PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj

Kurso kun Przemek, Paweł, Szabolcs aŭ Marion (2023-apr-14/22)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2023-apr-21/23)
Aliĝilo - enskribiĝo
Read in English



ENHAVO  

- Kurso por la niveloj A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
- Kurso por prepari ekzamenon B1 « La Varsovia Metodo » gvidata de Paweł Fischer-Kotowski
- Kurso por prepari ekzamenon B2 « El akveroj fariĝas riveroj » gvidata de Szilva Szabolcs
- Kurso por prepari ekzamenon C1 « La Bjalistoka Metodo » gvidata de Przemek Wierzbowski
- Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA (intervjuo)
- Prelego, koncerto, migrado, jogo ktp. detaloj surloke
- Filmo pri la kulturoj de Pakistano - Amber Islam
- Prelego pri la situacio de homaj rajtoj en Pakistano - Hamza Salam
- Prelego pri ’La Interna Ideo’ - Jean Annet
- Prezento de la libro ’Ruĝaj vojoj de Aŭrovilo’ - Ewa Grochowska

- Volontula laboro por ripari la basenan muron aŭ ĝardenumi - René Jelenc, Bert Schumann- Libroservo surloke, vidu liston
- NB : Iu instruisto centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

LA SEMAJNO RESUME

- Programo de la kursoj kaj ekzameno --- Menuoj
- Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
- Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
- Intervjuo kun la responsanto de la staĝo
- Opinioj de partoprenintoj : Ekzamena sesio 2018 --- pasintaj staĝoj --- Esperanto-Aktiv 109


La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per aktivaj metodoj. Ni proponas kvar nivelojn (kursojn).

KURSO C1 « La Bjalistoka Metodo » (2023-apr-15/21)
 
  • Instruanto : Przemek WIERZBOWSKI, polo, studis juron en la Universitato de Bjalistoko, laboris ĝis junio 2008 en la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo kadre de Eŭropa Volontula Servo, en 2008 kaj 2009 en la Bjalistoka urbodomo por organizi la 94-an UK-on. Li trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 kaj partoprenis unujaran instruistan trejnadon de UAM-ILEI en Poznano. En 2012-2013, li laboris en Centro de Esperanto kaj Interkulturo en Sicilio kaj instruis en lernejoj. Nun grandan parton de lia vivo okupas la Bjalistoka Esperanto-Societo. Przemek instruas Esperanton en Bjalistok kaj en internaciaj aranĝoj en Slovakio (SES).
  • Celo : Akiri la nivelon C1 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B2. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso.
  • Kurslibroj : Lernolibro ne estas postulata, vortaro utilus.
  • Prezento : La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. Tiu kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.

KURSO B2 « El akveroj fariĝas riveroj » (2023-apr-15/21)
 
  • Instruanto : SZILVA Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando, instruisto de Esperanto jam de 10 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj studoj, Instruista Trejnado kaj Esperantologiaj studoj finitaj en Poznano, Pollando kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li instruis en pluraj landoj de kvar kontinentoj. Li partoprenis la trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” kaj gvidis plurajn porinstruistajn sesiojn en pluraj landoj. Li estas ankaŭ tradukisto, ĉefe de la pola kaj la hungara lingvoj.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso.
  • Kurslibroj : Ne estas postulata, la materialojn liveros la instruisto. Dum la kurso utilas havi la sekvajn librojn aŭ iliajn retajn formojn : Plena Ilustrita Vortaro vortaro.net ; Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko bertilow.com kaj nacilingva vortaro.
  • Prezento : La kurso koncentriĝos je ĉiuj lingvokapabloj : parolado, aŭda kompreno, skribado, kaj lega kompreno. La kurso traktos ankaŭ la gramatikaĵojn, kiuj diferencigas la nivelon B1 de B2. Ĉiun tagon estos pritraktataj unu aŭ du grandaj temoj de la ekzamena temaro. La ekzercoj ofte estos prenitaj de materialoj de ekzameno. La fina celo estas, ke la kursanoj estu pretaj por sukcese trapasi B2-nivelan ekzamenon.

KURSO B1 « La Varsovia Metodo » (2023-apr-15/21)
 
  • Instruanto : Paweł FISCHER-KOTOWSKI estas esperantisto el Pollando. En la movado li aktivas ekde 2010, en diversaj roloj internacie kaj landskale, i.a. kiel komitatano de UEA, ĝenerala sekretario de TEJO, estrarano de la landa asocio. Li kunorganizis kelkajn Esperanto-aranĝojn, redaktis du eldonojn de la Jarlibro de UEA, diplomiĝis en la Interlingvistikaj
    Studoj de UAM (Poznano, PL). Dum kelkaj jaroj li uzis Esperanton kiel hejman kaj poste ankaŭ laborejan lingvon (en la CO de UEA). Nuntempe li laboras kiel bibliografo en la Nacia Biblioteko de Pollando kaj en sia libera tempo rete instruas Esperanton kadre de la programo Ekparolu ! en edukado.net.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon A2. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso.

