Stud-sesio

Plentempa stud-sesio pri diversaj lingvaj temoj por franclingvanoj
de dimanĉo, la 27-a de aŭgusto 2023 ĉ. 19h30 ĝis vendredo, la 1-a de septembro ĉ. 13h30

 
  • KURSO kaj AKTIVAĴOJ
    • Christian Rivière : Stud-sesio - tri horojn matene kaj tri horojn posttagmeze (tuj post la siesto)
    • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Norda bastonmarŝado sur la verda vojo
    • Libroservo surloke, vidi la liston
    • Vespera programo : tabloludoj, fotoprelegoj de vojaĝo ktp, bonvolu proponi vian kontribuon
      La partoprenantoj povos libere animi la vesperojn per esperantlingvaĵoj

Stud-sesio

  • Tiu stud-sesio estas proponata al ĉiuj, ĉu komencantoj, ĉu progresintoj, sed unuarange al kurs-animantoj. Krome, estos bonvenaj studentoj pri lingviko, kiuj dezirus malkovri la tiom apartan funkciadon de ĉi lingvo.
  • La pritaktotaj temoj koncernas strukturajn nociojn. La partoprenontoj tiel disponos koheran percepton de Esperanto, kiu faciligos ĝian postan studadon. La precipaj temoj :
    1. La vort-konstruo kaj la radik-farado
    2. La derivado
    3. La esprimo de la tempo
    4. La kunteksta redundanco kaj la tri uz-situacioj
    5. La aspektoj de la verbo
    6. Prezentado de la memorigilo Vortujo
  • Por esti pli efikaj, la temojn ni prezentos franclingve, certe kun multaj ekzemploj en Esperanto. Help-dokumento estos disdonita kun utila leksikono por Esperanto-nesciantoj. La projekciataj documentoj estos, laŭ la temo, ĉu en la franca ĉu en Esperanto, sed estas ĉiam klarigataj en la franca.
  • NB : La partoprenantoj povos kunporti sian komputilon por legi la disdonitajn dokumentojn. Fotokopio de la kvardekpaĝa dokumento (kun koloroj) estas necesa almenaŭ por tiuj kiuj ne disponas komputilon aŭ kiuj deziras aldoni komentojn. Tiuj je sia aliĝo bv. mendi fotokopion krompagendan.
  • La uzo de Esperanto estos konsilinda ekster la kurso kaj la lastan tagon.
  • Christian Rivière naskiĝis en 1956, esperantistiĝis en 1991. Li tradukis kaj publikigis plurajn librojn, ĉu originalajn ĉu tradukojn, kaj en prozo kaj en poezio. Li ricevis foje premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA en branĉoj eseo, prozo kaj poezio. Jen lia blogo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann


Aliĝintoj Bert, Christian, Damien, Frédéric, Jannick, Jacques, Jean-Yves, Louis, Lucien, Maurice, Michel

Loĝlokoj de la partoprenantoj FR-22400 Coetmieux**, 31400 Toulouse**, 35510 Cesson-Sévigné**, 44300 Nantes**, 56160 Persquen, 78700 Conflans-Sainte-Honorine, 767015+75016 Parizo**, 72000 Le Mans**, 86410 Bouresse** ...

** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Fotoj el 2023, 2010