E-kurso kaj interŝanĝoj (2017-jul-10/17)

Maratona Esperanto-kurso (7-10-14-17 tagoj)
de lundo, 10-a de julio, posttagmeze ĝis ĵaŭdo, 27-a de julio 2017, tagmeze
 
Paralele : Interŝanĝoj de scioj kaj de faroj
kun spirito RERS kaj LIS
laŭ VIAJ diversaj proponoj de aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj
de lundo, 10-a de julio, posttagmeze ĝis lundo, 17-a de julio 2017, tagmeze

ENHAVO
  • INTERŜANĜOJ en franca lingvo
    • Ekzemploj de eblaj atelieroj : desegnado, pentrado, jogo, origamio, dancoj, lingvoj, poezio, skribado, tabloteniso, fotado ... laŭ viaj proponoj
    • Caroline Mauboussin (Luarvalo) Libro-bindado
    • Nesrine Chaouadi Skribarto ĉina kaj araba (Vogezoj) (14-16 jul)
    • Joëlle Gibault (Aŭvernjo) Sofrologio, eneagramo aŭ planda masaĝo
    • Florence Rolland (Ĉarento) Societaj ludoj - kantoj kun gitaro
    • Jean-Louis Gréau (Pikardio) Kubigaj vergoj de radiestezo, konstruo kaj uzado
    • Katia Hettal (Vogezoj) Ŝminkado por virinoj kaj infanoj (14-16 jul)
    • Michael Harvey (Anglujo) Kiel la angloj festas (dum festotagoj)
    • Francis Bedon (Luarlandoj) Argentina tango kaŭ popoldancoj
    • Marie-Ange Berthelot (Normandio) Prezento de la plena konscio (atenta ĉeesto)
    • Malika Touati (Vogezoj) Bakado de orientaj kukoj gazel-kornoj (14-16 jul)
    • Michael Harvey (Anglujo) La vero pri la Angla Kuirejo
    • Isabelle Nicolas (Luarvalo) Enscenigo de teatraĵetoj
    • Edith Payen (Normandio) Konsciigo pri neperforta komunikado
    • Alain Louis (Akvitanio) Mitologio tera kaj Legendoj el la ĉielo stela
    • Émile Portella (Francilio) Vegetarismo - rimedoj naturaj (interŝanĝo de receptoj)
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Kanzona ateliero ĉirkaŭ gitaro
    • Alain Louis (Akvitanio) Skistogaso : Nova Eldorado, senelirejo aŭ onta katastrofo ?
    • Marie-Paule M. (Francilio) Esprimi sin per kanto kaj movoj por liberigi la korpan streĉon
    • Isabelle Nicolas (Francilio) Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Unuaj paŝoj en Esperanto - por komencantoj
    • RERSEL, diskuto transversa inter diversaj LIS- kaj RERS-retoj
  • PROGRAMO en Esperanto
    • Perla Mielo (Hungarujo) Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon : unua periodo de la maratona Esperanto-kurso
    • Perla Mielo (Hungarujo) Muziki komune
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Ekzemploj : tabloludoj, malfermita scenejo, dancoj ... laŭ viaj proponoj
    • Wangari Maathai ? (Kenjo) Projekcio de la filmo Enradikiĝi (Elisabeth)

Aktivaĵo : LIBRO-BINDADO
  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado. Pluraj jam lernis bindadon kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Vidu belan rezulton.
  • Nia bindistino Caroline ree bonvenigas vin en 2017. Por tiu laboro necesas kontroli sin, lertajn agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara.

Aktivaĵo : MUZIKI
  • Ni formas etan muzikgrupon. Kelkaj el vi kunportos siajn muzikinstrumentojn. Oni povas uzi diversajn objektojn, eĉ la propran korpon, ne nur la manojn.
  • Perla proponos certajn muzikaĵojn. Ni certe havos emon kaj talenton pri improvizado. Eble ni povos ankaŭ ludi kun la kantemuloj.
  • Perla Mielo, hungarlingve Mézes Gyöngyi, jam 5-jara evidentiĝis muzika talento kaj kantis sur podio, poste komencis pianludi. Ŝi diplomiĝis en Budapeŝto kiel artmuzikisto pri perkutinstrumentoj kaj ĉiuj postaj postenoj ŝiaj rilatis al muziko.