  • Kurslibroj : Lernolibro ne estas postulata, vortaro utilus.
  • Prezento : La kurso celas personojn kiuj jam sufiĉe bone parolas kaj flue legas en Esperanto. Ĝi enhavos elementojn lingvajn, kulturajn, movadhistoriajn kaj literaturajn. La kursanoj rigardos tiklajn problemojn de la Esperanta gramatiko, serĉos proprajn erarojn (kaj korektos ilin !), kleriĝos pri la Esperanta kulturo kaj la historio de la movado. La kurso disvolviĝos laŭ diversaj metodoj, individuaj kaj grupaj, atenton ricevos ĉiuj kapabloj (aŭskultado kaj parolado, legado kaj skribado), eksterlecione ĉiuj laboros etgrupe pri komuna projekto kiun oni prezentos al la aliaj en la fino. Gravan parton okupos la Esperanta literaturo – estos ebloj por iom gustumi originalaĵojn kaj ekscii pli multe pri niaj verkistoj, krome eblos ankaŭ interŝanĝi opiniojn pri la verkoj kiujn oni jam legis kaj eĉ mem verki rakonton aŭ poemon.

KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! » (2023-apr-15/21)
 
  • Instruanto : Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo (destinata al nova lernolibro projekta). La praktika vortaro de André Andrieu (16€, eldonita de SAT­Amikaro) estas rekomendata.
  • Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj de la nivelo A2 estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj aktivigoj.

Internacia KER-ekzameno (2023-apr-22)

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA okazigas KER-ekzamenojn je la 4 niveloj B1, B2, C1 kaj C2. Se vi bezonas helpon por elekti la ekzamenan nivelon kaj tipon, bv. kontaktu Greziljonon.
  • Ekzamenpartoj : La ekzameno konsistas el skriba kaj parola partoj. La parola parto konsistas el aŭdkomprena parto kaj intervjuo. La skriba kaj aŭdkomprena (parola) partoj okazas rete kaj oni devos trapasi ilin en sia hejmo. La intervjua parto povas okazi en Greziljono (je 2023-apr-22) por tiuj, kiuj en junio aŭ aŭgusto trapasos almenaŭ la alian parton de la parola ekzameno (nome la aŭdkomprenan), kaj eventuale ankaŭ la skriban.
  • Aliĝo : okazos en edukado.net. Bv. atendi postan precizigon.
  • Kotizo kaj pago : Por bazaj landoj, la kotizo por nurparola aŭ nurskriba ekzameno estas inter 37 € (B1) kaj 57 € (B2-nivelo), duoble por la kompleka ekzameno. Post ekzamenaliĝo, vi ricevos fakturon de UEA kaj pagos al indikita UEA-konto. Legu detale en edukado.net
  • Atestilo : Post sukcesa plena ekzameniĝo, vi ricevos PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj.
  • Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, jen vikipedio.org. Jen edukado.net pri la ekzameno, specimenoj, regularo. Por pliaj informoj skriku al ker-ekzamenoj Ĉe-signo @ edukado.net
  • Muzike :-) Jen JoMo KER-kantas.

PROGRAMO de la kursoj
 
  • vendrede, 14an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de sabato, 15a de aprilo ĝis vendredo, 21a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun via instruisto
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 21an de aprilo
    • posttagmeze : alveno de nur ekzameniĝantoj
  • sabaton, 22an de aprilo
    • antaŭtagmeze : kaj posttagmeze : parola ekzameno (intervjuo)
    • foriro de la partoprenantoj (konsiloj)
  • dimanĉon, 23an de aprilo matene
    • foriro de iuj partoprenantoj
    • individua turisma ekskurso

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 293 kaj 485 € (tendejo 266 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton por la lasta nokto.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann


Aliĝintoj : Alain, Alina, Alberto F, Alberto R, Ambreen, Dany, Deneza, Dori & Jordi, Drissa, Elke, Ewa, Ewen, François, Gundega, Hamza, Hervé, Hildegard, Jannick & Bert, Jean-Marc, Jean, Jean-Marie, Joël, Johan, Katarzyna, Laure, Marion, Martine, M. Babar, Michel, Michèle, Miki, Nicole & Paul, Paweł, Pierrette, Przemek, Rebecca, René, Sadio, Shagufta, Szabolcs, Tomás, Yannck ...

Infanoj/junuloj kun aĝo : M. Basil 1

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : 2023 : BE-5310 Longchamps, CAT-08032 Barcelona, 08180 Moià, CH-1134 Vufflens-le-Château, CU-10500+11200 La Habana, DE-12047 Berlin, 54516 Wittlich, 63452 Hanau, JP-1120006 Tokio, PK-46220 Rawalpindi, PL-01140+02778 Warszawa, 15446 Bialystok, SN-Bamako, FR-21000 Dijon, 31100 Toulouse, 33730 Préchac, 35310 Mordelles, 35510 Cesson-Sévigné, 37510 Saint Genouph, 38190 Les Adrets, 38320 Eybens, 38600 Fontaine, 49150 Cheviré le Rouge, 51400 Les Petites Loges, 56000 Vannes, 56100 Lorient, 56160 Persquen, 67000+67200 Strasbourg, 72270 Mézeray, 75019 Paris ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2022, 2019, 2013, 2012