LUADO DE GREZILJONO

Iri rekte al : luado - lukontrakto - lutarifoj - pagomanieroj - kontakto - paĝo en angla


Situo Greziljono troviĝas en malgranda komunumo apud Baugé, urbeto en Anĵuo je 250 km sud-okcidente de Parizo, en la regiono de la kasteloj de la Luaro inter la urboj Angers, Tours kaj Le Mans.
Bonvenon La Esperanto-Kulturdomo bonvenigas vin en sia bieno Greziljono :
kastelo, kromdomoj kaj parko de 18 hektaroj.
La bieno estas administrata de komitato elektita per la societanoj de la kooperativo kreita en 1951 de esperantistoj.
La bieno ebligas akcepton de
➢ aktivaĵoj organizitaj de la Kulturdomo (agendo)
➢ aktivaĵoj de aliaj organismoj esperantistaj
➢ grupoj ne-esperantistaj
➢ restadoj deklaritaj ĉe ministrejo „Junularo kaj Sportoj“
   (Nia kulturcentro estas agnoskita por restado de junulaj grupoj)
Loĝado La kastelo kaj ĝiaj kromdomoj ofertas 24 ĉambrojn por 40-60 personoj. La ĉambroj havas lavkuvon kaj parte bideon, la necesejoj kaj duŝoj troviĝas en la koridoro. Vidi la ĉambrojn.
Kampado sur la herbejo, kampada domo (lavkuvoj, duŝoj, necesejoj).

Manĝado La kuirejo de la kastelo ebligas preparon de manĝoj laŭ la validaj higienreguloj (HACCP). Listo de la materialo, nombro de sidlokoj, fotoj.
Du manĝosalonoj ebligas akcepti ĝis 70 personojn.
Nia kuiristo povas prepari viajn manĝojn. Jen menuoj.
Ejoj por
aktivaĵoj
En la kastelo vi disponas, kun WIFI-aliro, pri :
➢ salono (30-40 personoj)
➢ biblioteko (20-25 personoj)
➢ sonsistemo 8 trakoj (laŭ peto)
En la kromdomoj :
➢ salono por akceptoj kaj konferencoj (80 personoj)
➢ 3 salonoj por aktivaĵoj (40 lokoj kune)
➢ trinkejo
Vidi la konstruaĵojn.

 
Parko ➢ tabloteniso sub la hangaro
➢ tereno por flugpilko
➢ migradpado por naturkleriĝo
➢ promenado (rivereto, arbaro, eksa trajndigo)
➢ migrado en la regiono sur 31 cirkvitoj
Observi la naturon en nia tereno.
Luado La Kulturdomo proponas al grupoj ĝis 60 personoj lui la terenon kaj kastelon. La luanto aŭ mem preparas la manĝaĵojn aŭ uzas la servojn de nia kuiristo por certaj manĝoj. La bazaj konsumoj de elektro, akvo kaj fuelo estas inkluzivaj en la tarifoj.
Disponeblo La luo de la kastelo eblas de marto ĝis decembro.

Klaku sur la dekstan bildeton por afiŝi la agendon.
Prezoj
(extrakto)
Restado sen tranokto : ekde 210 €
Restado kun tranokto dum labortagoj : ekde 470 €
Restado kun tranokto dum semajnfino : ekde 775 €
Restado dum 1 semajno dum lernejaj ferioj : ekde 3.850 €

__________
Dokumentoj Lukonvencio franclingva. (PDF)
Faktura modelo franclingve, plenigota fine de la luado. (XLS)
Ĉambroplano (mapo de la dormĉambroj). (XLS)


    TARIFO DE LUADO (ĉiuj opcioj )

Restado kun tranokto Okupo privata de la kompleta kastelo kaj bieno, nur per via grupo.
Okupo de la dormoĉambroj nur en 1 etaĝo. Eblas kuna uzo kun alia grupo.
Restado sen tranokto Zamenhof-salono kaj eksteraĵoj.
Kastelo sen la kromdomoj.
Kastelo kun la kromdomoj.
I Servo I Luado memzorga
Luado kun matena aŭ ĉiuj manĝoj I
Sezono En majo, junio, julio kaj aŭgusto, dum lernejaj ferioj, semajnfino kun festotago.
Ekster la supraj datoj, ekster lernejaj ferioj kaj sen festotagoj.
Periodo Semajnfino, tuta semajno aŭ pli longe.
Labortagoj (inter lundo kaj ĵaŭdo, sen festotago).
Nombro da noktoj                   
Prezo laŭ viaj elektoj                   
inkluzivas AVI kaj bazan konsumon de akvo, elektro, fuelo
NB : Por Kristnasko, luo eblas 2 noktojn por 2.235 €.
Aliaj prezoj littukoj (por unu persono) : 7 €
matenmanĝo : 5 €
tagmanĝo, vespermanĝo : 15 €
restadimposto (pdf) : 0,30 €
fakturo konsultenda (xls)


    PAGOMANIEROJ

Ĝiro kontonomo : Maison Culturelle Espéranto
IBAN : FR16 2004 1010 1101 4853 9P03 213
BIC : PSSTFRPPNTE (La Banque Postale)
bankadreso : La Banque Postale, centre financier, 44900 NANTES cedex 9
UEA UEA-konto “gres-y” kun indiko “luo”
Paypal Paypal-konto “kastelo@gresillon.org” (loĝantoj en la eŭro-zono
devas plialtigi la pagotan sumon je 4 % pro administraj kostoj)
Ĉeko franca banka ĉeko je ordono al : “MCE” (aŭ :  “Maison Culturelle Espéranto”)
Adreso Bonvolu sendi lukonvencion kaj ĉekojn al :
MCE / Schumann
9 rue du Couradin
35510 CESSON-SÉVIGNÉ, France
 
Kontakto Tel. +33 (0)2 41 89 10 34
kastelo@gresillon.org
Niaj
anoncoj
GrandsGites.com - 3.279 konsultoj jare
OT Baugé - Gvidilo turisma de Baugé, Durtal, La Flèche disdonata je 30.000 ekz.
Giga-Location.com - 1700 konsultoj jare
KooKooning
airbnb


Le Château de Grésillon ouvre ses portes aux groupes qui pourront profiter d’un parc de 18 ha, avec lac et bois, et se loger dans la demeure du XVIIIè siècle qui offre plus d’une vingtaine de chambres (capacité 61 personnes) ou bien camper. Situé à Baugé-en-Anjou, dans la région des châteaux de la Loire, à proximité des vignobles, le Château offre un cadre idéal pour se reposer, se divertir en famille, entre amis ou pour des stages, séminaires d’entreprise ou d’association. Recevant toute l’année des groupes d’adultes et d’enfants (agréé Jeunesse et Sport) pour ses activités d’enseignement culturel, le Château dispose d’installations de loisir propres ainsi que d’une grande cuisine collective professionnelle. Une prestation de restauration peut être proposée, nous consulter. |||
Serĉvortoj : Grésillon Gresillon Grézillon Grezillon Greziljono Grezijono - location château chateau, locations vacances, gites de France, gîte de groupe, location de salle - Baugé Bauge Pontigné Pontigne Saint Martin d’Arcé Saint Martin d’Arce - Baugeois Anjou Maine-et-Loire, Pays de la Loire Baugé-en-Anjou, Baugé en Anjou |||
www,filmfrance,net ; www,gitedegroupe,fr ; château similaire chateau-de-ligoure,blogspot,fr