7e Cours d’espéranto marathon
35e Conférence Internationale d’Espéranto
du vendredi 7 juillet vers 18h au lundi 17 juillet 2023 midi
- COURS
- Andrea Bertrand (France) : Cours d’espéranto pour débutants et faux débutants (A1-A2)
- Szilva Szabolcs (Pologne) « Des gouttelettes naissent des rivières » (B1-B2)
- Radojica Petrović (Serbie) « Des perles sur le chemin des étoiles » (B2-C1)
- Duncan Charters (États-Unis) « Impulsion » (C1-C2)
- IEK-35 : Conférence IEK sur des thèmes divers
- Session d’examen de ILEI en fin de stage en 3 niveaux : 1a (A2), 2a (B2), 3a (C1)
- ACTIVITÉS
- Visites touristiques choisies ensemble, par exemple aux châteaux de Azay-le-Rideau, Langeais
- Jannick Huet : Promenade dans le parc à la découverte des flore et faune locales
- Bert Schumann : Libroservo (librairie en espéranto) sur place, voir le catalogue
- LA SEMAINE EN RÉSUMÉ
- Déroulement général du séjour --- Menus
- Prix et inscription --- Inscrits et leur provenance
- Photo de ce stage --- Albums, vidéos des stages passés --- Photos de groupe
- Opinions de participants de ce stage et de stages passés

- La kurso « Perspektivoj pri Esperanto » bonvenigas kursanojn kiuj havas alvenante minimume la nivelon B2. La kurso celas akiri la nivelon C1 ĝis C2 laŭ tiu difino por povi sukcese trapasi C1-nivelan ekzamenon.
- Kiujn instrumentojn mi bezonas por daŭre plibonigi mian scion kaj uzon de la lingvo ? Kial tiucele kaj por mia persona progreso mi legu Esperantan literaturon ? Ĉu mi povas aspiri redakti, verki artikolon, mikronovelon ? Kiel mi povas minimumigi erarojn en mia parola kaj skriba uzo de la lingvo ? Ĉu helpos nova perspektivo pri la fonetiko, gramatiko kaj stilo de Esperanto ? Tiu ĉi supera kurso invitas vin aktive kaj kunlabore esplori kaj respondi tiajn kernajn demandojn !
- Duncan CHARTERS vivas en Ilinojso apud Santa-Luizo, li estas universitata profesoro, pedagogo, lingvoinstruisto dum jardekoj (de la hispana kaj Esperanto), rajtigita ekzamenanto de NASK, Akademiano laboranta por la C-2 nivelo, kaj prezidanto de UEA ekde 2019.

- La kurso « Per perloj al astroj » bonvenigas ĉiujn, aparte kursgvidontojn, kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon kaj alproprigi valorojn de Esperanta kulturo. La kursanoj havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso celas akiri la nivelon B2 ĝis C1 laŭ tiu difino por povi sukcese trapasi B2-nivelan ekzamenon.
- Per aspera ad astra - proverbis la antikvaj romanoj pri la malfacila vojo al gloraj altoj de sukceso. Tio aplikeblas al la lernado kiel pena laboro survoje al scio kaj kompetento. Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto devas esti dornoplena kiel en la romana proverbo ? Ne nepre. Aŭ : nepre ne. En ĉi tiu kurso ni strebos al B2-nivelaj altoj de lingva kompetento laŭ agrabla kaj ĝua vojo tra la magia mondo de Esperantaj literaturo kaj muziko. Elektitaj perloj de Esperanta kulturo - poemo, novelo, kanto, filmeto, gazeta raporto, faka artikolo - estos la baza materialo per kiu la kursanoj konatiĝos kun kulturaj valoroj de Esperanto kaj samtempe progresigos siajn lingvajn konojn kaj komunikajn kapablojn.
La kursanoj lernos kunlabore kaj interage. Ni renkontiĝos kun diversaj kulturaj spertoj el propraj vivoj kaj el la Esperantaj beletraĵoj tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de la verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj, debato pri elektitaj temoj kaj verkado de eseoj. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj motivigos nin ankaŭ pridiskuti, testi kaj kreskigi nian interkulturan komunikkompetenton. - Radojica Petrović, serbo loĝanta en Ĉaĉak, centra Serbujo, estrarano de ILEI, universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko, aŭtoro de prelegoj i.a. pri komputika pedagogio kaj interkultura edukado per Esperanto. Li instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj.
- Kurslibroj estas elektitaj verkoj de Esperanta kulturo (beletro, muziko, ĵurnalistiko, faka literaturo) kaj eseoj de la kursanoj mem.

- La kurso « El akveroj fariĝas riveroj » koncentriĝos je ĉiuj lingvokapabloj : parolado, aŭda kompreno, skribado, kaj lega kompreno. Ĝi traktos gramatikaĵojn kaj temojn de la ekzamena temaro. La kursanoj havu alvenante la nivelon A2. La kurso celas akiri la nivelon B1 ĝis B2 laŭ tiu difino por povi sukcese trapasi B1-nivelan ekzamenon.
- SZILVA Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, instruisto de Esperanto jam de 10 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj studoj, Instruista Trejnado kaj Esperantologiaj studoj finitaj en Poznano, Pollando kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li instruis en pluraj landoj de kvar kontinentoj. Li partoprenis la trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” kaj gvidis porinstruistajn sesiojn en pluraj landoj. Li estas ankaŭ tradukisto, ĉefe de la pola kaj la hungara lingvoj.
- Kurslibro ne estas postulata, la materialojn liveros la instruisto. Dum la kurso utilas havi la sekvajn librojn aŭ iliajn retajn formojn : Plena Ilustrita Vortaro vortaro.net ; Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko bertilow.com kaj nacilingva vortaro.

