s3 : Alternativa MOJOSejo     ĝisdatigo : 2013-03-01

Alternativa MOJOSejo,
semajno pri alternativaj temoj kaj por junuloj
vegetara aŭ vegana manĝo
de sabato, 20-a ĝis sabato, 27-a de julio 2013

Eko-turismo, prelegoj & diskutoj pri ekologiaj & ekonomiaj temoj, E-kurso.
Por vegetaranoj & bestoprotektantoj, ekologio-movadanoj, piratoj & verduloj, ekonomiko-alternativuloj, migrantoj, biciklantoj eko-turismemaj & tendumantoj

ENHAVO

  • SEMINARIO
    • Alfred Schubert (Bavarujo) Alternativo pri mono, hejtado, aŭtomobiloj, fotado, gazeta informado
    • Ian Fantom (Anglujo) La angla-parola ideo, kaj la interna ideo de Esperanto
    • Ŝtonĉjo (P. Soubourou) (Francilio) Veg(etar)anismo  :-)
    • Via Nomo (EU) Alternativaj metodoj (energio, nutraĵo, kultivado, konstruado)
    • Daniel Durand (LuarLandoj) Civitanoj de la Mondo, monda solidareco, Monda Sociala Forumo de Tunis (lumbilda atesto laŭ via elekto)
  • KURSOJ antaŭtagmeze
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Paroliga kurso por dezirantoj ekparoli aŭ plibonigi sian parolnivelon
    • Perla Mielo (Hungarujo) Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • AKTIVAĴOJ posttagmeze

Seminario : 5 ALTERNATIVAJ IDEOJ

  1. Senmona interŝanĝo de servoj kaj varoj sen centra organizo. Por interesiĝantoj pri alternativaj/nekapitalismaj formoj de ekonomio.
  2. Alternativaj hejtadoj : Ĉu ili helpas ŝpari energion - aŭ eĉ monon ? Elektitaj ekzemploj. Por kiuj havas malnovan hejtadon en sia domo kaj volas instali novan.
  3. Alternativaj aŭtomobiloj : Pri 200.000-kilometra testveturado en ĉiutagaj kondiĉoj de la 3-litra Volkswagen-aŭo Lupo 3L kaj informoj pri elektraj aŭtomobiloj. Por interesiĝantoj pri aŭtoj kaj tekniko.
  4. La 17-angula foto : Alternativoj en fotado. Por homoj kiu volas fari bonajn fotojn por publikado en gazetoj aŭ en interreto.
  5. Diskonigi infomojn helpe de la gazetaro. Alternativoj al la normala verkado de artikoloj. Por estraranoj kaj aktivuloj de asocioj, kiuj respondecas - aŭ interesiĝas - pri informado.
  • Alfred, esperantisto de junaĝo, studis romanistikon kaj anglistikon, laboras ekde 1983 kiel libera ĵurnalisto. Lia lingvaĵo ne estas malfacila, liaj prelegoj taŭgas por ĉiuj, li akceptas demandojn de komencantoj ankaŭ en la germana, angla kaj franca lingvoj.

Seminario : LA ANGLA KAJ ESPERANTO

  • La English Speaking Idea celis laŭdire alporti civilizon kaj pacon al la mondo, per uzo de la grandegaj financaj rimedoj akiritaj de Cecil Rhodes en Suda Afriko. Tiutempa esplor-ĵurnalisto William T Stead famiĝis kiam en 1891 li renkontiĝis kun Rhodes kaj konfidato de Reĝino Victoria por starigi sekretan societon subtene al la English speaking idea. Tamen kiam Stead malkovris, ke kolegoj de Rhodes instigis la Brit-Afrikansan militon, li kontraŭstaris, lanĉis publikan kampanjon ’Ĉesigu la Militon’, kaj poste konvertiĝis al la interna ideo de Esperanto. La interago de tiuj du movadoj donas al ni gravajn lecionojn por la nuna epoko.
  • La 4 prelegoj titoliĝas : La Londona sceno – personaj memoroj. Rhodes kaj Stead : la estiĝo de du movadoj. La marĝenigo de William Stead. Esperanto kaj la nuntempa Veromovado.
  • Ian, ’scienca informisto’, aktivis en la brita Esperanto-movado ekde 1962, ĉefe pri informado. Dum la pasinta jardeko li turnis sin al esplorado pri la kaŭzoj de konfliktoj, kaj tio rezultis en kelkaj neatenditaj rezultoj ; pri tiuj li prelegos.

