocelo notu “luo” kaj vian nomon. |
| K O N T A K T O |
|---|
| Château de Grésillon 49150 Saint Martin d’Arcé France Tel. +33 (0)2 41 89 10 34 kastelo@gresillon.org |
| societo civila kooperativa de konsumado je kapitalo varia, matrikulo : RCS Angers 49 n°522 621 556 |
| Vidi la agendon |
|
(rekta ligo : GrandsGites.com - OT Baugé - Gîtes de France Anjou - leboncoin)
Serĉvortoj : Grésillon Gresillon Grézillon Grezillon Greziljono Grezijono - location château chateau, locations vacances, gites de France, gîte de groupe, location de salle - Baugé Bauge Pontigné Pontigne Saint Martin d’Arcé Saint Martin d’Arce - Baugeois Anjou Maine-et-Loire, Pays de la Loire Baugé-en-Anjou, Baugé en Anjou