Turisma kultura semajno (2012-aŭg-04/11)

Turisma kultura semajno
de sabato, 4-a ĝis sabato, 11-a de aŭgusto 2012
Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze
Ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze

ENHAVO

  • AKTIVAĴOJ
    • Jacqueline Lépeix (Francujo) Ekskursoj posttagmeze al Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj en la regiono, jen la detala programo
    • Razen Rajendra Manandhar (Nepalo) Prelegoj kun bildoj pri la lando Nepalo
    • Xavier Godivier (Francujo) Projekcio de mutaj filmoj de Buster Keaton
    • Daniel Durand (Francujo) Kiu espero en Ruando kaj orienta Kongio ? (lumbilda atesto)
    • Lorenzo Tomezzoli (Italujo) Prezento de siaj kanzonoj per karaokeo, eblas mem kanti

Kurso : FRANCA LINGVO

  • Ĉi kurso celas esperantistojn kiuj deziras kaj malkovri faman francan turisman regionon kaj eklerni aŭ plulerni la francan lingvon por jam uzi ĝin dum la ekskursoj.
  • La instruanto adaptiĝos al ilia aktuala nivelo de la franca lingvo. La instruisto uzos Esperanton kaj montros kiel Esperanto helpas por lerni la francan danke al la multnombraj komunaj radikoj.
  • Lucia estis instruistino de la germana lingvo en liceo de la urbo Brive-la-Gaillarde.

Kurso : DE UNUA ĜIS DUA NIVELO

  • Nina kun vi praktikadas la lingvon. Se vi ankoraŭ ne parolas, sed jam posedas la bazojn de la lingvo, estu bonvena ! Same bonvenas tiuj, kiuj jam legas kaj skribas Esperanton, sed al kiuj mankas parolpraktiko.
  • Komence ni traktas facilajn temojn (sinprezento, familio, profesio, urbo, lando) ; poste ni legos mallongajn tekstojn (ne ĉiam tre facilajn !) pri iu temo (lingva situacio en la mondo, ekologiaj problemoj, historio de la E-movado) kaj fine ni diskutos surbaze de tiuj tekstoj. Samtempe ni faros ekzercojn pri gramatiko kaj vortfarado.
  • Nina estas rusdevena francino, doktoro pri lingvoj kaj literaturo, gvidis en Greziljono kursojn plurfoje kaj ĉiunivele.

Kurso : KONVERSACIADO

  • Konversaciado por progresintoj ĉirkaŭ la temo Nepalo
  • Razen loĝas en Katmanduo, la ĉefurbo de Nepalo. Dum la ILEI-konferenco en Seŭlo en 1994, li lernis pri rekta metodo, sed konstatis tiom grandan diferencon inter Esperanto kaj sia loka lingvo ke li ne uzis ĝin en sia lando.
  • Poste li instruis Esperanton per traduko-metodo (t.e. ne-rekta) kaj tiel sukcesis instrui Esperanton al komencantoj en Katmanduo.
  • Razen ofte faras prelegojn pri Esperanto inter amikoj, tiam li donas nur bazajn regulojn de Esperanto, sed ne multaj poste eklernas Esperanton.


Aktivaĵo : EKSKURSOJ

  • Greziljono situas en fama turisma regiono de Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj.
  • Dum la ses posttagmezoj de la restado, vi povas viziti la ses ekskurscelojn listigitajn en tiu ĉi turisma paĝo. ekz la apudan kastelon Montsoreau superanta la Luaron. Jen la detala programo. Ni petos vin pagi la enirbiletojn por la pagendaj vizitoj (ĝenerale grupa tarifo).
  • Ni vojaĝos per buseto por 9 personoj, tiu jam estas rezervita. Kromaj personoj veturos per siaj privataj veturiloj.
  • Naskiĝinta en 1951, Jacqueline laboras en universitata biblioteko, sed ŝia pensiiĝo proksimas. Ŝi lernis Esperanton en 1969 en la universitato de Clermont-Ferrand. Interesata pri la historio, ŝi partoprenis multajn kulturajn vojaĝojn kiel turisto, sed ankoraŭ ne kiel ĉiĉerono.
  • Se vi preferas naturon kaj kamparon, Xavier informos vin kie vi povas migradi tra arbaro aŭ promeni sur verda vojo.