- Au cours de sa carrière au sein de la Sécurité Sociale, Andrea a enseigné aux employés la législation relative à la sécurité sociale.
- Découvrant la langue Espéranto dans un magazine écologiste en 2005, elle l’apprend avec assiduité et réussit rapidement les deux premiers examens de FEI. En 2009, elle passe l’examen KER niveau B2 et en 2011 le niveau C1.
- Un jour, elle a entendu un espérantiste plaisanter sur la croissance du mouvement espérantiste, qui se ferait lentement si on ne comptait que sur les mariages entre espérantistes ! Elle décide alors de donner des cours d’espéranto.
- En 2012 et 2013, elle a participé à des séminaires pour professeurs d’espéranto, sous la direction de Katalin Kovats.
- En France, elle a dirigé des stages à temps plein et des cours hebdomadaires dans sa société locale Esperanto Lyon et en 2019 un stage d’une semaine à Kvinpetalo.
- En 2011, à Kinshasa (RD Congo) elle a aussi enseigné une semaine entière à 45 débutants.
- Elle collabore actuellement sur ikurso.esperanto-france.org en tant que correcteur et anime un cours individuel par Zoom.
- Andrea utilise une méthode mixte pour enseigner. Ayant collecté du matériel sur le site Web edukado.net, et à partir de manuels et de magazines, elle choisit en fonction du besoin des élèves et dès le début, elle propose, même aux vrais débutants d’utiliser l’espéranto pour poser des questions.
- Dans le mouvement, Andrea est aussi engagée comme présidente de Esperanto Lyon.

- La vortfarado en Esperanto : didaktikaj aspektoj - Radojica Petrović
- Kiun rolon havu la Esperanto-movado pri ĝemelaj urboj ? - François Lo Jacomo
- Kiel konstrui familian arbon ? - Szilva Szabolcs
- Bliss, logika ideograma skribsistemo - Bert Schumann
- Esperantista turismo : unu el ekzistoformoj de la Esperanto-komunumo - Radojica Petrović
Elekteblaj prelegoj de Duncan Charters
- UEA hodiau : Demandoj kaj respondoj
- Kiel paroli publike kaj kiel paroli pri Esperanto. Kiel respondi al kritikoj pri Eo.
- Kial legi literaturon, kaj literaturon en Esperanto
- "La arto labori kune" : Niaj defioj kaj eblaj solvoj
- Instruado kaj lingvolernado : (eblas seminario de tri prelegoj)
- Evoluoj en la instruado kaj lernado de lingvoj kaj Esperanto
- Kion ni povas lerni de poliglotoj pri lingvolernado (aŭ lernado de Esperanto)
- Novaj perspektivoj pri la instruado de Esperanto gramatiko
- Seminario pro kulturo
- Komunikado : persona, publika kaj interkultura
- Kion oni instruu pri kulturo en klasoj de Esperanto ?
- Interkultura Kompetento - kio ĝi estas kaj kion ĝi celas ?
- Praktikaj interagaj ekzercoj pri Interkultura Kompetento
NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.

- Le prix de votre séjour est calculé automatiquement lors de votre inscription en ligne. Pour une estimation du prix, il suffit de renseigner la catégorie d’âge, la chambre et le nombre de nuits.
- Prix à partir de 10 € par jour (cours et activités, camping, repas apporté). Demi-tarif sur les repas, les cours et les activités pour enfant, ado ou personne à ressources modestes.
- Forfait tout inclus pour le séjour d’un adulte pendant 7 jours, comprenant l’hébergement, les repas, les cours, les activités : entre 279 et 472 € (camping 253 €).
- Une réduction de 5% sur le forfait tout inclus est appliquée pour inscription et versement de 100 € d’arrhes au moins 2 mois avant le début du séjour.
- Cliquez ici pour vous inscrire. Retrouvez tous nos tarifs ici. Pour une formule hors forfait nous contacter.


Inscrits : Alexiane, Andrea, Duncan & Cecily, Ewa, Florentin 18, Francis & Isabelle, Franciska, François, Jannick & Bert, Monika, Paul & Nicole, Radojica, Szabolcs, Ursula, Xavier ...
Provenance des participants : AU-Mount Evelyn Victoria 3796, DK-2830 Virum, PL-01-140 Warszawa, 15-157 Białystok, RS-32000 Ĉaĉak, US-Elsah 62028-0100, FR-08430 Poix-Terron, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 38660 Lumbin, 51400 Les Petites-Loges, 69003 Lyon, 69600 Oullins, 75019 Paris
Afficher une carte avec la provenance des participants.
Contactez-nous pour du co-voiturage ou consultez ici
Avis de 2021
Estis agrabla renkonto, intensa pro abundaj kursoj, samtempe intensa pro la multaj homaj interŝanĝoj, kiel ofte en Esperantujo. Brakumadon. Katrin
Mi faris belajn renkontojn dum la staĝo. Ankaŭ la kurso de Ilona tre plaĉas al mi. Mi estas tre kontenta. Lucette
Mi dankas pro la agrabla, eĉ se maratona, semajno . Mi havis tre agrablan kaj laboreman grupon kaj estis plezuro labori kun la lernantoj. Sed la sukceso de la semajno certe ŝuldiĝas al la bonvolemo de respondeculoj kaj bonvolemuloj kaj la engaĝiĝo de ĉiuj por pluvivigi la spiriton de
Grezijono. Renée
Ni pasigis agrablan tempon en Greziljono danke al vi ambaŭ kaj al la afableco de la partoprenantoj. Ĝuu la ceteron de la somero ! Martine kaj Max
Regis agrabla etoso kaj ni estis kontentaj, ke ni povis renkontiĝi kun konatoj kaj praktiki Esperanton. Liba. Jen la plena teksto