Kiel alveni - Kulturdomo de Esperanto - Kastelo Grezijono/Greziljono
Kiel alveni     ĝisdatigo : 2009-06-11

Kiel atingi Grezijonon per aŭtomobilo, trajno, aŭtobuso, biciklo ?

Per biciklo

Inter la stacidomo de Angers kaj la kastelo Grezijono ĉe la urbo Baugé sekvu tiun itineron longan 40 km.

Per aŭtomobilo

La urbo Baugé situas ĉe la vojkruciĝo de du grandaj departementaj vojoj :

Mapo/plan

  • Angers - Tours (D766)
  • Le Mans - Saumur (D766)

Proksime situas du pagendaj ekspresvojoj :

  • A11-E501, eliro n-ro 10 ĉe La Flèche (plej rekte) aŭ n-ro 12 ĉe Seiches-sur-le-Loir (plej facile).
  • A85-E60, eliro n-ro 2 ĉe Longué-Jumelles aŭ n-ro 1 ĉe Fontaine-Guérin.

El la centro de Baugé al la kastelo, veturu nordorienten laŭ la vojo D817 al Le Lude. Grésillon situas dekstre inter arboj 2 km post la centro de Baugé kaj 1,35 km post la elira tabulo de Baugé.

Konsultu mapon en maps.google.com.

Per publika transporto

Komence veturu per trajno aŭ nacia aŭtobuso ĝis la urbo Angers, Le MansSaumur.

  • Normale, la regionaj kaj rapidaj TGV-trajnoj al Le Mans kaj Angers St Laud foriras de Parizo el stacidomo Paris-Montparnasse. Eblas eviti trairi Parizon, se vi venas per TGV el alia parto de Francujo, tiam ŝanĝu en Massy TGVMarne la Vallée Chessy apud de Parizo.
  • Ankaŭ eblas trajni ĝis SaumurAngers, ekzemple el Lyon aŭ la Pariza stacidomo Paris Gare de Lyon tra St Pierre des Corps ĉe Tours.
  • Naciaj buskompanioj povas veturigi vin ĝis Angers, Le MansSaumur, el la internacia firmaoj, Eurolines haltas i.e en Angers, dum Ecolines veturas nur ĝis Parizo.

Trovi retan horaron ĉe franca www.voyages-sncf.com aŭ plurlingve ĉe germana www.bahn.de.

Sekve, post alveno en la urbo Angers, Le MansSaumur vi devas uzi taŭgan aŭtobuson aŭ taksion :

  • El Angers veturas aŭtobuso n-ro 8A (somere, vintre) Angers - Seiches - Noyant kun haltejo Baugé, Place de l’Europe kaj aŭtobuso n-ro 15 (somere, vintre) Angers - Baugé kun haltejo Baugé, Mairie. La somera horaro validas en julio kaj aŭgusto ; jen ĉiuj buslinioj ĉirkaŭ Angers, klaku post Horaires des lignes.
  • El Le Mans kaj Saumur veturas fervoja buso n-ro 26 Le Mans - La Flèche - Saumur kun haltejo Baugé (Centre). La somera horaro validas de julio ĝis decembro ; jen ĉiuj fervojaj buslinioj de la regiono LuarLandoj.

NB : Baugé troviĝas sur antaŭa fervoja linio Le Mans - Saumur de nacia fervojo SNCF. Nun ne plu veturas trajno, sed aŭtobuso de sama kompanio. Vi do povas aĉeti trajn-bileton ĝis Baugé, eĉ se oni respondas al vi, ke tio ne eblas : insistu. Vi devas postuli halton en norda Le Mans aŭ suda Saumur kaj tie uzi la buson n-ro 26 Le Mans - La Flèche - Saumur ĝis Baugé.

  • Taksio ĉe la stacidomo de Angers kostas ĉ. 70 € por ĝis 4 personoj, (75 € por ĝis 8 uloj post mendo). Pli bonan prezon proponas firmao Taxis de Baugé : 55 € por 4 personoj, 60 € por 7 uloj, tiu mendeblas franclingve je fiksa telefono 02.41.89.29.03, anglalingve kun s-ro Jouillat (ĵuja) je poŝtelefono 06.74.40.22.41, menciu la vorton Grezijono.

Fine, post alveno en la centro de la urbo Baugé, se vi interkonsentis pri transporta servo aŭ vi devas piede iri 2,3 km ĝis Grezijono :

El la kastela placo, dekstre la kastelo, iru sur la strato "Rue du Mail" orienten, poste turnu maldekstren, iru sur "Rue Anne de Melun" norden, poste turnu dekstren, iru sur strato D817 orienten al direkto Le Lude, nomata enurbe Rue du Docteur Zamenhof, eksterurbe Route du Lude. La portalo de Grezijono situas post lageto dekstre kie komenciĝas arbaro.

Artikoloj el tiu rubriko

Itinéraire cycliste     mise à jour le : 2008-11-08

Bicikla itinero     ĝisdatigo : 2008-11-05