Flaŭro kaj faŭno

Iri rekte al : plantoj - bestoj - arboj - spacoj - floroj - ekologio
Greziljono riĉas je flaŭro kaj faŭno ; multas vivo en tero, akvo kaj aero.
Sekvu nian natur-malkovrigan padon per instrua kajero en Esperanto kaj franca lingvo.
Nia arbaro plejparte estas regula rejuniĝanta forsta altarbaro el kverkoj, kiun nia arbhakisto
maldensigas jaron post jaro, ankaŭ ekzistas kopsoj precipe el kaŝtanujoj kaj altarbaro el pinoj.
En la pli humidaj zonoj, ĉirkaŭ la lageto kaj laŭ la vojo al la kastelo, ni kultivas poplojn.
Nian terenon trafluas 3 rojoj : Altrée, Vieille Coulée kaj Belle Roche ; ilin
observas la Sindikato de la akvokolekta baseno de ’Authion’ kaj de ĝiaj alfluantoj SMBAA.
Nia tuta tereno klasiĝis Spaco Natura Sentema (ENS) kaj
Zono Natura je Intereso Ekologia, Faŭna kaj Flaŭra (ZNIEFF).
Nian arbaron regas PSG (plano simpla de gvidado), ĝi agnoskiĝis PEFC (daŭripova arbaradministrado).

P L A N T O J

boleto
boleto bongusta


floroj sur herbejo printempe
venu falĉi la herbon !

pampoherbo
tomatoj
tomatoj kultivitaj de Franjo

ekvizeto sur humidejo ĉe lago



arbusta rubuso ĉe arborando



floroj sur rande de la herbejo

vito ĉe kromdoma muro


alta lepioto - coulemelle
alta lepioto, manĝebla

B E S T O J


egreto sur insuleta platano


kapreolo aŭ kapreolido
kapreolido ĉe tendejo ....



paruo nigra vidata el ĉambro 23



sciuro ĉe verda vojo


lacerto sur ŝtipo
lacerto sur ŝtipo

monedo sur platano

anasoj en aŭgusto 1974

karpo sub akvo

egreto fundumanta

griza ardeo fiŝkaptonta



abelaro setlanta ĉe hejtodomo

abelujoj en nia arbaro

A R B O J



ĉirkaŭ la dika praa kverko el 1685



platano ĉe alvenvojo

tilio ĉe ponto

plorsaliko ĉe lago



katalpo inter la kromdomoj

atlasa cedro en kastelkorto



poplidoj plantitaj en 2013

palmo antaŭ kastelo

bambuoj kaj urtikoj antaŭ lavejo

E K S T E R A J - S P A C O J




lageto kun ponto en aprilo 1961

lago-elverŝa baseno



lageto kun zorgita bordo


prujno sur tendejo
vintra prujno sur tendejo

kverko antaŭ foliarbaro



herbejo-ludejo antaŭ pingloarbaro



fajrobrigada akvorezervejo

baseno ĉe eksa lavejo

rivereto Altrée post lavejo

F L O R O J


kelkaj plantoj ĉe ekstera ŝtuparo



geranio ruĝa sur ekstera ŝtuparo



bedo kun aromherboj



orkideoj kreskas sovaĝe, sub kondiĉoj apartaj ne bone konataj

orkideoj floras nur dum kelkaj semajnoj jare

orkideoj ŝatas iom da ombro ĉe arboj

Daŭrigi la viziton

E K O L O G I O - kaj - P E R M A ( N E N T ) K U L T U R O

  • Ni ŝatus apliki en la parko de Greziljono la principojn de ekologio kaj "permakulturo" (permanenta kulturo) . Se vi interesiĝas, bv. nin kontakti.
  • Ni proksimigas naturon kaj arton per NaturArto.
  • Jen Hymenoptera franclingva dokumentfilmo pri ekologia ĝardeno dediĉita al konservo de biodiverseco de insektoj kaj sovaĝaj plantoj.