Jarfina Festego kun Silvestra Festeno 2010

 Jarfina Festego kun Silvestra Festeno
 Alveno ekde ĵaŭdo, la 30-a de decembro 2010, posttagmeze
 Foriro ĝis dimanĉo, 2a de januaro 2011, posttagmeze
 Vidi : programonfesten-menuonbondezirkartonfoton de maskofesto
 Rigardu 58+90+57+25 fotojn de : Yves CouturierPierre SoubourouFrédéric DambrevilleArmelle Piolat.

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

  • Prezoj
    • Tuta restado de ĵaŭdo, 30a de decembro (vespermanĝo) ĝis dimanĉo, 2a de januaro (tagmanĝo) : 140 €
    • Semajnfino de vendredo, 31a de decembro (silvestra festeno) ĝis dimanĉo, 2a de januaro (tagmanĝo) : 100 €
    • Silvestra festeno (inkl. vinoj) kaj balo de vendredo, 31a de decembro (sen tranokto) : 40 €
  • Por aliĝi, ĝis la 27a de decembro, sendu vian nomon, adreson, telefon-numerojn, naskiĝ-daton, program-proponojn, alvenan kaj foriran tagon kaj horon al kastelo@gresillon.org. Atendu nian konfirmon, ĉar la nombro de hejteblaj ĉambroj estas limigita.
  • Antaŭpagu 40 € (aŭ la tutan prezon) per ĉeko aŭ ĝiro. Vidu kiel pagi.


- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

  Aliĝis  : Anne-Marie G., Armelle P., Bert S., Didier L., Dominique C., Floreal C., François L., Frédéric D., Frédéric S., Jany E., Jannick H., Jasmin C., Jorgos C., Luma C. Madeleine V., Marisol C., Morine S., Patrice C., Pierre S., Sandrine P., Yves C.
(nur festeno  : Bruno R., Maryvonne R.)

 Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kuna veturado) :
11420 Lafage, 16460 Bayers, 24000 Perigueux, 33670 Créon, 49270 Landemont, 91440 Bures/Yvette, 35510 Cesson-Sévigné, 37000 Tours, 71530 La Loyère, 75019 Paris, 91120 Palaiseau, 78230 Le Pecq, 92240 Malakoff.

 Dankon al Brigitte & André Bourdet kaj al Jacqueline Maussion pro ilia preparo en .


- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

  • Programo (provizora, laŭ vetero, atendanta viajn ideojn kaj proponojn !)
  • ĵaŭde, 30a, vespere
    • interkona vespero
    • ĉu vi ŝatas kanti ? (kunportu vian kantaron kaj muzikilon)
  • vendrede, 31a, antaŭtagmeze
    • jogo por komencantoj (kunportu elastan sportvestaĵon)
    • lingvaj respondoj laŭ via bezono (E-kurso, gramatiko, idiotismoj ...)
    • fotoj kaj memoraĵoj pri Greziljono
  • vendrede, 31a, posttagmeze
    • simbolaj lingvoj : enkonduko kaj amuza kurso de ideograma skribo Bliss
    • kafpaŭzo
    • prezento de la nuna situacio de la Kulturdomo Greziljono
    • informoj pri radioaktivaj forĵetaĵoj, nuklea konstruado, atom-proliferado
  • vendrede, 31a, vespere-nokte
    • longa silvestra festeno (vidu menuon malsupre)
    • silvestra balo (laŭeble ali-vestu vin per masko kaj kostumo, ekz kiel fantomo)
    • ĉampano noktomeze por bonvenigi la novan jaron
  • sabate, 1a, antaŭtagmeze
    • longa dormado
    • longa brunĉo, kafo, babilado
  • sabate, 1a, posttagmeze
    • lingvaj respondoj laŭ via bezono (E-kurso, falsaj amikoj, sinonimoj ...)
    • novjara promenado tra la kastela parko aŭ ekskurso laŭ la vetero kaj viaj preferoj
    • societaj ludoj (skrablo, kartoj...)
  • sabate, 1a, vespere
    • ĉu vi ŝatus ree kunkanti aŭ mem koncerti ?
    • diversaj ludoj (homlupo, dollmätsch...)
  • dimanĉe, 2a, antaŭtagmeze
    • jogo por komencantoj aŭ malstreĉiga masaĝo
    • malfermo de la biblioteko kaj libroservo
    • diskuto pri lingvopolitiko de EU, Esperanto en politiko, laboro de EDE


- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

  • Silvestra festeno
  • aperitivo
    • reĝa kiro (ŝaŭmvino kun likvoro el nigra ribo)
    • koktelo (diversaj sukoj, kokoso, oranĝa floro)
    • gratenita bastonpano farĉita per kaprina fromaĝo kaj ŝinko
  • nevarma antaŭmanĝo
    • koktelo de salikokoj kun fajna pureo el avokadoj
    • blanka vino Muscadet, pomsuko
  • varma antaŭmanĝo
    • poteto de mara trio (salmo, salikoko kaj lojto)
    • blanka vino Chardonnay, vinbersuko
  • normanda truo por digesti kaj apetitigi
    • pomglaciaĵo surverŝita de Calvados (brando el poma cidro), pirsuko
  • ĉefa plado
    • femuro de anaso kun oranĝaĵo, akompanata de maronoj kaj grateno el terpomoj laŭ daŭfinata maniero
    • dorso de merluĉo laŭ amerika maniero akompanata de fajne hakitaj legomoj kaj floreska ornamaĵo
    • ruĝa vino Saumur-Champigny, blanka vino Chablis, oranĝa suko
  • deserto
    • diversaj ŝtipoj de Julo, el frukta kremo kaj ĉokolada ŝaŭmo
    • dolĉaj vinoj Montbazillac, Coteaux-du-Layon kaj blanka Bordeaux, klementina suko
  • kafo kun konjako