Aktivaĵo : NEPALO

  • Razen prelegas per bildoj pri sia Himalaja lando Nepalo. Eblas elekti inter dek diversaj temoj :
    • Geografio kaj naturo, inter la Ganga malaltebenaĵo kaj la regiono de alta montaro.
    • Historio inter monarĥio, civila milito kaj respubliko
    • Politiko de la pasintaj jardekoj. Socio kun klasosistemo kaj riĉecdiferencego
    • Lingvoj : 123 diversaj lingvoj el hindo-ariaj, tibeto-birmaj kaj dravidaj grupoj
    • Kultura diverseco kun ses pli grandaj etnoj en Nepalo.
    • Religioj kun hinduistoj, budhistoj kaj kristanoj
    • Virinoj kaj virina libereco en Nepalo, laŭleĝe kaj reale
    • Esperanto-movado en Nepalo. Internacia Himalaja REnkontiĝo
  • Vi povas vidi liajn fotojn, legi lian blogon tie, aŭskulti nepalajn kantojn tie

Aktivaĵo : MUTAJ FILMOJ

  • Vojaĝo burleska kaj poezia per filmoj de Buster Keaton subtitolitaj en Esperanto.
  • Buster Keaton estas aktoro kaj reĝisoro tre fama de mutaj filmoj. Oni ofte citas lin kiel inta modelo por Charlie Chaplin.
  • Okaze de la DVD-surmerkatigo de liaj kompletaj verkoj per la eldonejo MK2, 4 filmojn en Esperanto subtitoligis teamo de e-istoj el la Pariza regiono. Xavier povos projekcii por vi 2 aŭ 3 tiujn filmojn. Tiu igos vin vojaĝi...
    • en trajno per "La Generalo", nekredebla epopeo fervoja dum la Usona secesia milito,
    • en boato sur Misisipo per "Vaporŝipo"
    • tra la tempoj per "Tri epokoj"...
  • sed tiuj filmoj precipe forkondukos vin en vojaĝon tra la burleska poezio de Buster Keaton.


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 459 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-36 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.


Responsulo kaj teamo : Louis Jeuland, Xavier Godivier, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Alfred Kobina, Anne & Helmut, Anne-Marie, Arie, Bernard & Marie José, Claudette, Fatiha, Francis Fiifi, Giti, Gunhild k Sebastian, Ite, Jacqueline, Juanita, Lala & Carlo, Louis, Lorenzo, Lucia, Madeleine, Paula & Carlos, Nicole, Pierrinot, Raffaele & Filomena, Razen, Rob & familio, Rolande, Ronan, Sunjo, Xavier, ...

Infanoj-junuloj  : Giuseppe 17, Fabiola 15, Leonardo 12, Maceo 11, Benedetta 10, Jaskamal 9, Louise 8, Tommaso 7, Joyti 7

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : BE-2600 Berchem, BE-2640 Mortsel, BE-2990 Wuustwezel, CD-00243 Kinshasa, DE-33613 Bielefeld, DE-48565 Steinfurt, DZ-27320 Mostaganem, GH-Teshie Accra, IR-Tehrano, IT-00041 Albano Laziale, IT-10135 Torino, MG-101 Antananarivo, NP-Kathmandu ; FR : 19100 Brive-la-Gaillarde, 19500 Turenne, 31400 Toulouse, 34420 Portiragnes, 35720 Pleugueneuc, 35470 Bain de Bretagne, 37000 Tours, 57700 Hayange, 59130 Lambersart, 63000 Clermont-Ferrand, 65380 Lamarque-Pontacq, 71530 La Loyère, 71700 Tournus, 72000 Le Mans, 73000 Chambéry, 73400 Marthod, 73460 Frontenex


2012-nov-26, Nepala vespera ĵurnalo Sandhya Times, informis Razeno Razen Manandhar