Kurso : ESPERANTO
  • Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • Se ni asertas, ke Esperanto estas bela kaj facila - almenaŭ relative facile alproprigebla - lingvo, ni pruvu tion per modela prononco kaj ĝusta uzo de la gramatikaj reguloj. Tiucele ni faros parolekzercojn kaj diverstemajn prelegetojn, post kiuj oni rajtos korekti la erarojn de la parolinto. Mi emfazas la gravecon de la akuzativo, ja ĝi ebligas la liberan vortordon. Sed ne timu, tamen literaturo kaj humuro ne mankos en miaj lecionoj. Nia instruisto adaptiĝas al la nivelo de siaj lernantoj.
  • Perla eklernis Esperanton en 1982, diplomiĝis pri ĝi en la budapeŝta universitato ELTE kiel mezlerneja instruisto pri Esperanto. Tiu estas ankaŭ ŝia hejma lingvo kun sia edzo el Kubo. Krom ŝia laboro en muziklernejo, ŝi preparas plenkreskulojn por akiri diplomon en ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto en meza nivelo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 8 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • NB : Se vi aliĝas al la semajno de Interŝanĝoj, tiam en la aliĝilo al la programo, marku la butonon "Mi partoprenas neniun programeron", ja la aktivaĵoj senkostas ĉar la interŝanĝoj estas reciprokaj kaj senmonaj.
  • Baza prezo por Interŝanĝa restado dum 7 tagoj : inter 224 kaj 427 € (tendejo 182 €)
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Elisabeth Barbay, Isabelle Nicolas, Amélie/Frédéric Sourice


Aliĝintoj : Alain, Amadou, Anne, Caroline, Cristelle & Xavier, Edith, Edwige & Houcine, Elisabeth, Émile, Florence, Francis, Jean-Louis & Marie-Blanche, Marion & Ambroise, Isabelle, Jacqueline, Jeanne, Joëlle, Malika, Marie-Ange, Michael, Mikaela, Pascal, Perla, Romain, Sonia ...

Infanoj/junuloj kun aĝo : Julia 11, Katja 17, Nesrine 25 ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj : GH-Accra ; HU:2030 Érd ; SN-99000 Thiès ; FR : 03380 La Chapelaude, 17000 La Rochelle, 37190 Vallères, 50300 Avranches, 50300 Vains, 53970 L’Huisserie, 64000 Pau, 72000 Le Mans, 75009 Paris, 75020 Paris, 80080 Amiens, 80090 Amiens, 80470 Argoeuves, 88000 Épinal, 92100 Boulogne, 93140 Bondy, 93300 Aubervilliers, 97411 Bois de Nèfles Saint-Paul, 97413 Cilaos ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie



klaku sur la bildon por vidi la AFP-filmeton

Opinioj de partoprenantoj 2016 (2015)
C’était une belle réunion, d’ouverture, de sympathie, d’apprentissage et de détente. Et le château est un lieu magique.
A Bientôt. Alain
Je suis ravie d’avoir participé à la 2ème semaine RERS à Grésillon. J’ai appris, ri, chanté, découvert, expérimenté et cotoyé de belles personnes dans ce cadre facilitateur du château.
Merci ! merci !! merci !!! Claudine
Je rentre de la semaine d’échange des savoirs et j’en suis enchantée. C’était passionnant. Je voulais vous dire mon enthousiasme pour la semaine que je viens de passer à Grésillon, nous avons appris beaucoup de choses, dans une ambiance très conviviale, surtout si ça se reproduit l’année prochaine je reviens.
Merci. Cathérine
Je suis très satisfaite de cette semaine et prête à participer l’année prochaine. Le début juillet me convient bien comme date. Je pense que toutes les personnes qui ont poposé une activité ont pu le faire et ont intéressé plusieurs personnes. Les activités dont j’ai profité ont été enrichissantes et j’en ai aprécié la varièté. Activités variées et complémentaires dans les différents plans : intellectuel, physique, artistique, communication, énergétique, spirituel, participation à la vie de groupe ( vaisselle, au rangement,.. ). Rando et visite du Thoureil très intéressantes.
Edith