s4 : Infanoj kaj familioj     ĝisdatigo : 2013-03-01

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj
de sabato, 3-a ĝis sabato, 10-a de aŭgusto 2013 - tuj post REF
Farado de maskoj kaj manpupoj
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj

ENHAVO

  • AKTIVAĴOJ

Maskaj kaj pupoj : PUPFARADO

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Per la faritaj pupoj la infanoj elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero.
  • Plenkreskuloj faru vivgrandan pupon el bastonoj ligitaj per ŝnuroj, kun malnovaj vestaĵoj kaj kun sako aŭ korbo en kiun oni ĵetas pilkon. Gajnas la plej stabila kaj "bela" pupo.
  • Nicky ŝatas labori kaj ludi kun infanoj kaj eksinfanoj.

Maskoj kaj pupoj : MASKOFARADO

  • Fabriku vian propran maskon el gipsaj bendoj mulditan sur via vizaĝo. Etapoj : difino de la formo kaj aspekto, muldado sur via vizaĝo, glatigo de la sekiĝinta masko, baza farbado kaj desegado de brovoj, lipoj ktp., aldono de akcesoraĵoj.
  • Poste, se la grupo deziras, ni enscenigas tiujn maskojn en mallongaj improvizaĵojn kiuj estos prezentitaj fine de la semajno antaŭ la aliaj staĝanoj.
  • Tiu ĉi ateliero plaĉas al infanoj ekde ĉ. 8 jaroj kaj al adoltoj kiuj ŝatas alivesti sin ; ĝi postulas sufiĉe lertan manon kaj tial ne taŭgas por tre junaj infanoj. Vi pagos ĉ. 10 € por la necesa materialo.
  • Rolande estas komediistino kaj instruas teatron al infanoj, adoleskantoj kaj plenkreskuloj.

Aktivaĵoj : MANLABOROJ

  • Nicky manlaboras kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj.
  • Vespere Nicky laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun kaj sen sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • En la resta tempo, ŝi proponas desegnadon sur papero per koloraj krajonoj.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Aktivaĵoj AMUZAJ

  • Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
    • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • banado al naĝejoj aŭ banlagoj

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povus proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

Spektaklo : farso

  • Kompleta (preskaŭ) historio de Universalaj Kongresoj - jen kabareda farso pri kutimoj de esperantistoj. Tiu humura provo prezenti Universalajn Kongresojn de Esperanto donis al la aŭtoro bonan okazon pritrakti plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj kaj sufiĉe moke priskribi nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta Kongres-Protektanto kiu, kiel kutime, ne venas al la kongreso, kverelo pri la gramatiko de la plej facila lingvo de la mondo, kongresa amo kaj nekomprenebla prelego dum Kongresa Universitato. Sur la scenejo, sen ajna scenografio, aperas nur du aktoroj en neŭtralaj nigraj vestoj. Jen la teksto
  • Tiun teatraĵon verkis Georgo Handzlik, ĝin honore mencis la Belartaj Konkursoj 2011, ĝin majstre aktoras por vi Georgo kaj Saša.

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
  • La instruanto parolas nur en Esperanto, ne uzas naciajn lingvojn. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn. La lecionetoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj.
  • Bert lernis tiun rektan metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, poste en Greziljono.

Kurso : BEK-METODO

  • Gabriel’ sekvas la metodon per kiu Dennis Keefe instruis en 1994 en Greziljono. Li aplikis tiun metodon, kiam li gvidis Esperantokursojn en sia urbeto Narni, en centra Italio. Li proponas kurson precipe por komencantoj plenkreskulaj, sed adaptiĝos al la nivelo kaj aĝo de siaj lernantoj : la BEK-metodo mem taŭgas por fleksebla uzado.
  • Li ŝatas la BEK-metodon kaj el la lernanta kaj el la instruista vidpunkto. Por la lernantoj, ĝi estas sufiĉe vigla kaj amuza, sed samtempe igas ilin pripensigi pri la lingva strukturo kaj gramatiko. por la instruanto, la kursmaterialo facile adapteblas al diversaj instrustiloj.
  • Gabriel’ deĵoras ĉe la Itala Instituto pri Sano kiel scienca esploristo. Lia fako, “genetika venenoscienco”, pristudas la ĥemian difektadon de la DNA. Internacinivele li zorgas pri taksado de sekureco de ĥemiaĵoj industrie produktitaj.

Kurso : LUDI por PAROLI

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuragas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo : Bert Schumann, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas : Bert, Gabriel’ & Elena, Georgo & Vinjo, Giti, Jean-Luc, Nicky & Ivo, Paulette & Robert, Rolande, Sunjo & Ronan , Saŝa & Ana...

Infanoj-junuloj kun aĝo : Amber 7, Cristiano 7, Nanou 4, Lorenzo 4... (Ni planas ĉambron por knabinoj kaj ĉambron por knaboj.)

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : BE-2160 Wommelgem, IT-05035 Narni, PL-43-309 Bielsko-Biała, RS-34000 Kragujevac ; FR : 31400 Toulouse, 35510 Cesson-Sévigné, 49490 Breil, 63120 Sainte Agathe, 73460 Frontenex ...



Grandigi la ĉi-malsupran mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.