Kiel atingi Greziljonon per aŭtomobilo, trajno, aŭtobuso, biciklo ?
Per aŭtomobilo
La urbo Baugé situas ĉe la vojkruciĝo de du grandaj departementaj vojoj :

- Angers - Tours (D766)
- Le Mans - Saumur (D766)
Proksime situas du pagendaj ekspresvojoj :
- A11-E501, eliro n-ro 10 ĉe La Flèche (plej rekte) aŭ n-ro 12 ĉe Seiches-sur-le-Loir (plej facile).
- A85-E60, eliro n-ro 2 ĉe Longué-Jumelles aŭ n-ro 1 ĉe Fontaine-Guérin.
El la centro de Baugé al la kastelo, veturu nordorienten laŭ la vojo D817 al Le Lude. Greziljono situas dekstre inter arboj 2 km post la centro de Baugé kaj 1,35 km post la elira tabulo de Baugé. De la enira portalo ĝis la kastelo mem restas 350 m.
Konsultu mapon en maps.google.com.
Per publika transporto
Komence veturu per trajno aŭ nacia aŭtobuso ĝis la urbo Angers, Le Mans aŭ Saumur.
- Normale, la regionaj kaj rapidaj TGV-trajnoj al Le Mans kaj Angers St Laud foriras de Parizo el stacidomo Paris-Montparnasse. Eblas eviti trairi Parizon, se vi venas per TGV el alia parto de Francujo, tiam ŝanĝu en Massy TGV aŭ Marne la Vallée Chessy apud de Parizo.
- Ankaŭ eblas trajni ĝis Saumur aŭ Angers, ekzemple el Lyon aŭ la Pariza stacidomo Paris Gare de Lyon tra St Pierre des Corps ĉe Tours.
- Trovi retan horaron plurlingve ĉe franca www.voyages-sncf.com aŭ germana www.bahn.de.
- Naciaj buskompanioj povas veturigi vin ĝis Angers, Le Mans aŭ Saumur, el la internacia firmaoj, Eurolines haltas i.e en Angers, dum Ecolines veturas nur ĝis Parizo.
Sekve, post alveno en la urbo Angers, Le Mans aŭ Saumur vi devas uzi taŭgan aŭtobuson aŭ taksion :
- Antaŭ la stacidomo de Angers prenu aŭtobuso n-ro 8A Angers - Seiches - Noyant ĝis haltejo Baugé, Place de l’Europe
aŭ aŭtobuson n-ro 15 Angers - Baugé ĝis haltejo Baugé, Mairie. Busoj nemultaj. Jen iliaj horaroj.
- El Le Mans kaj Saumur veturas fervoja buso n-ro 26 Le Mans - La Flèche - Saumur kun halto en La Flèche (Gare routière) aŭ Baugé (Centre). Jen iliaj horaroj.
NB : Baugé troviĝas sur antaŭa fervoja linio Le Mans - Saumur de nacia fervojo SNCF. Nun ne plu veturas trajno, sed aŭtobuso de sama kompanio. Vi do povas aĉeti trajn-bileton ĝis Baugé (aŭ La Flèche), eĉ se oni respondas al vi, ke tio ne eblas : insistu. Vi devas postuli halton en norda Le Mans aŭ suda Saumur kaj tie uzi la buson n-ro 26 Le Mans - La Flèche - Saumur ĝis La Flèche aŭ Baugé.
- Taksio atendanta ĉe la stacidomo de Angers kostas ĉ. 70 € por ĝis 4 personoj, (75 € por ĝis 8 uloj post mendo). Pli bonan prezon proponas firmao Taxis de Baugé : 55 € por 4 personoj, 60 € por 7 uloj, tiu mendeblas franclingve je fiksa telefono 02.41.89.29.03, anglalingve kun s-ro Jouillat (ĵuja) je poŝtelefono 06.74.40.22.41, menciu la vorton Greziljono.
- Taksio antaŭe mendenda de la La Flèche (gare routière) ĝis Greziljono kostas ĉ. 25 ĝis 30 € por 1 ĝis 6 personoj.
Fine, post busa alveno en la centro de la urbo Baugé, aŭ vi interkonsentis pri transporta servo aŭ vi devas piede iri 2,3 km ĝis Greziljono :
- El la kastela placo, vidalvide de la kastelo de Baugé iru dekstren, sur la strato Rue du Mail orienten, poste turnu maldekstren, iru sur Rue Anne de Melun norden, poste turnu dekstren, iru sur strato D817 orienten al direkto Le Lude, nomata enurbe Rue du Docteur Zamenhof, eksterurbe Route du Lude. La portalo de Greziljono situas post lageto dekstre kie komenciĝas arbaro. De la portalo ĝis la kastelo mem restas 350 m.
Per aviadilo
20 km okcidente de Greziljono situas la regiona flughaveno Angers Loire. Ĉirkaŭ Parizo troviĝas la grandaj flughavenoj de Orly kaj Charles de Gaulle kaj malkosta en Beauvais. Inter la flughaveno Charles de Gaulle kaj la urbo Angers cirkulas rektaj TGV-trajnoj.
(rekta ligo : #bicikle #aute #trajne #buse # taksie #piede #avie)