Seminario : VEG(ETAR)ANISMO

  • Ŝtonĉjo (Pierre Soubourou) ŝatas bestojn, estas vegano, aktivas en TEVA kaj SAT-Vegetara-Sekcio.
  • Vegetarismo kaj veganismo - ĉefa finlukto, por ke ne estu uloj kiuj valoras pli ol aliaj
  • Antaŭe uzitajn kiel maŝinoj aŭ veturiloj, la industria revolucio forĵetis ilin for el niaj okuloj kaj igis ilin kvazaŭ manĝaĵfabrikoj aŭ almenaŭ spektaĵoj. Plue klariĝos ke la antikvaj dioj ne malaperis, ĉar oni uzas tiujn pri kiuj temas la prelego, por magie transdoni sanigajn virtojn al kuraciloj.
  • Tiu prelego elvokos pri ne tre konata, tamen ĉiama filozofia lukto de tiuj, kiuj respektas la vivon kontraŭ tiuj kiuj sklavigas bestojn, homajn aŭ nehomajn. Unuflanke persona lukto, ĝi ankaŭ estas socia lukto de individuoj kontraŭ granda, poluanta industrio kaj ĝia reklampovo, sed ĉefe kontraŭ sociaj tradiciaj antikvaĵoj, kiuj ambaŭ manipulas la homan penson.

KURSO 1

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Eblas ludi sole, aŭ skipe, aŭ grupe. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; en etoso ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuragas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

KURSO 2

  • Se vi ankoraŭ ne parolas, sed jam posedas la bazojn de la lingvo, estu bonvena ! Same bonvenas tiuj, kiuj jam legas kaj skribas Esperanton, sed al kiuj mankas parolpraktiko.
  • Komence ni traktas facilajn temojn (sinprezento, familio, profesio, urbo, lando) ; poste ni legos mallongajn tekstojn (ne ĉiam tre facilajn !) pri iu temo (lingva situacio en la mondo, ekologiaj problemoj, historio de la E-movado) kaj fine ni diskutos surbaze de tiuj tekstoj. Samtempe ni faros ekzercojn pri gramatiko kaj vortfarado.
  • Nina estas rusdevena francino, doktoro pri lingvoj kaj literaturo, gvidis en Greziljono kursojn plurfoje kaj ĉiunivele.

KURSO 3

  • Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • Se ni asertas, ke Esperanto estas bela kaj facila - almenaŭ relative facile alproprigebla - lingvo, ni pruvu tion per modela prononco kaj ĝusta uzo de la gramatikaj reguloj. Tiucele ni faros parolekzercojn kaj diverstemajn prelegetojn, post kiuj oni rajtos korekti la erarojn de la parolinto. Mi emfazas la gravecon de la akuzativo, ja ĝi ebligas la liberan vortordon. Sed ne timu, tamen literaturo kaj humuro ne mankos en miaj lecionoj.
  • Perla eklernis Esperanton en 1982, diplomiĝis pri ĝi en la budapeŝta universitato ELTE kiel mezlerneja instruisto pri Esperanto. Tiu estas ankaŭ ŝia hejma lingvo kun sia edzo el Kubo. Nuntempe ŝi preparas unuopajn plenkreskulojn por akiri diplomon en ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto en meza nivelo.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Provizore
  • Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono kaj en ties propra parko
  • Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo, en la parko mem vi povas kunporti nian gvidlibreton pri loka flaŭro kaj flaŭno.
  • Celoj : Verda Vojo de nia antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo

Aktivaĵo : TEATRO

  • Mi invitas vin fari teatron ! Mi proponas al vi mallongajn teatraĵojn (skeĉojn) por ĉiuj lingvaj niveloj.
  • La spertuloj de la lingvo estas bonvenaj, sed same la komencantoj trovos plezuron teatrumi. La teatro estas tre bona distro, sed ankaŭ bonega metodo por studi la lingvon ! La teatraĵetojn ni povos prezenti la lastan vesperon antaŭ la aliaj ĉeestantoj.
  • Nina doktorighis pri teatro, dum multaj jaroj ludis en amatora teatro kaj poste gvidis studentan teatron en universitato en Rusio.

Aktivaĵo : MUZIKI kune

  • Ni formas etan muzikgrupon. Kelkaj el vi kunportos siajn muzikinstrumentojn. Oni povas uzi diversajn objektojn, eĉ la propran korpon, ne nur la manojn.
  • Perla proponos muzikaĵojn kaj certe oni havos emon kaj talenton pri improvizado. Eble ni povos ankaŭ kunagadi kun la kantista grupo.
  • Perla Mielo, hungarlingve Mézes Gyöngyi, jam 5-jara evidentiĝis muzika talento kaj kantis sur podio, poste komencis pianludi. Ŝi diplomiĝis en Budapeŝto kiel artmuzikisto pri perkutinstrumentoj kaj ĉiuj postaj postenoj ŝiaj rilatis al muziko.

