Migrado en Esperanto (2017-sept-11/15)

Migrado kaj lingva bano
de lundo, 11-a de septembro, matene (alveno dimanĉe posttagmeze) 
ĝis vendredo, 15-a de septembro 2017 (foriro eblas sabate matene)

PROGRAMO
 

LA SEMAJNO RESUME

Aktivaĵo : MIGRADO

  • Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la burgonja kaj anĵua kamparo, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
  • Ni migrados laŭ la verda vojo kaj laŭ iuj el 31 eblaj migradpadoj ĉirkaŭ Baugé, tra kampoj kaj arbaroj, laŭ riveroj kaj lagetoj. Ni ekiros foje rekte de la kastelo, foje veturus per niaj aŭtoj la start-loko. Ni marŝos meze 15 km ĉiutage.

  • Lunde ni faros du duontagajn promenojn, por ke vi povu alveni antaŭtagmeze kaj jam migri posttagmeze. De mardo ĝis ĵaŭdo ni migros dum la tuta tago, tagmeze ni piknikos.
  • Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo.
  • La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Olivier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj.
    Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni senĉese babiladas dum la tuta migrado kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti por pli efikaj progresoj.
  • Olivier estas kampogardisto (kampara policisto) laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton. En 2010 dum 10-monata vojaĝo en Sudameriko, al li trudiĝis la ideo fondi asocion pri migrado por esperantistoj kaj esperanto-ŝatantoj por reklami migradon en la esperantistaro kaj Esperanton che la migremuloj. Jen lia retejo.

Aktivaĵo : KULTURA HEREDAĴO

  • Post la migrado, vendredon, kiel suplementa tago, vi povas turisme viziti piede la urbon Baugé aŭ aŭtomobile la regionon Anĵuo por malkovri ĝian riĉan kulturheredaĵon
  • En Baugé viziteblas la kastelo de reĝo René, la Apotekejo, la nobeldomo Clairefontaine. Jen pli da proponoj franclingve.
  • En la regiono ĉirkaŭ Baugé vizitindas multo. Jen niaj proponoj.

Aktivaĵo : VESPERA PROGRAMO

  • Fotoj de vojaĝo en Sudameriko per Pasporta Servo (Olivier)
  • Prelego pri internacia Himalaja Renkontiĝo 2015 en Nepalo (Bert dW)
  • Prelego pri ekonomia malkresko kaj memvola simpleco (Olivier)
  • Uzado de scenaroj por ekscii pri la estonta vivmedio : naturo, stato de akvo, klimato ktp. (Bert dW)
  • Societaj tabloludoj
  • Komuna kantado de E-kantoj

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 4 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, aktivaĵojn : inter 168 kaj 240 € (tendejo 148 €).
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Jannick Huet-Schumann, Olivier Buisson


Aliĝintoj  : Bert dW, Christoph, Isabelle, Jannick, Jean, Maryse, Olivier, Guy, Vincent & Anne-Marie

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : DE:71065 Sindelfingen ; NL:2111 BR Aerdenhout ; FR : 21000 Dijon, 35510 Cesson-Sévigné, 44300 Nantes, 62610 Brêmes, 69300 Caluire, 71530 La Loyère, 75011 Paris, 75020 Paris ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie

Opinioj de partoprenantoj 2017
La semajno estis tre agrabla por la gvidisto ! Amike, Olivier Mi tre ŝatis la migradon kaj pri tio respondecas ne nur la aliaj partoprenintoj, sed ankaŭ tiuj kiuj zorgis pri la manĝaĵoj. Olivier bonege gvidis nin kaj multe paroligis nin. Ni bonŝancis pri la vetero. Kun amika saluto, Bert dW
Karaj geamikoj. Dankon pro tiu bela kaj agrabla momento trapasita en Greziljono. Ni ĝuis bonan etoson, interesajn piedmigradojn tra la proksima kamparo. Mi deziras danki niajn lokajn respondeculojn, nome Anne-Marie, Bert, Jannick kaj kompreneble nian ĉiceronon Olivier kiu bone prizorgis sian marŝantajn kunulojn. Vespere mi aprezis la diversajn prezentadojn de Bert dW kaj Olivier pri sia migrado en Suda Ameriko. Ne tro plaĉis al mi prezentado kiu rilatis kun la angla lingvo, kiun mi tute ne konas. Amike, Jean Tout a été parfaitement organisé au long de ces délicieuses journées de promenades autour de Grésillon et les compagnons de route fort agréables et charmants ! Je garderai un magnifique souvenir de ce bain de verdure et de calme qui m’a fait le plus grand bien ! Les repas que tu nous a "maternellement" servis, étaient délicieux et je regrette encore de ne pas avoir pris une photo du pique-nique que tu as si gentiment organisé pour nous dans la nature. Nous avons eu un très beau temps cette semaine, ce qui a fait durer le plaisir de la semaine à la campagne ! Encore merci ! Tutkore, Maryse