Promenado bicikla kun BEMI ++ Ĥora kantado kun Interkant ++ Lerni E-on, praktiki Biblion ++ ...
de dimanĉo, 26-a de aprilo ĉ. 18h, ĝis sabato, 2-a de majo 2026
- MULT-AKTIVAĴOJ
- Eddy van den Bosch : Biciklaj promenoj en Esperanto kun BEMI
- Benoît Ente : Lerni Esperanton, pratiki Biblion
- Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado en Esperanto kun Interkant
- Ella Strug : Kvin tibetaj ritualoj, matena gimnastiko ??
- Bert Schumann : Volontula laboro por tranĉi arbustojn ĉirkaŭ la lageto ???
- Libroservo surloke, vidi la liston.
- VESPEROJ
- Ella Strug : Dancadi laŭ sudamerikaj ritmoj ???
- Ella Strug : La stacidomo de Antverpeno ???
- Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
- LA SEMAJNO RESUME
Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO
- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde lundo, (alvenu dimanĉon ĉ. 18h).
- Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Koncerto okazos je la lasta vespero
Aktivaĵo : ESPERANTO, BIBLIO
- Benoît Ente estas dominikana frato, fervorulo kaj pri Biblio kaj pri Esperanto. Li loĝas en la konvento de Evry kaj instruas la interpreton de filmoj kaj faras filmetojn (ekzemple, tiu ĉi). Li invitas vin lerni Esperanton kaj pratiki la Biblion laŭ la sekva plano :
- 07h30 : matena preĝo en Esperanto
- 09h : E-kurso por komencantoj laŭ Ĉe-metodo uzante erojn de la Biblio
- 11h30 : biblia rondo pri parto de la biblio legita de la partoprenantoj
- 15h : kantoj, promenadoj, vizitoj, biciklado, ktp
- 18h : meso en Esperanto
Aktivaĵo : BICIKLA PROMENADO kun BEMI
- Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
- Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Laŭ la vetero kaj via emo, ni biciklos inter 25 kaj 55 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !
- La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Eddy van den Bosch akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. La celo estas praktiki la lingvon. Tial ni atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj. Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Eddy povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.
- Planataj ekskursoj :
- 04-21 merkrede : : bazaro La Flèche, glaci-muelejo La Bruère
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono - La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso kaj programo 10 €, tage.
Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann
Aliĝintoj 2025 : Anne, Anne-Marie, Bernard, Bruno & Maryvonne, Christiane, Ella & Eddy, Francis, Françoise & Frank, Geniviève, Georgette, Gerd, Ilse, Jannick & Bert, Jean-Charles, Lars, Lélia 11, Louis, Manjo, Marina & Aleksej, Maryvonne, Milan 16, Paulette, Pierrette, Rémi, Sylvie, Thomas, Veronika & András, Xavier
Loĝlokoj de la partoprenantoj : BE-Antverpen, Kruibeke, DE-Bad Friedrichshall**, Duisburg, Stuttgart, HU-Szombathely, FR-01550 Collonges, 35510 Cesson-Sévigné**, 35720 Pleugueneuc**, 37510 Saint Genouph**, 38660 Lumbin, 49000+49100 Angers, 49270 Orée d’Anjou, 49270 Orée d’Anjou**, 49320 Brissac Loire Aubance, 50500 Auvers**, 53410 Port-Brillet, 56730 St-Gildas-de-Rhuys**, 72000 Le Mans**, 84330 Caromb, 85200 Fontenay le Comte
** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie








