Maratona E-kurso, IEK-prelegoj

8-a Maratona Esperanto-kurso
36-a Internacia E-Konferenco IEK
de vendredo, 5-a de julio ĉ. 18h, ĝis lundo, 15-a de julio 2024 matene

 
  • KURSOJ
    • Andrea Bertrand (Francujo) : Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
    • Radojica Petrović (Serbujo) « Per perloj al astroj » (B1-B2)
    • Koutny Ilona (Poznano, Polujo) : Leksika pliriĉigo kaj diskuto pri aktualaj temoj ; Didaktiko de lingvoinstruado ; Lingvo kaj kulturo (C1-C2)
    • IEK-36 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
    • icon2024 : Ĵus antaŭe, 4-5.julio en Orléans, okazos internacia kolokvo pri konstruitaj lingvoj

Kurso de supera nivelo C1-C2

  • Universitatnivela kurso por lernantoj kaj instruistoj, kies nivelo de Esperanto estas C1 aŭ C2 en la KER-sistemo, kiuj sufiĉe bone parolas kaj flue legas Esperanton por priparoli interesajn temojn. La kurso kombiniĝos el pluraj temoj en 3 temaroj :
    • Matene okazos superagrada lingvoleciono kun pliriĉigo de leksiko kaj diskutoj pri rilataj aktualaj temoj. Tiam la partoprenantoj devas paroli, diskuti.
    • Post la kafpauzo okazos seminario pri metodikaj problemoj, uzante ankaŭ teknikojn dum la matena kurso.
    • Fine de la posttagmezo, kadre de IEK, mi prelegos pri lingvo kaj kulturo, pri (inter)kulturaj temoj.
  • Koutny Ilona naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU),

    kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Ŝi habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM, PL), kie nun ŝi gvidas la Hungaran Katedron kaj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Esplorterenoj : internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio.

Kurso de meza nivelo B1-B2

  • La kurso « Per perloj al astroj » bonvenigas ĉiujn, aparte kursgvidontojn, kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon kaj alproprigi valorojn de Esperanta kulturo. La kursanoj havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso celas akiri la nivelon B2 ĝis C1 laŭ tiu difino por povi sukcese trapasi B2-nivelan ekzamenon.
  • Per aspera ad astra - proverbis la antikvaj romanoj pri la malfacila vojo al gloraj altoj de sukceso. Tio aplikeblas al la lernado kiel pena laboro survoje al scio kaj kompetento. Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto devas esti dornoplena kiel en la romana proverbo ? Ne nepre. Aŭ : nepre ne. En ĉi tiu kurso ni strebos al B2-nivelaj altoj de lingva kompetento laŭ agrabla kaj ĝua vojo tra la magia mondo de Esperantaj literaturo kaj muziko. Elektitaj perloj de Esperanta kulturo - poemo, novelo, kanto, filmeto, gazeta raporto, faka artikolo - estos la baza materialo per kiu la kursanoj konatiĝos kun kulturaj valoroj de Esperanto kaj samtempe progresigos siajn lingvajn konojn kaj komunikajn kapablojn.
    La kursanoj lernos kunlabore kaj interage. Ni renkontiĝos kun diversaj kulturaj spertoj el propraj vivoj kaj el la Esperantaj beletraĵoj tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de la verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj, debato pri elektitaj temoj kaj verkado de eseoj. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj motivigos nin ankaŭ pridiskuti, testi kaj kreskigi nian interkulturan komunikkompetenton.
  • Radojica Petrović, serbo loĝanta en Ĉaĉak, centra Serbujo, estrarano de ILEI, universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko, aŭtoro de prelegoj i.a. pri komputika pedagogio kaj interkultura edukado per Esperanto. Li instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj.
  • Kurslibroj estas elektitaj verkoj de Esperanta kulturo (beletro, muziko, ĵurnalistiko, faka literaturo) kaj eseoj de la kursanoj mem.

Kurso de baza nivelo A1-A2

  • Dum sia kariero en la franca institucio, Andrea instruis al laboristoj la leĝaron pri sociala asekuro.
  • Malkovrinte la lingvon Esperanto en ekologia revuo en 2005, ŝi diligente lernis ĝin kaj rapide trapasis la du unuajn ekzamenojn ĉe FEI. En 2009 ŝi sukcesis la KER-ekzamenon je nivelo B2 kaj en 2011 la nivelon C1.
  • ​ Iam ŝi aŭdis esperantiston ŝercantan pri la kresko de E-movado, kiu okazus malrapide se oni fidus nur je geedziĝoj inter e-istoj ! ​Tiam ŝi decidis gvidi kursojn de Esperanto.
    • Dum la jaroj 2012 kaj 2013 ŝi partoprenis en seminarioj por instruistoj de Esperanto, sub la regado de Katalin Kovats.
    • En Francio ŝi gvidis tuttagajn staĝojn kaj semajnajn kursojn en sia loka societo Esperanto Lyon kaj en 2019 semajnan staĝon en Kvinpetalo.
    • En 2011 en Kinŝaso (DR Kongo) ŝi instruis tutan semajnon al 45 komencantoj.
    • Nuntempe ŝi kunlaboras en ikurso.esperanto-france.org kiel korektanto kaj gvidas individuan kurson per Zoom.
  • Andrea uzas miksan metodon por instrui. Kolektinte materialojn el la retejo edukado.net, el libraj metodoj kaj el revuoj, ŝi elektas laŭ la bezono de lernantoj kaj ekde la komenco ŝi instigas uzi Esperanton por demandi, eĉ al veraj komencantoj.
  • En la movado, Andrea ankaŭ agadas kiel prezidantino de Esperanto Lyon.
Konferenco IEK
  • Ĝentileco kaj konversaciaj temoj en Esperanto - Koutny Ilona
  • Interkultureco en virtualaj lernkomunumoj - Radojica Petrović
  • Esperanta kulturo : ĉu internacia, ĉu transprenita au propra ? - Koutny Ilona
  • Esperanto en Kubo - Guillermo Bes Salazar
  • La interkultura turismo de Esperanto - Radojica Petrović
  • Unesko kaj Esperanto - François Lo Jacomo ?
  • Mondo, vortoj kaj vortaro - Koutny Ilona
  • Bliss, logika ideograma skribsistemo - Bert Schumann ?
  • Interkultura komunikado kaj Esperanto - Koutny Ilona
  • Esperantlingva bildo de la mondo - Koutny Ilona

NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.


Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, François Lo Jacomo


Aliĝintoj : Andrea, François, Guillermo, Ilona, Jannick & Bert, John, Masud & Mansooreh, Radojica ...
Junuloj : Amirali 14, ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : CU-90200 Santiago de Cuba, GB-PH22 Aviemore, IR-Borojerd, PL-61874 Poznań, RS-32000 Ĉaĉak, FR-35510 Cesson-Sévigné, 69003 Lyon, 75019 Paris

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2023

Foto el 2022

Foto el 2021


Opinio el 2021
 Estis agrabla renkonto, intensa pro abundaj kursoj, samtempe intensa pro la multaj homaj interŝanĝoj, kiel ofte en Esperantujo. Brakumadon. Katrin
 Mi faris belajn renkontojn dum la staĝo. Ankaŭ la kurso de Ilona tre plaĉas al mi. Mi estas tre kontenta. Lucette
 Mi dankas pro la agrabla, eĉ se maratona, semajno . Mi havis tre agrablan kaj laboreman grupon kaj estis plezuro labori kun la lernantoj. Sed la sukceso de la semajno certe ŝuldiĝas al la bonvolemo de respondeculoj kaj bonvolemuloj kaj la engaĝiĝo de ĉiuj por pluvivigi la spiriton de
Grezijono. Renée
 ​Ni pasigis agrablan tempon en Greziljono danke al vi ambaŭ kaj al la afableco de la partoprenantoj. Ĝuu la ceteron de la somero ! Martine kaj Max
 Regis agrabla etoso kaj ni estis kontentaj, ke ni povis renkontiĝi kun konatoj kaj praktiki Esperanton. Liba. Jen la plena teksto