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povus proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.
  • En tiu ĉi alternativa semajno, la kuirejo proponas nur pladojn vegetarajn (kun ovoj, lakto, laktaĵoj) kaj veganajn (sen ajna besta produkto).

Responsulo kaj teamo : Ŝtonĉjo Soubourou, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas : Alfred, Carla & Lala, Farzaneh, Giti, Ian, Jean-Luc, Lorenzo, Michele, Nina, Perla, Ronan & Sunjo, Ŝtonĉjo & Libnjo ...

Infanoj-junuloj kun aĝo : ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : DE-82355 Weilheim, GB-RG146AN Newbury, HU-2030 Érd, IR-Tehran, IT-10135 Torino, MG-Antananarivo, RU-Krasnojarsk ; FR : 13140 Miramas, 31400 Toulouse, 44600 St Nazaire, 63120 Sainte Agathe, 91120 Palaiseau, ...



Grandigi la ĉi-malsupran mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.

Raportoj de partoprenintoj 2012
Resumeto pri la alternativa semajno, ĉefe pri la enhavo de la prelegoj.
- Kiel en la aliaj semajnoj, okazis kursoj, teatrumado kaj kantado. En ĉi resumo, mi skribis ĉefe pri la aktivaĵoj specifaj pri tiu semajno, precipe prelegoj. Tiuj notoj estas ordigataj laŭ tempo.
- En la unua tago, post sinprezentado de partoprenantoj kaj prezentado de aktivaĵo ĉe la Eŭropa parlamento de Manfred Westermayer, oni diskutis pri plibonigi la TTT-ejon de AVE. La ĉefaj celoj estis allogi kontribuojn kaj legantojn.
- Marco van Hulten (el Nederlando) prezentis la piratpartion kaj ĝiajn celojn pri ŝanĝo en la leĝoj pri kopirajto. Pri libera programaro, oni komencis diskuti, sed tro malmulte laŭ mia deziro.
- Emmanuel Debanne prezentis la partion EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto), ĝiaj celojn kaj ĝiajn balotajn filmetojn. Eble la plej diskutita afero estis la demando : Ĉu utilas partio kies programo temas preskaŭ nur pri lingvo. Ankaŭ estis pridiskutitaj la sinsekvoj de la balota regularo (kiel rilatas regionoj kaj kandidatoj, kiel oni atribuas seĝojn laŭ nombroj da voĉdonoj, kaj tiel plu).
- Marco ankaŭ parolis pri la sinsekvoj de la kresko de la kvanto de karbon-dioksido en la oceanoj, kaj eksperimento per kiu oni celis plialtigi la kvanton de planktono (vegetaĵetaro, algoj nur videblaj per mikroskopo) por konsumi la karbon-dioksidon. Oni konkludis, kiel mi supozis, ke la rezulto estas ne kontentiga.
- Michael longe parolis pri la nunaj ekonomiaj krizoj. Eble la plej longa parto estis komparo inter la krizo pri la malveraj hejmaj pruntoj kiu eksplodis somere 2007 kaj la krizo de 1929. El aliaj aferoj, li klarigis la financajn ilojn per kiuj la krizo de 2007 komenciĝis.
- Manfred ankaŭ mallonge parolis pri plastaj rubaĵoj troveblaj en la oceanoj kaj kiel ili cirkuladas.
- Manfred ankaŭ prezentis argumentojn kontraŭ atomenergio, elektitaj el libreto eldonita de germana kooperativo, kiu enhavas « 100 argumentoj[n] kontraŭ atomenergio ».
- Marie Thérèse prezentis la libron de André Cazetian « Urboj por ŝanĝi la mondon », kiun ŝi tradukis el la franca. La libro rakontas la politikajn provaĵojn (kaj sukcesojn) por plibonigi la vivojn de la loĝantaro, malgraŭ ekonomikaj malfacilaĵoj.
Christophe
La Asocio de Verdaj Esperantistoj (AVE) estis invitita partopreni en la Alternativa Semajno. Jen mia ĝenerala komento :
Entute estis tre bona sperto en mirinda ĉirkaŭaĵo de la Kulturdomo Grezijon, kaj dank’ al bona organizado kaj tre bongusta prezento de plejparte vegana manĝaĵo ni ĉiuj bonfartis kaj interkonatiĝis. Mirinde ankaŭ estis la filmo pri la antaŭ-milita esperantista vivo tie. <>
Manfred
Jen resuma raporto pri tiu semajno, skribita de Manfred Westermayer
Jen opinioj/bilancoj pri ĉiuj someraj semajnoj 2012