Ĉefa celo : Analizo kaj instruado de Esperanto laŭ maniero pli adekvata al homoj matematikemaj aŭ logikemaj. Debato pri diversaj temoj rilataj al Esperanto, al matematiko aŭ preferinde al iliaj komunaj karakteroj, pensmanieroj...
Kromaj celoj : Prezentado de kelkaj facilaj temoj de la fako matematiko (antaŭscio ne necesa). Trejnado al komento kaj al eldiro de facilaj teoremoj kaj ekvacioj (nur por konsciigi ke eĉ tiufake Esperanto uzeblas).